Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Skoltoj kaj Bartoszewski ricevis Medalon de Toleremo

Skoltoj kaj Bartoszewski ricevis Medalon de Toleremo

de Redakcio Laste modifita: 2006-06-26 11:36
Kiel raportis Libera Folio jam en januaro, la duan kaj trian Medalon de Toleremo de fondaĵo Zamenhof en Bjalistoko ricevis Władysław Bartoszewski kaj la Monda Skolta Organizaĵo. Dekomence ne estis certe, ĉu Władysław Bartoszewski konsentos akcepti la medalon, sed interkonsento estis atingita, kaj la 9-an de junio okazis la solena enmanigo en Bjalistoko.

Fondaĵo Zamenhof en Bjalistoko (Pollando) en la jaro 1999 decidis krei specialan medalon por honorigi homojn, kiujn la fondaĵo opinias toleremaj kaj donantaj bonan ekzemplon por la tuta mondo. La medalon projektis Dimitr Grozdev - bulgara pentristo, multjara loĝanto de Bjalistoko.
 
La unua medalo estis aljuĝita al la papo Johano Paŭlo la 2-a en 1999. Post tiu evento ĉiujare la Kapitulo de la Medalo diskutadis pri alia kandidato, tamen ne trovante iun sufiĉe meritan kaj akcepteblan de ĉiuj diskutantoj. Finfine ĉi-jare oni interkonsentis elekti du kandidatojn: la konatan polan ĵurnaliston, politikiston kaj iaman malliberulon en Aŭŝvico, Władysław Bartoszewski, kaj Mondan Skoltan Organizon en Ĝenevo.
 
La enmanigo okazis la 9-an de junio ĉe la Supera Altlernejo pri Publika Administrado. En la plenplena lerneja salonego observis rektoroj kaj profesoroj de Bjalistokaj altlernejoj, reprezentantoj de diversaj decidpovaj instancoj, kulturorganizaĵoj, studentoj, esperantistoj, gastoj. Gazetoj delegis siajn spertajn ĵurnalistojn, diversaj televidstacioj - siajn kameraistajn teamojn.
 
Dum la restado en Bjalistoko
ne mankis tempo por meti frumatene florojn kune kun esperantistoj apud la monumento de Ludoviko Zamenhof. La solenaĵon partoprenis kiel reprezentanto de UEA Povilas Jegorovas, kaj aldone la vicprezidanto de Pola Esperanto-Asocio Eduardo Kozyra, kun akompanantaj lokaj esperanstistoj.

S-ro Bartoszewski, turnante sin al amase venintaj gastoj, al studentoj de Bjalistokaj altlernejoj kaj al licea junularo, diris ke li "sentas sin des pli honorita pro tiu ĉi distingo, ĉar antaŭ sep jaroj la fondaĵo atribuis la unuan Medalon de Toleremo al la papo Johano Paŭlo la 2-a".

Jarosław Parzyszek, la prezidanto de Fondaĵo Zamenhof, intevjuita de Gazeta Wyborcza, diris:

- Sciante, kiel malfacile estas elekti la komunan ekzemplon de toleremo por venontaj generacioj, mi estas certa, ke tiuj 19 medaloj, kiuj restis en nia deponaĵo, sufiĉos ĝis la fino de mia agado en Esperantujo.

[Ret-info, Radio Polonia]

arkivita en: