Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Milionoj vidis filmon pri esperantistoj

Milionoj vidis filmon pri esperantistoj

de Redakcio Laste modifita: 2006-03-09 22:21
En la lastaj du tagoj de februaro kaj en la 1-a de marto la tutlanda Unua Kanalo de la rusia televido montris la novan tripartan televid-serion Casarosa. La serio baziĝas sur samnoma romano de Leonid Juzefoviĉ, kun intrigo grandparte volvita ĉirkaŭ okazaĵoj en Esperanto-klubo en periferia rusia urbeto en la 1920-aj jaroj. La filmo atingis multmilionan publikon, kaj lige kun la premiero Esperanto estis klare pli ofte ol kutime menciata en amaskomunikiloj. Tamen la ĝenerala interesiĝo pri Esperanto ne multe grandiĝis, laŭ vizit-statistiko de populara ruslingva priesperanta retejo.
Milionoj vidis filmon pri esperantistoj

Oksana Fandera kaj Vladislav Galkin.

La ĉefajn rolojn en la televid-serio ludis la konataj aktoroj Oksana Fandera (Casarosa) kaj Vladislav Galkin (Sveĉnikov). Neniu el ili lernis Esperanton por la filmo, sed ja kelkajn frazojn.

- Eblus ja simple senkomprene enkapigi la necesajn vortojn. Sed tamen estas pli facile aktori, komprenante ilin, diris Oksana Fandera en intervjuo de la populara gazeto Komsomolskaja Pravda.

- Mi kompreneble scias kelkajn frazojn en Esperanto, sed mia tempo estas al mi tro kara por ke mi uzu ĝin, studante lingvon kiun mi nun ne bezonas, diris Vladislav Galkin al la sama gazeto.

Rusiaj esperantistoj aktive diskutis la filmon kaj plimulto de la spektantoj ŝajne havis relative favoran impreson. La bildo donita pri la Esperanto-movado estis multrilate karikatura kaj sekteca, sed ne nur. Esperanto ĉeestis en la filmo pli ol multaj atendis.

- La amuza momento estis, kiam la idisto en nigraj okulvitroj grimpis laŭ la muro de la klubo, parolante al si mem en Esperanto. Vere, Esperanto estas sufiĉe multe menciita. Mi atendis, ke post la mallongigo de la filmo restos nur la detektiva parto. Tamen kaj iom sonas Esperanto, kaj iom oni aŭdigas pri la lingvo kaj ĝia stato en frua Sovetio, skribas Slavik Ivanov en diskutejo de rusiaj esperantistoj.

Mikaelo Bronŝtejn aliflanke opiniis la filmon ĉiuflanke fia kaj sentaŭga: ne nur la reĝisorado estis fuŝa kaj aktorado pala, sed precipe la prezento de Esperanto kaj esperantistoj laŭ li estis kalumnie perversa.

- Hodiaŭ jam tri gekonatoj en la urbo diris al mi preskaŭ la samon: "Ha, hieraŭ mi vidis vian sektaĉon!"

Valentin Melnikov post la unua parto konstatis, ke la filmo estis malpli aĉa ol li timis, sed poste tamen konkludis, ke la filmo ja estas aĉa.

- Juzefoviĉ evidente opinias sub sia digno eĉ iomete informiĝi pri tio, pri kio li verkas. La kompreno pri Esperanto estas proksimume tioma, kia estis la kompreno pri la vivo en Sovetio ĉe la kreintoj de iu Holivuda filmo dum la malvarma milito - neniu el ili vizitis Sovetion nek renkontis eĉ unu ruson. Ursoj trinkas vodkon el samovaro sur la Ruĝa Placo... sub la branĉoj de granda oksikok-arbo. La deziro aĉeti la filmon sur disko sukcese preterpasis.

Laŭ Slavik Ivanov, en la lasta parto de la filmo Esperanto estas menciata iom pli favore ol en la dua, kie ĉefe temas pri ia Esperanto-religio.

La filmo ne trafis la unuajn lokojn laŭ populareco en Moskvo eĉ en la vespero kiam estis montrita la unua parto. Tamen ĝi ja atingis la kvinan lokon. Sur la kvara loko estis la ĉefa vespera novaĵ-elsendo Vremja en la Unua Kanalo, kaj tuj post ĝi estis montrita Casarosa.

Multaj atendis grandan kreskon de intereso pri Esperanto en Rusio, sed almenaŭ  laŭ la vizit-statistiko de la populara ruslingva novaĵejo pri Esperanto, Esperanto-novosti, la kresko estis modera.

- La vizitantaro de e-novosti.info kreskis dum la lastaj tri tagoj ne pli ol duoble, eĉ ne superinte la misteran pinton komence de ĉi-februaro, kiam al la paĝaro venis pli ol 500 homoj (IP-adresoj fakte) dum unu diurno. La bildo eĉ pli magriĝas, se konsideri, ke venintoj de serĉserviloj serĉis ne Esperanton, sed Casarosan, konstatas Slavik Ivanov en la forumo de Esperanto-novosti, kaj daŭrigas:

- En blogs.yandex.ru troveblas nur deko da mencioj de Esperanto fare de neesperantistoj lige kun "Casarosa". Do, estas bone, ke oni senprecedence multe menciis Esperanton en la Unua kanalo, tamen fruktoj de tio ne estos tre multnombraj. Espereble, iom pli da homoj scios ekde nun, ke Esperanto estas lingvo, sed ne parfumo aŭ danco - do, ankaŭ tion eblas nomi rezulto.

Inter la rusaj neesperantistaj blogantoj kiuj mencias Esperanton estas la lernejano Bryzgi. Ŝi ŝajne ne komprenis, ke Esperanto plu ekzistas:

- Mi hieraŭ spektis la lastan parton de Casarosa kaj denove tre bedaŭris, ke mi ne naskiĝis en tiu tempo, ja estis tiom multe da interesaĵoj tiam, eĉ tiu Esperanto. Ankaŭ la filmon mi ŝatis, malĝojiga fino... tiajn mi ŝatas...

arkivita en: