Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Juzefoviĉ: "Esperanto ne estas praktika, sed tio ne gravas"

Juzefoviĉ: "Esperanto ne estas praktika, sed tio ne gravas"

de Redakcio Laste modifita: 2006-02-19 16:27
Leonid Juzefoviĉ estas la aŭtoro de la nova rusia televid-serio Casarosa, kiu parte okazas en Esperanto-klubo de rusia urbeto, kaj kies ĉefpersono estas esperantisto. Dum la filmado en Rusio li estis intervjuita de Aleksej Kuznecov. "Esperanto estas grava parto de la filmo. Nun Esperanton konas malmultaj, sed post la filmo en la 1-a kanalo miaopinie oni konos", li diras. Leonid Juzefoviĉ scias multon pri la Esperanto-movado, sed ne kredas ke Esperanto havas iun praktikan signifon. "Sed, vidu, ju malpli da praktika valoro, des pli da io por si ricevas la homo. Kiam ni ekokupiĝas pri io pro la praktika utilo, en ni malaperas io intima. Ne tuj, poiomete."
Juzefoviĉ: "Esperanto ne estas praktika, sed tio ne gravas"

Leonid Juzefoviĉ.

Ĉu Vi antaŭe partoprenis Esperanto-renkontiĝojn?

Mi havis tre malnovan version de la romano, antaŭ ĉirkaŭ 20 jaroj, ĝi nomiĝis Klubo Espero. Oni invitis min al esperantista renkontiĝo en Uralo. Mi tiam loĝis en Perm, oni kunvenis apud Miass. Estis multe da homoj, venis ĉirkaŭ 200 personoj, ili luis turistan ripozejon. Mi loĝis kun ili dum tri tagoj, observis. Tio estis en la jaro 1981... Mi partoprenis la renkontiĝon, sed mi neniom komprenas Esperante, al mi estis interese observi.

Ĉu en Via romano ĉio estas elpensita aŭ estas realaj historiaj faktoj?

Mi neniam elpensas bagatelojn, mi elpensas nur la intrigon. Mi aranĝas realajn faktojn laŭ la intrigo. Ĉiuj komunvivaj bagateloj, ĉio koncerne Esperanton, ĉiuj detaloj – efektive estas tiel.

En la romano estas menciata E-klubo, kiu konkrete?

Tiu estas konkreta esperantista klubo. Ĝenerale mi deziris, ke ĉion ĉi oni filmu en mia naskiĝurbo, kie fakte la agado okazas, kvankam ĝi ne estas nomita. Konstante estas menciata Kama... Mi estas Perm-ano, en Moskvo mi loĝas nur de antaŭ 25 jaroj. Tien eĉ venis anoj de la filmad-teamo, filmis ĉion, esploris. Sed Perm tamen estas granda urbo, multe pli granda ol Kostroma, kaj tie jam ĉiuloke estas konstruitaj novaj domoj. Oni volis filmi en Miŝkin, sed Miŝkin evidentiĝis tro malgranda urbo. Ĉar temas ja pri gubernia urbo, sed en distrikta urbeto tiaspecaj movadoj ne estas eblaj. Estis bezonata gubernia centro. La reĝisoro proponis Kievon. Sed al mi ŝajnas, ke tio ne estis tipa por la sudo de Rusio. Tiu movado – impeto al monda frateco, io tia estas karakteriza por la centro, por norda Rusio, eble por Siberio, sed ne por la sudo. Tio povis okazi en Kostroma, Perm, Jekaterinburg, sed koncerne Rostovon-ĉe-Dono aŭ Stavropolon – tie oni havas iom aliajn problemojn. Rusio ja estas granda kaj diversa. Mi certe deziris, ke oni filmu en Perm, sed tio ne realiĝis.

Tie estas realaj ĉiuj stratnomoj kaj la Stefana lernejo – lernejo de Stefano la Grandperma. Ĝi ekzistas, ĉio estas konkreta. La tuta topografio estas absolute reproduktita. Tie estas nenia mensogo. Mi havis antaŭ la okuloj kaj la mapon, kaj la urbon: mi ĝin konas tre bone, mi loĝis tie dum 35 jaroj, ĝi estas mia naskiĝurbo.

Kaj kio pri Casarosa?

Pri Casarosa estas iom alia historio. Efektive ekzistis la kantistino Casarosa, ŝi estis mia praonklino – fratino de mia avo. Ŝi estis konata kantistino, por ŝi verkis versaĵojn kaj Blok, kaj Miĥail Kuzmin (li estis tre fama poeto, li verkis tekstojn por ŝi). Ŝi unuflanke strebis simili al Isadora Duncan: dancis nudpiede, dancis sur tabloj, kaj samtempe ŝi estis io simila al bardo. Kvankam tre muzikema, ŝi havis tre feblan voĉeton. Fakte ŝi suicidis en Berlino en la 30-aj jaroj, ŝi estis elmigrinta. Casarosa – estas ŝia scena pseŭdonimo. Ĝin elpensis la menciita Miĥail Kuzmin – simbolisto, lia plej fama libro estas "Truto frakasas glacion".

Ĉu efektive okazis tiu kunveno esperantista, simila al la framasona, plena de misteraj signoj kaj ritoj? Laŭ mi, tio estas iel ne tipa por la Esperanto-movado.

Certe, ne. Ja ekzistas la fantazio, do ion tie mi elpensis...

Kaj kio pri la mono de esperantistoj en eksterlandaj bankoj?

Tio ekzistis, temas pri realaj faktoj. La E-movado estis forta jam antaŭ la revolucio, ĝi havis iom religiecajn trajtojn. La ideo estis tre forta. Ene de ĝi estis plej diversaj fluoj. Por mi Esperanto estis interesa kiel modelo de ajna ideologio. Ideologio neeviteble disfalas je diversaj sektoj, branĉoj. Kiam mi estis verkanta la unuan varianton, por mi tre gravis la ideo, ke "herezulo estas pli terura ol alikredanto, li ĉiam estas pli danĝera". Nun tio neniun mirigas, tial ŝajnas al mi, ke tio estas romano pri forpasanta tempo, pri tio, kiel la tempo pasas, kiel ĝi seniluziigas, pri la sento de historio. Esperanto por mi gravas ne per si mem, sed kiel ia modelo, modelo de la mondo. Pri tio, kiel ĝi aperas, kiel io artefarita. Ekzemple, socialismo aperis en Rusio kiel io artefarita kaj fremda por Rusio, sed pasas ioma tempo, eble 50, 60, 70 jaroj, ĝi enradikiĝas kaj ni jam ne povas nun diri, ke socialismo, do tio, kio okazis al Rusio post la revolucio, estis tute malpropra kaj malbona; nur stultulo povas tiel diri. Ĝi estis nia historio. Kaj la samo okazas al Esperanto. Aperas sovaĝa, ni diru – stulta ideo, sufiĉe delira, pri kreo de internacia lingvo. Sed ĉar ĝi vivas, ensorbas sortojn de homoj, ĝi iĝas viva. Malantaŭ ĝi same aperas historio, memoro, propra kulturo. Do por mi ankaŭ tio estis interesa.

Se preni la ideon mem de internacia lingvo kiel internacia komunikilo: ĉu Esperanto estas hodiaŭ aplikata?

Miaopinie tio nun estas nulnivela. Min konsternis frazo, kiun komence de la 20-a jarcento patro diris al filo pri la diferenco inter la franca kaj la angla lingvoj: "la angla estas luksaĵo, sed la franca estas bezonaĵo". Post la unua mondmilito ĉio ŝanĝiĝis. Se oni mondvojaĝas, vidu, oni estas devigita interkompreniĝi en la angla. Ĵus mi revenis el Mongolio, tie la rusan la juna generacio jam forgesis. Oni tie lernas la rusan lingvon en lernejoj, sed tiaj lernejoj malmultas. La ĉefa lingvo estas la angla, kaj se oni konsideras, ke en Ulanbatoro loĝas ankaŭ koreoj, japanoj kaj ĉinoj, do tutegale oni bezonas la anglan.

Al mi ŝajnas, ke pure praktikan valoron Esperanto ne havas. Kiam en la 70-aj jaroj mi estis verkanta la romanon kaj interesiĝis pri ĉi tiu problemaro, – ĉu vi scias, kie Esperanto estis plej disvastigita? Estis Finnlando kaj Hungario, ĉar iliajn lingvojn estas neeble ellerni. Kaj en Soveta Unio la centro de E-movado estis Tallinn. La finno-ugraj lingvoj ja estas neellerneblaj, ili estas monstre komplikaj, tial rusoj, kiuj loĝas en Latvio kaj Litovio, sufiĉe rapide ekposedas tieajn lingvojn, sed por rusoj, loĝantaj en Estonio, tio estas granda problemo. Ĉio ĉi estas iel ligita.

Tamen, ĝi estas bonega okupo. Ĉi tie gravas jam la historia aliro, ĉi tie ĉio estas nedisigeble ligita kun la historio, kun tio, kio kreskis sur la lingvo. Same kiel ajna lingvo, ajna hobio  tio estas maniero plivastigi la konscion, kaj tio estas bonega. Sed praktikan valoron, ŝajnas al mi, Esperanto ne havas.

Sed, vidu, ju malpli da praktika valoro, des pli da io por si ricevas la homo. Kiam ni ekokupiĝas pri io pro la praktika utilo, en ni malaperas io intima. Ne tuj, poiomete. Jen, eĉ la filmscenaro estas ege malriĉigita kompare kun la romano. Ĝi diferencas tre grave. Ĝin verkis mi mem, sed mi verkis kun konsiloj, kun partopreno de la reĝisoro, tio kompreneblas. Tie estas alia fino, eĉ alia murdinto, tie ĉio estas iomete alia.

La filmproduktisto venigis por mi Esperanto-poŝtkartojn el Vieno, tie estas muzeo de Esperanto en la palaco Hofburg  reĝa rezidejo. En ili estas bonege reflektita la tempo, ili rilatas al la tempo antaŭ la unua mondmilito. Kaj estas tasko de artisto: transdoni en la filmo tiun atmosferon, verdajn stelojn, esperantistajn afiŝojn, la atmosferon de la tempo. Esperanto estas grava parto de la filmo. Nun Esperanton konas malmultaj, sed post la filmo en la 1-a kanalo miaopinie oni konos.

Kiam proksimume estas atendata la finpretigo de la filmo?

Nun estas malfacile diri, sed ne pli frue ol sekvan aŭtunon. Du monatojn daŭros la filmado, poste sonigo, poste venos somero, dum kiu premieroj ne okazas. Tial miaopinie ĝin oni ne montros ĝis la sekva sezono.

Kiom mi scias, la filmo estas 4-parta?

Jes, kaj se oni ĉion filmos sukcese, estos ankaŭ kineja variaĵo. Ĝi estos ne seriaro, sed filmo. "Casarosa" estas filmata per kino-filmo, la kameraisto estas Sergej Trofimov, kiu filmis Noktan patrolon [Ночной дозор, popularega rusa filmo de 2005. ndlr], li estas eminenta kameraisto. La filmo devas esti bela. Ĉi tie estas amasaj scenoj por 200 homoj, por ĉiu oni kudras kostumon, la amasulojn oni vestas dum 2 horoj, ĉiun homon.

Ĉu en la filmo sonos Esperanto-muziko?

Muzikon en Esperanto mi ne konas. Ĉu vi scias ian karakteran muzikon? En la filmo estas multaj kantoj, mi mem verkis ilin. En la filmo sonas la kanto Sonĝo laŭ la versaĵo de Lermontov. Mi en iu ĵurnalo ellegis nur du liniojn: "En valo Dagestana dum varmhoro…".  [Esperante en la originalo. ndlr] Se vi povus retrovi la reston, estus ege bone. Tie estas bezonataj almenaŭ du pliaj versoj, por ke Casarosa kantu ĝuste en Esperanto.

Mi penos retrovi ilin. Kiuj ludas la ĉefajn rolojn?

La rolon de Casarosa ludas la konata aktorino Oksana Fandera. La junan Sveŝnikov rolas Vladislav Galkin. La rolon de Vagin ludas Jegor Berojev, konata kiel Fandorin en la filmo Azazel. (Daneviĉ – Dmitrij Ŝevĉenko, Sikorskij – Viktor Verĵbickij – rim. de A.K.) La maljunan Vagin devis roli Miĥail Uljanov, sed ili tiel ne volas, ĉar ne devas esti tiel, ke kaj la junan kaj la maljunan rolu konataj aktoroj.

Ĉu la tuto estas filmata en Kostroma?

Parto estas filmota en la bieno de Tjutĉev – Muranovo, kaj la naturaj scenoj estas filmataj en Kostroma. Poste estos pavilona filmado. La salonon oni filmos en Moskvo. Ĉe Volgo oni filmis scenon pri la intercivitana milito kaj la batalon – rememoron de Sveŝnikov.

Ĉu vi multe vojaĝas?

Mi ŝatas Orienton, tial mi ĉiam vojaĝas tien. Mi okupiĝas pri la historio de Mongolio kaj ofte vizitas ĝin. Printempe mi vojaĝis al Himalajo, al mi plaĉis tie. Nun mi jam perdis iom da entuziasmo, sed pli frue mankis la mono.

Ĉu vi ricevis leterojn de legantoj pri Esperanto?

Ne. Al mi mem neniu skribis, sed en Interreto io estas. Estis artikolo en Izvestija, intervjuo kun mi kaj la titolo: "Esperantistoj-murdistoj". En iu retforumo oni tre indignis, estis subskribita iu kolektiva letero al la redakcio. Al mi oni pli frue leteris, nun la popolo estas okupita pri monakirado. Traduko de mia libro baldaŭ eldoniĝos en Italio.

Ĉu oni povas traduki la filmon Esperanten aŭ fari Esperantan ekrantekston?

Tion mi ne scias, tio dependas de vi. Ĉiukaze, aperos ia intereso pri Esperanto, ĉar la filmon montros la "Unua Kanalo", por la tuta lando, la spektantaro estas grandega kaj por multaj la vorto "Esperanto" dume diras nenion...

Intervjuis Aleksej Kuznecov, tradukis Viktor Aroloviĉ, redaktis Libera Folio. Origine aperis en REGo, ni republikigas la artikolon kun permeso de REGo.

arkivita en: