Vi estas ĉi tie: Hejmo / Konsilia Reglamento n-ro 1 pri la lingvoj de EEK

Konsilia Reglamento n-ro 1 pri la lingvoj de EEK

de Redakcio Laste modifita: 2016-07-11 09:26
Ĉar estiĝis diskuto pri la reguloj difinantaj la oficialajn lingvojn de Eŭropa Unio, ni publikigas en traduko de Brian Moon la Konsilian Reglamenton n-ro 1, kiu difinas la lingvojn uzendajn de la Eŭropa Ekonomia Komunumo (nun Eŭropa Unio).

Konsilia Reglamento n-ro 1, fiksanta la lingvojn uzendajn de la Eŭropa Ekonomia Komunumo (kiel amendite)

LA KONSILIO DE LA EŬROPA EKONOMIA KOMUNUMO,

Konsiderante Artikolon 217 de la Traktato, laŭ kiu la aranĝojn pri lingvoj en la institucioj de la Komunumo fiksas, sen difekto al la dispozicioj en la procedura regularo de la Kortumo, la Konsilio aganta unuanime;

Tial ke ĉiu el la kvar lingvoj en kiuj la Traktato estas verkita estas rekonata kiel oficiala lingvo en unu aŭ pluraj el la membroŝtatoj de la Komunumo,

ALPRENIS JENAN REGLAMENTON:

Artikolo 1

La oficialaj lingvoj kaj laboraj lingvoj de la Komunumaj institucioj estas la angla, la bulgara, la dana, la ĉeĥa, la estona, la finna, la franca, la germana, la greka, la hispana, la hungara, la irlanda, la itala, la kroata, la latva, la litova, la malta, la nederlanda, la portugala, la rumana, la slovaka, la slovena kaj la sveda.

Artikolo 2

Dokumentoj kiujn membroŝtato aŭ persono sub la jurisdikcio de membroŝtato sendas al la institucioj de la Komunumo povas esti redaktitaj en kiu ajn el la oficialaj lingvoj laŭ la elekto de la sendanto. La respondo estas redaktita en la sama lingvo.

Artikolo 3

Dokumentoj kiujn institucio de la Komunumo sendas al membroŝtato aŭ al persono sub la jurisdikcio de membroŝtato estas redaktitaj en la lingvo de tiu ŝtato.

Artikolo 4

Reglamentoj kaj aliaj dokumentoj ĝenerale aplikendaj estas redaktataj en la oficialaj lingvoj.

Artikolo 5

La Oficiala Gazeto de la Eŭropa Unio estas publikigata en la oficialaj lingvoj.

Artikolo 6

La institucioj de la Komunumo povas fiksi en siaj proceduraj regularoj detalojn pri la aplikado de la nuna lingvo-aranĝo.

Artikolo 7

La lingvo-aranĝoj por la funkciado de la Kortumo estas difinendaj en ties procedura regularo.

Artikolo 8

Se membroŝtato havas pli ol unu oficialan lingvon, la lingvouzo estas fiksita, laŭ peto de la koncerna ŝtato,  konfome al la ĝeneralaj reguloj kiuj rezultas el la leĝaro de tiu Ŝtato.

Ĉi tiu reglamento estas deviga kiel tuto kaj rekte aplikenda en ĉiuj membroŝtatoj.