Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Skoltoj kaj Bartoszewski ricevos Zamenhof-medalon

Skoltoj kaj Bartoszewski ricevos Zamenhof-medalon

de Redakcio Laste modifita: 2006-01-25 13:19
La Internacia Organizaĵo de la Skolta Movado en Ĝenevo kredeble ricevos la duan Medalon de Toleremo de la Bjalistoka Fondumo Zamenhof. Medalon de Toleremo ricevos ankaŭ la konata pola ĵurnalisto, politikisto kaj iama malliberulo en Aŭŝvico, Władysław Bartoszewski, se li konsentos akcepti ĝin.

La 13-an de januaro okazis kunveno de la Komitato de la Fondaĵo Zamenhof en Bjalistoko. Dum la kunsido okazis vigla diskuto pri la celoj kaj pri la estonto de la Fondumo. La Komitato elektis por la 3-jara oficperiodo novan, 3-personan estraron: Jarosław Parzyszek (prezidanto), Nina Pietuchowska, kaj Povilas Jegorovas.

La Komitato diskutis pri la aljuĝo de la Medalo de Toleremo, sed la decidoj ne estis publikigitaj en Esperanto. Tamen en intervjuo donita al loka eldono de la pola gazeto Gazeta Wyborcza Jarosław Parzyszek malkaŝis, kiuj estas la ĉi-fojaj kandidatoj. Laŭ la artikolo estis jam decidite, ke medalon ricevos la centra organizaĵo de la tutmonda skolta movado en Ĝenevo.

Alia kandidato estas Władysław Bartoszewski, sed antaŭ ol fari decidon pri la aljuĝo de la medalo, Fondumo Zamenhof kontaktos lin por ekscii, ĉu li konsentos akcepti la medalon, rakontas Gazeta Wyborcza. Władysław Bartoszewski dum la dua mondmilito estis membro de la pola rezista armeo Armia Krajowa kaj partoprenis la insurekcion de Varsovio. En 1940-41 li estis malliberulo en la koncentrejo Aŭŝvico. Dum la komunisma reĝimo en Pollando li estis trifoje malliberigita. Post 1990 li estis ambasadoro de Pollando en  Aŭstrio kaj ministro pri eksterlandaj aferoj. Ekde 2001 li estas la prezidanto de organizaĵo kiu celas konservi la memoron de viktimoj de militoj kaj persekutado.

La unua Medalo de Toleremo estis donita al Papo Johano Paŭlo la 2-a en 1999. [Artikolo de Eventoj] La decido siatempe estis kritikata de iuj esperantistoj kiuj ne opiniis la estron de la katolika eklezio modelo de toleremo. Post 1999 la Medalo de Toleremo ĝis nun ne estis aljuĝita.


arkivita en: