Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / "La fina venko ne atingeblas, sed jam alvenis"

"La fina venko ne atingeblas, sed jam alvenis"

de Redakcio Laste modifita: 2006-04-26 21:44
Antaŭnelonge estis eltrovita la verkaro de preskaŭ forgesita esperantisto, D-ro Istvan Bierfaristo. Inter liaj pli seriozaj verkoj pri gramatiko kaj stilo estis ankaŭ aro da etaj hajkformaj poemoj. Nia aŭtoro Steven Brewer eliras el hajko de la legenda verkisto, kiam li pripensas la esencon de la Fina Venko. Laŭ li, esperantistoj ne povas mem okazigi la venkon. Tamen, la venko jam estas ĉi tie, se ni ĝuste komprenas ĝin.

Istvan Bierfaristo iam verkis hajkon (aŭ pli bone dirite "senrjon") kiun mi tre ŝatas:

Ho mia frato!
Esperantistoj kune...
Jam fina venko!


(Eĉ eblas aĉeti varojn kiuj aperigas tiun hajkon.)

Por mi la signifo estas ke, dum mi havas viglan, spritan, vivecan komunumon kiu uzas Esperanton, ja tio estu por mi fina venko. Kiam ajn tiuj, kun kiuj mi volas konatiĝi kaj interkomuniki ekuzas Esperanton, jam tio estas fina venko. Samkiel oni trovas sin en Esperantujo kiam ajn oni renkontas alian samideanon.

Mi supozas ke por la plejmulto "fina venko" temas pri tio, ke ĉiuj en la mondo devige studus Esperanton kiel duan lingvon. Aŭ pli bone ke ili ĉiuj "elektu" por si mem lerni Esperanton. Laŭ mi, oni ne povas atendi ke io tia iam okazu. Estas kiel atendi la revenon de vivanta dio en la mondo. Por ke tio okazu, necesus ke la fundamenta ordo de la mondo estu ege malsama.

Mi tamen ne elektus unu difinon pri "fina venko" super ĉiuj aliaj nur pro praktikaj celoj. Mi vere kredas ke, dum Esperanto restas ebleco - ke ekzistas vera komunumo - ĝi ja jam atingis aŭ ek superis ion ajn antaŭvideblan. Neniam antaŭe okazis pri alia artefarita lingvo, ke la lingvo vivis preter la vivo de la kreinto.

Ju pli longe Esperanto vivas - kaj ekzistas la ebleco de neutrala internacia lingvo - des pli longe restos la eblo ke iu ŝanĝo en la ordo de la mondo povus okazi. Se Esperanto ekzistas kaj vivas je tiu momento, tio ja estus ia venko, ĉu fina aŭ alia.

Laŭ mia penso, tial, ne estas io, kion ni povus fari por atingi "finan venkon" (laŭ la difino de aliaj). Tio, kion ni povas fari, estas nur subteni, nutri, kaj kreskigi la Esperanto-komunumon, por ke ĝi sane ekzistu, se iam okazos iu ŝanĝo de monda ordo kiu kondukos Esperanton iĝi internacia lingvo por ĉiuj.

Iam mi aŭskultis d-ron p-ron TONKIN, kiu prelegis pri Esperanto - ke Esperanto pli sukcesas ol Ido ĉar Esperanto havis la "internan ideon" dum Ido temis nur pri iaj praktikaj celoj.

Mi plejparte konsentas pri tio, sed kredas ke ni rekonu ke ni ne atakas nur ventmuelilojn. Ja estas gigantoj tie kaj ni ne sukcesos kontraŭ ili, kiom ajn ni batalos. Ekzemple, se oni vizitos Pubmed, kie oni eldonas la resumojn de gravaj sciencaj artikoloj pri medicinaj (kaj vivsciencaj) aferoj, oni trovas proksimume 564.842 artikolojn (kaj 38.219 recenzojn) en la jaro 2005 en la angla lingvo. Kiom en Esperanto? Nulo. (Troviĝas 7.623 en la franca, 7.283 en la germana, ktp).

Imagu kiom da laboro necesus por ke ĉiujn el tiuj artikoloj oni aperigu en Esperanto. Aŭ eĉ nur resumojn. Mi dubas ke en la tuta Esperanto-mondo oni povus trovi sufiĉan laborforton por fari nur tion - aŭ eĉ duonon el tio - jare traduki nur resumojn de la gravaj sciencaj artikoloj el nur unu fako. La angla ja estas vera giganto kaj oni ne forgesu tion.

Samtempe, laũ mi Esperanto jam bone sukcesas - tiu, kiu volas uzi ĝin trovas ĝin plene sukcesa. Oni povas lerni Esperanton facile kaj konatiĝi kun centoj da homoj tra la tuta mondo.

Kiom pli ol tio oni povas atendi mi ne scias, eĉ se iu granda ŝanĝo de la monda ordo okazus: ke Usono detruas sin en terura nuklea katastrofo aŭ iu freneza prezidento elektiĝos kiu decidas ke li uzos ĉiom el la forto de usono por trudi al la tuta mondo ke ili lernu Esperanton. Ho! Ne tiom dubu! Ĉu antaŭ 6 jaroj vi estus kredinta ke usonanoj elektus iun kiel s-ulon George Bush?

Pri la respondoj de la delegitoj mi ne surpriziĝas. La ideo de "fina venko" devenas de alia epoko de la mondo. Kion oni povas diri pri tio? En la fruaj jardekoj de la 1900-aj jaroj, se oni volas priskribi ion tute ne eblan oni dirus, "oni pli facile promenus sur la luno ol oni farus tion." Sed en 1969 oni ja promenis sur la luno.

Ĉu en la 1940-aj jaroj oni povis antaŭvidi tion? Tute ne. Dum la 1950-aj jaroj? Certe por la plejmulto ankoraŭ ne. Oni ne simple ne povas diveni kio ja okazos. Dum Esperanto vivas, vivos la revo ke Esperanto iĝos monda lingvo -- ke okazos ia "fina venko", kiel Zamenhof eble imagis ĝin.

Do, Esperantistoj mem neniel povos okazigi ke iu fina venko venu, por tio necesos pli grandaj ŝanĝoj, ŝanĝoj preskaŭ ne imageblaj. Tamen, sen subteni, nutri, kaj kreskigi la esperantistaron, ni povus okazigi ke Esperanto mortu. Tion ni ne faru - la revo de Zamenhof restas nun nur en niaj manoj. Ni ne lasu la lumon estingiĝi.

Kiom ajn longe la eta flamo de Esperanto vivas, la eblo ekzistas ke iam estu bela, justa, neŭtrala internacia lingvo por ĉiuj. Fakte, oni komprenu ke ja nun ekzistas. Oni simple devas trovi ĝin kaj lerni ĝin. Kaj jen! Jam fina venko!

Steven Brewer

arkivita en: