Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Tri afrikaj esperantistoj veturis al Bamako por Monda Socia forumo

Tri afrikaj esperantistoj veturis al Bamako por Monda Socia forumo

de Redakcio Laste modifita: 2006-01-22 23:11
Kunordigite de UEA, tri afrikaj esperantistoj vojaĝis al Bamako (Malio), por agi tie por Esperanto kadre de la Monda Socia Forumo okazonta de la 19-a ĝis la 23-a de januaro. Ili estas la beninano Francois Hounsounou (TEJO-estrarano) kaj la eburbordano Antoine Kouablan, kiuj ambaŭ membras en la nova Afrika Komisiono de UEA, kaj la togolanda aktivulo Adje Adjevi. Surloke aliĝas al ili la maliano Drissa Flayoro kaj la franco Francisko Simonnet.
Tri afrikaj esperantistoj veturis al Bamako por Monda Socia forumo

Bamako.

Ĉi-jare tiu mondskala evento de la civila socio, sociaj movadoj kaj neregistaraj organizaĵoj, kies celo estas spert-interŝanĝado kaj demokrata diskutado pri ideoj serĉe de praktikaj vojoj al pli justa mondo, estas la unuan fojon tricentra, kun Caracas (Venezuelo) kaj Karachi (Pakistano) kiel kromaj okazejoj, kaj en ĉiuj Esperanto kaj ĝia ĉirkaŭa temaro lingva demokratio kaj lingva ekologio aktive reprezentiĝas per atelieroj, informobudoj kaj aliaj agoj.

Parte, tiu ĉi videbligo de Esperanto sur tiuj aparte gravaj scenejoj de la Monda Socia Forumo rezultis el la iniciato de José Antonio Vergara el Ĉilio, komitatano de UEA, kiu gajnis sperton kiel Esperanto-aganto ĉe antaŭaj okazigoj de MSF en Porto Alegro (Brazilo).

Pri sia sperto li prelegis en la Kleriga Lundo de la UK en Vilno kaj tiam komenciĝis kontaktoj kun afrikaj, pakistanaj kaj barataj esperantistoj por instigi ilin al partopreno. Samtempe oni petis volontulan financan subtenon por la vojaĝkostoj de la afrikanoj. La Centra Oficejo de UEA helpis kolekti la monon kaj transsendi ĝin al la vojaĝontoj.

Estas interese, ke okazas kunlaboro inter kontinentaj komisionoj kaj kelkaj landaj asocioj de UEA, kaj aliaj organizaĵoj ekster ĝia medio, rekte partoprenantaj la Forumon aŭ reprezentataj en ĝi, kiel la Kooperativo Esperanto-Amikaro, Monda Asembleo Socia, SAT kaj Libero por la Lingvoj.

En Caracas gvidos la E-ĉeeston la venezuelano Juan Negrete kaj en Karachi la pakistananoj Shabbir Ahmad Sial kaj Jawaid Eahsan kune kun A. Giridhar Rao el Barato, el kiuj la du lastaj estas komitatanoj de UEA. En la tri centroj al la partoprenantoj eventuale aliĝas ankaŭ aliaj lokaj esperantistoj.

[Gazetara Komuniko de UEA]

Rilata ligo: Monda Socia Forumo Bamako

arkivita en: