Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Esperanto forte videblis en la 2-a Pakistana Socia Forumo

Esperanto forte videblis en la 2-a Pakistana Socia Forumo

de Redakcio Laste modifita: 2006-01-28 12:13
La 24-an de januaro okazis la 2-a Pakistana Socia Forumo (PSF) en Ali-Instituto de la urbo Lahore. Estis invititaj ĉiuj pakistanaj organizaĵoj kaj asocioj, kiuj laboras por la rajtoj de infanoj, virinoj, laboristoj, lernantoj kaj suferantoj de diversaj problemoj. Origine devis okazi Monda Socia Forumo (MSF) en Karaĉio, sed ĝi estis prokrastita pro la tertremo. Pro tio oni aranĝis la 2-an PSF por montri unuecon kun MSF-2006 en Karakaso kaj Bamako. MSF-2006 en Karaĉi okazos de la 23-a ĝis la 27-a de marto 2006.

Anoj de Pakistana Esperanto-Asocio (PakEsA) kaj estraranoj de Esperanto-Internacia Akademio (EIA) partoprenis, kunlaboris kaj aranĝis budon kun multaj libroj kaj enkondukaj materialoj pri Esperanto.  Miloj da personoj partoprenis en la 2-a PSF kaj multaj vizitis la budon de PakEsA kaj multe demandis pri Esperanto.

S-ro Rahim Shah Khan (ĉef-vicprezidanto de PakEsA), s-ro Javaid Easan (ĝenerala sekretario de PakEsA kaj komitatano de UEA), s-ro Muhammad Afzal (financa sekretario de PakEsA) kaj s-ro Malik Abdul Munir (direktoro de EIA kaj anstataŭanta prezidanto de Lahorea Esperanto-Klubo), s-ro Mian Muhammad Naveed Akram, s-ro Hamid Saleem Minhas, s-ro Shah, s-rino Anni kaj s-rino Ummerah k.a. respondis la demandojn kaj disdonis senpage enkondukajn materialojn al ĉiuj.

Ankaŭ estraranoj de PSF kaj MSF 2006 vizitis la budon de PakEsA.  Multaj el ili jam antaŭe konis Esperanton.  Muhammad Nawaz Arain, kiu estas estrarano de la Junulara Grupo de Monda Socia Forumo 2006 kaj ankaŭ prezidanto de Karaĉia Esperanto-Klubo (KEK) en sia parolado traktis ankaŭ Esperanton kaj la pakistanan kaj tutmondan Esperanto-movadon. Li diris, ke Pakistana Socia Forumo, Monda Socia Forumo kaj Esperanto agas por samaj celoj, kiel ekzemple lingvaj rajtoj, demokratio kaj paco.  Fine li invitis ĉiujn viziti la budon de PakEsA.

Televidaj reprezentantoj faris intervjuojn pri Esperanto.  Grupo de PakEsA vizitis ankaŭ budojn de aliaj asocioj kaj organizaĵoj kaj renkontis iliajn reprezentantojn.  Antaŭ la fino de la Forumo ĉiuj partoprenis en solidara marŝado de proksimume tri kilometroj.

Unuafoje en Pakistano Esperanto estis montrita antaŭ multaj reprezentantoj de diversaj organizaĵoj.  Pakistana Esperanto-Asocio faris multajn amikajn rilatojn kun ili.

Shabbir Ahmad Sial, prezidanto de PakEsA, taksas, ke pro la Pakistana Socia Forumo la Esperanta movado de la lando fortiĝos pli kaj pli.  "Fakte Pakistana Esperanto-Asocio ludis tre bonan kaj fortan rolon en la agadoj de la 2-a Pakistana Socia Forumo", li fiere konkludas.

Pro granda helpo en la preparoj por sukcesa partopreno li esprimas dankon al la prezidanto de UEA Renato Corsetti kaj al la komitatanoj de UEA José Antonio Vergara el Ĉilio kaj A Giridhar Rao el Barato.

[Gazetara Komuniko de UEA]

arkivita en: