Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Corsetti kredas je fina venko de ĉina piĝino

Corsetti kredas je fina venko de ĉina piĝino

de Redakcio Laste modifita: 2006-04-11 15:21
Du trionoj el la delegitoj de Universala Esperanto-Asocio kredas je fina venko de Esperanto. Tion eblas konkludi laŭ enketo kiun Andreas Künzli sendis al 750 delegitoj de UEA. Tamen nur kvarono el la demanditoj entute respondis la enketon. Ni petis ankaŭ la prezidanton de UEA rakonti, kion li opinias pri fina venko. Renato Corsetti respondis, ke li ja esperas je ia fina venko, sed ke eble venkos ne Esperanto. "Eble ne estos Esperanto la neŭtrala interlingvo, sed iu miksaĵo de la angla, la ĉina kaj eble aliaj lingvoj en nova tutmonda piĝina lingvo", li komentas.
Corsetti kredas je fina venko de ĉina piĝino

La Fina Venko?

Andreas Künzli en novembro 2005 sendis al 750 delegitoj de UEA en 70 landoj la jenan demandon: "Ĉu vi kredas je la "fina venko" de Esperanto (en la tradicia senco)?" Li petis la delegitojn respondi "jes" aŭ "ne".

- Konkreta difino de la "fina venko" intence ne estis donita, unue ĉar pri la konkreta kaj valida difino eblas diskuti, due mi lasis al la respondontoj la liberecon mem imagi al si kion por ili signifas "fina venko de Esperanto". Krome mi supozis, ke esperantistoj scias ĝenerale, kion signifas "fina venko" de Esperanto, skribas Andreas Künzli.

Respondis entute 180 personoj, 122 viroj kaj 58 virinoj. El tiuj, 105 respondis jese kaj 50 nee. Do, el la respondintoj 58 procentoj kredas je fina venko, 28 procentoj ne kredas, kaj la restantaj 24 procentoj ne volis aŭ povis diri sian opinion, kvankam ili ja sendis respondan retmesaĝon.

Renato Corsetti, la prezidanto de UEA, ofte publike deklaras sin "finvenkisto". Tial ni petis lin komenti la enketon.

Libera Folio: Ĉu io surprizas vin en la respondoj de la delegitoj?

Renato Corsetti: - Ne aparte, se oni konas normalajn esperantistojn. Mi konsideras "normalaj esperantistoj" tiujn, kiuj ne partoprenas tro intelektajn debatojn pri kio estas Esperanto kaj kio estas la fina venko, sed tiujn, kiuj lernis Esperanton, uzas ĝin kaj proprakoste provas fari ion por ĝi. Ili, eble, estas iom naivaj (ekzemple produktas verdajn kandeletojn por ke en la tuta mondo la 15-an de decembro estu ĉeno de lumantaj verdaj kandeletoj), sed al mi tre pli karaj ol tiuj, kiuj, perdinte sian esperon pri la fina venko, kaj ankaŭ sian pretecon persone kontribui al la atingo de ĝi, nur provas elegante klarigi, kial la fina venko estas neatingebla, ĉar en la mondo ĉiam regis la fortuloj kaj la perfortuloj.

Kion por vi persone signifas la vortoj "fina venko"?

- Ĝenerala akcepto de Esperanto en la mondo kiel lingvo por intergentaj rilatoj (pli-malpli la nuna rolo de la angla sen ties malpozitivaĵoj).

Ĉu tia fina venko estas laŭ vi kredeble atingebla dum via vivo, aŭ iam poste?

- Certe ne dum mia vivo. Eble iam poste kaj eble en modifita formo, ekzemple per piĝina angla aŭ ĉina lingvo. Tio, kio gravas estas la principo, ke neniu uzu sian ligvon por subpremi aliajn.

Sed kial la ĉina lingvo ne subpremus aliajn en la sama maniero kiel la angla?

- Mi ne volis diri ke la ĉina ne subpremos kiel la angla subpremas. Oni devos ŝanĝi la ĝeneralan sistemon, laŭ kiu la plej forta lando subpremas per sia lingvo. Certe ankaŭ la ĉina kondutos kiel la angla, se oni ne ŝanĝas la principon. Mi nur volis diri, ke en la estonteco eble ne estos Esperanto la neŭtrala interlingvo, sed iu miksaĵo de la angla, la ĉina kaj eble aliaj lingvoj en nova tutmonda piĝina lingvo.

Ankaŭ multaj el la pridemanditaj delegitoj de UEA donis siajn komentojn al la temo. Kelkaj esprimis firman kredon je la fina venko de Esperanto, aliaj estis malpli certaj, kaj iuj entute opiniis la pripensadon de tiaj demandoj malŝparo de tempo kaj fortoj:

- Kial vi perdas vian (kaj mian!) tempon kun tiaj bagatelaĵoj. 98 % de la loĝantaro (eĉ en Svislando) scias nenion pri la lingva problemo kaj pri Esperanto (aŭ havas tute falsan ideon pri ĝi). Uzu vian tempon por informi, konsciigi ĉirkaŭ vi, en via vilaĝo, urbo aŭ regiono, opiniis delegito en okcidenta Eŭropo.

En aparta artikolo la esencon de la fina venko komentis nia aŭtoro Steven Brewer.

El la komentoj de delegitoj en la enketo

  • Oni devas, unue, klarigi kion kompreni la vorton venki. Mi pensas ke estas pli produktema krei en esperanto, uzi la lingvo ol pridiskuti sian venkeblon. (Sudameriko)
  • Esperanto jam venkis (orienta Eŭropo)
  • Mi kredas al venko de E-o, sed eble ne "tute fina" (orienta Eŭropo)
  • Laŭ mi Esperanto jam venkas, ĉar ĝi estas parolata tra la tuta mondo. Necesas do pluuzi ĝin. Ni ne esperu pri ia venko fina, kiu laŭ mi, igos Esperanton ne tio, kio ĝi estas nun. Konklude mi ne kredas je Fina Venko, ĉar la nuna stato de Esperanto estas tute bona. (Afriko)
  • Mi kredas, ke finfine venkos Esperanto (Ĉinio)
  • "... mi kredas kaj kredas, neniam laciĝas pri tempoj estontaj pensante. Cent homoj ne kredas, mil homoj ne kredas, ... mi kredas kaj kredas konstante ..."  Formoj, metodoj kaj strategioj povas esti diversaj, sed kiam kaj kiel ni venkos, neniu povas respondi kaj eĉ ne aŭguri. Ne eblas aktuale respondi  "Jes" aŭ "Ne" , sed ankaŭ ne eblas ne kredi (orienta Eŭropo)
  • Mi atente legis vian mesaĝon kaj iom miras. Ĉu vi volas pruvi, ke esperantistoj ne kredas je la "fina venko" ? Ne ĉiuj esperantistoj komprenas la samon pri tiuj du vortoj: fina venko . Por iuj = ĉiuj homoj parolos esperanton tiam (kiu kredas je tio ?) . Por aliaj : esperanto estos ĉie serioze konsiderata . Ankaŭ dubinde; ĉiu opinio ĉiam altitras malajn opiniojn, estas homece ! ĝenas min la demando: ĉu jes aŭ ne, sen komento .  Oni ne povas tiel abrupte respondi sennuance ! Kiam estas konsulto/baloto estas almenaŭ tri respondoj : jes, ne, sin detenas (aŭ ne scias). (okcidenta Eŭropo)
  • Antaŭ duona jaro mi sendis suban mesaĝon al deko da sociologoj esperantistaj. Bedaŭrinde mi ne ricevis eĉ unu reagon. Via enketo vekas mian intereson, sed laŭ sociologiesploraj mezuroj ĝi estas primitiva. Kiel estas via faka sperto pri enketoj? Ĉu vi estas interesita pri mia ideo pli science fari esplorojn pri la  karaktero de la esperanto movado ? (okcidenta Eŭropo)
  • Mi ne povas respondi JES nek NE. Por esti sincera, mi devas diri MI NE SCIAS. Ĉiukaze mi ne kredas, ke la "fina venko" okazos dum mi ankoraŭ estas vivanta (mi jam estas 58-jaraĝa). Eble iam en la estonteco. (okcidenta Eŭropo)
  • Mi ĉiam kredas en ia "venko" de esperanto, sed na la fina venko kiel ofte prezentita. (okcidenta Eŭropo)
  • Mia respondo estas NE, sed mi _devas_ aldoni ke via demando estas dusignifa. Unue, ĝi povas signifi: "Ĉu vi kredas ke la fina venko okazos?" Due, ĝi povas signifi: "Ĉu vi kredas ke eventuala fina venko estus beno por la homaro?"
  • Mi ne povas doni al vi la simplan "jes" aŭ "ne" kiun vi petis, ĉar kvankam mi agnoskas ke ne okazis "la fina venko" en la tradicia senco, mi ankoraŭ kredas ke ĝi iel povus okazi, kaj mi asertas, ke ne-tradicia fina venko jam okazis.
  • Bv pardoni min, ke mi respondas ne laŭ la peto (JES aŭ NE) kaj kun komento, sed mi deziras diri, ke la enketo mirigas min: ĉu vere ekzistas homoj, kiuj al tiu peto povas respondi per JES aŭ NE? :-)
  • Mi ne kredas al la fina venko en la tradicia senco, sed donas al ĝi eble 5-procentan ŝancon en la formo de EU-laborlingvo. Kaj tio signifus finon de la soci-kultura flanko de E, kiel ni konas ĝin nun.
  • Kial vi perdas vian (kaj mian!) tempon kun tiaj bagatelaĵoj. 98 % de la loĝantaro (eĉ en Svislando) scias nenion pri la lingvo problemo kaj pri Esperanto (aŭ havas tute falsan ideon pri ĝi). Uzu vian tempon por informi, konsciigi ĉirkaŭ vi, en via vilaĝo, urbo aŭ regiono, montru la pluson, kiun Esperanto alportis en via vivo. Instigu kursojn en Universitatoj, multobligu viajn eksterlandajn kontaktojn pere de Esperanto. Riĉigu la Esperantan kulturon. Provizu la gazetaron per artikoloj, kie vi montros faktojn, kiuj interesos la legantojn. Agu por la akcepto de Esperanto en la Svisaj kaj Eŭropaj ekzamenoj. Tiu esprimo "Fina venko" havas ian militistan "odoron", des pli, la vorto "kredi" donas al ĝi ion religian, kiu absolute ne taŭgas !!!! Por mi tio absolute ne gravas. Kiel diras Claŭde PIRON, jam hodiaŭ, Esperanto donas al mi multe da ĝojo kaj plezuro.... (okcidenta Eŭropo)
  • Via demando ne estas metita saĝe, ĉar venko de esperantistoj okazos ankaŭ en la kazo, se venkos facila, do artefarita neŭtrala lingvo internacia, kiu ne estos Esperanto, aŭ estos iel reformita Esperanto. Kion vi opiniis per la noto "tradicia senco", mi ne scias. Rezulto de mia komento: Al via demando mi ne respondas! Se vi estus uzinta anstataŭ "Esperanto" esprimon "artefarita neŭtrala internacia lingvo", mi respondus jes, en futuro ĝi venkos. (orienta Eŭropo)
  • La debato pri la FV jam havas pli ol jarcenton da historio, kaj estas interese ke por multaj (i.a. mi mem) tio signifas ke ĉiu estu informita pri E-o kaj ties valoro, kaj li/ŝi havu la liberon eklerni ĝin aŭ ne. Do ke E-o estu plenrajta kaj efika komunikalternativo. (Sudameriko)
  • Mi opinias ke Esperanto similas por la lingvoj al dekeca sistemo por la matematikoj. Do, iam, Esperanto rolos la rolon pro kiu ĝi estis kreita. Sed kiam? Certe ne dum mia vivo bedaŭrinde.La sola kondiĉo por ke tia "fina venko" fiaskus, estus ke alia genio kreŭs pli bonan lingvan afero ol Zamenhof, ĉu? (okcidenta Eŭropo)
  • Mi ne kredas je tiu demando! :-) Ne, mi ne kredas je la "fina venko" - mi laboras por almenaŭ "laŭeble maksimuma venko"... (Sudameriko)
  • Estas absurde postuli respondon "per jes aŭ ne (sen komento)". Nur vakcerbulo entreprenus tian "enketon", kiu havus nenian ajn statistikan aŭ sciencan validon. (okcidenta Eŭropo)
  • Estus interese unue diskuti pri  "kiam, kial, kiel, en kiuj kampoj unue". (okcidenta Eŭropo)
  • Mi okupiĝas per Esperanto 53 jarojn en multaj funkcioj. Ĉu Vi opinias, se mi ne kredus je „fina venko“, ke mi tiel longe restus fidela al Esperanto? Tamen mi  scias, ke mi jam ne vivos, kiam Esperanto venkos. (orienta Eŭropo)
  • Mi deziras diri "jes", sed eĉ se ne okazos, la provo valoras. (Usono)
  • Mia respondo estas NE, mi kredas je utila funkcio de esperanto por komunikado tra mondo sed ĝi ne povas venki pro ekonomiaj interesoj de ĉiuj unuopaj landoj en la mondo (tiel mi substrekas ke laŭ mi ne temas nur pri ekonomie fortaj landoj). (orienta Eŭropo)
  • Ĉu vi kredas ke la homaro iam vivos en paco kaj justeco, do ke neniu vivos en malriĉeco? Laŭ mi tio estas demando en la sama senco de via demando. Mi inklinas al "NE "sed tio ne signifas ke oni rezignu al klopodoj en la bona direkto. (okcidenta Eŭropo)
  • Nu, same estus, se vi postulus respondi per jes aŭ ne al la demando: "Ĉu vi ankoraŭ batas vian edzinon?" Do tial mi elektas komenti kaj ne respondi. ;-))) (orienta Eŭropo)


arkivita en: