Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Tim WESTOVER / ELNA Anoncas premion Harlow por tradukoj de usona poezio

ELNA Anoncas premion Harlow por tradukoj de usona poezio

de Tim WESTOVER Laste modifita: 2007-03-29 07:20
La Esperanto-Ligo de Norda Ameriko invitas partoprenantojn por literatura konkurso de Premio Harlow, omaĝe al nia usona kunlaboranto kaj amiko Don Harlow.

Omaĝe al la multjara laboro de Don Harlow por la Esperanto-Ligo de Norda Amerkio kaj por la Esperanto-Movado, kaj omaĝe al liaj talentoj kiel verkisto, tradukisto, recenzisto, kaj antologiisto de Esperanto-literaturo, la Esperanto-Ligo de Norda Ameriko kreas la Premion Harlow. La premio estos aljuĝita al gajnintoj de nova ĉiujara konkurso de ELNA por elstaraj tradukoj de usona literaturo en Esperanton. Don Harlow tradukis multajn usonajn verkojn en Esperanton; la Premio Harlow kuraĝigos aliajn sekvi lian modelan laboradon.

Partoprenanto povas konkursi por Premio Harlow per tradukado de verko el la suba listo de “Tradukendaj Tekstoj,” ankaŭ trovebla ĉe www.esperanto-usa.org/node/783. Nur tradukojn de verkoj el la listo oni akceptos. En la unua jaro, nur usonaj poemoj el la 17-a, 18-a, kaj 19-a jarcentoj troviĝas en la listo de tradukendaj tekstoj. En estontaj jaroj la konkurso enhavos ankaŭ branĉojn por prozo kaj por poezio de la 20-a jarcento.

Tradukoj devas esti novaj, originalaj, kaj neniam antaŭe publikigitaj, aux papere, aux rete. Partoprenanto povas kontribui ĝis kvin tradukojn. Tradukojn por la konkurso oni sendu al konkurso@esperanto-usa.org ne malpli frue, ol la 15-a de junio, 2007. Nomo, retpoŝtadreso, kaj stratadreso troviĝu kun ĉiu traduko. La konkurso funkcias sub la aŭspicio de la Eldona Komitato de ELNA. Demandojn kaj komentojn oni adresu al Tim Westover, estro de la Eldona Komitato kaj sekretario de la konkurso, ĉe timwestover@esperanto-usa.org.

Gajnintoj estos anoncitaj dum la ELNA Landkongreso, inter la 27-a kaj 30-a de julio, 2007. La konkurso estas malferma al ĉiuj; partopreno en la konkurso ne estas limigita al partoprenantoj en la Landkongeso aŭ ELNA-membroj.

Kvin premioj (po $50) estos aljuĝitaj. ELNA havos la eksklusivan rajton al unua publikigado de ĉiu traduko ĝis la 1-a de aŭgusto, 2008. Partoprenantoj retenos la kopirajton al siaj tradukoj sed permesas al ELNA senpage publikigi la tradukojn en la retejo esperanto-usa.org, ELNA bultenoj, kaj / aŭ en eventuala Usona Antologio.

Tradukendaj Tekstoj:

Anne Bradstreet (1612-1672)
"Some Verses Upon the Burning of Our House"
"The Author to Her Book"

Edward Taylor (1645?-1729)
"Huswifery"

Philip Frenau (1752-1832)
"Literary Importation"

William Cullen Bryant (1794-1878)
"To a Waterfowl"
"The Death of Lincoln"

Ralph Waldo Emerson (1803-1882)
"Concord Hymn"
"Brahma"
"The Rhodora"

Henry Wadsworth Longfellow (1807-1882)
"Paul Revere's Ride"

Oliver Wendell Holmes (1809-1894)
"Old Ironsides"

Edgar Allen Poe (1809-1849)
"Sonnet - To Science"
"Eldorado"

Henry David Thoreau (1817 - 1862)
"What's the Railroad to Me"
"I Am a Parcel of Vain Strivings Tied"

Herman Melville (1819-1891)
"The Portent"
"In the Prison Pen"

Walt Whitman (1819-1892)
"O Captain! My Captain!"
"A Noiseless Patient Spider"
"When I Heard the Learned Astronomer"

Julia Ward Howe (1819-1910)
"Battle Hymn of the Republic"

Emily Dickinson (1830-1886)
67. "Success is counted sweetest"
254. "'Hope' is the thing with feathers"
288. "I'm Nobody! Who are you?"
465. "I heard a Fly buzz--when I died--"
712. "Because I could not stop for Death--"
1263. "There is no Frigate like a Book"

Edwin Arlington Robinson (1869-1935)
"Richard Cory"
"Reuben Bright"
"The Sheaves"

Stephen Crane (1871-1900)
"War is Kind"

arkivita en: