Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Rokmsai / Mojosa muziko per Vokalojdo

Mojosa muziko per Vokalojdo

de Rokmsai Laste modifita: 2014-11-20 14:04
Teknologio nomata “Vokalojdo”, kiu sintezas homan kanto-voĉon, naskis novan muzikan kulturon. Tio estas japana mojosa kulturo, kiu sekvas la fluon de mangao, animeo kaj videoludo. Kaj nun aŭdeblas (kaj aĉeteblas) ankaŭ esperantaj kantoj ciferece sintezitaj per Vokalojdo.
Mojosa muziko per Vokalojdo

Vokalojdo "GUMI" kantas esperante en YouTube

Ĉu vi scias Vokalojdo? Tio estas esperantigita nomo de VOCALOID™ — teknologio de kanto-voĉa sintezo evoluigita de YAMAHA Corporation, aŭ aplika programaro per tiu teknologio.

Kvankam jam antaŭ dekoj da jaroj ni povis sintezi muzikilan sonon per persona komputilo, ni longe ne povis sintezi kanto-voĉon pro ties malfacileco. Sed en 2004 aperis la unua Vokalojda programaro por personaj komputiloj.  Kaj ĝi komencis ŝanĝi tradician muzikan cirkonstancaron.

Multaj precipe amatoraj muzik-farantoj komencis uzi Vokalojdon por siaj kantoj. Dank' al cifereca teknologio, Ili jam ne bezonas veran kantiston nek orkestron. Ili povas elfari siajn kompletajn muzikaĵojn per komputilo. Kaj gravas, ke ĉarmaj knabinoj Vokalojdaj kantas ilian kanton por ili. Plie, la apero de video-alŝutejoj (ekzemple “niconico” en Japanio, “YouTube” ktp) puŝis ilian agadon.

Ĉar multaj Vokalojdaj programoj estas vendataj ofte kun la ilustraĵo de sia virtuala kantisto (ofte knabina), populariĝas ne nur la sintezitaj voĉoj sed ankaŭ ĝiaj imagaj kantistoj. Tial la vorto Vokalojdo ofte indikas ankaŭ tiajn virtualajn kantistojn.  “Hatsune Miku” estas la plej populara inter multaj Vokalojdaj kantistoj. Aŭ plivere ni devas diri, ke ŝia apero (2007) tute ŝanĝis la situacion. Ŝia programara produktaĵo estis vendita pli ol 40,000 en la unua jaro.

Mi opinias, ke Vokalojdo estas japana mojosa kulturo, kiu sekvas la fluon de mangao, animeo kaj videoludo. La popularecon de Vokalojdo vi povas konfirmi ekzemple en la jena Vokalojda koncerto.


“Luka Luka Night Fever” (en YouTube)
japane kantata de Vokalojdo “Megurine Luka”

Unu el la karakterizaĵoj de Vokalojda kulturo estas la dua, tria kaj plur-vica uzo de diversaj materialoj. Tie oni ne strikte limigas la ripetan uzon de siaj produktaĵoj, disapelaciante al sia kopirajto. Iu faras muzikaĵon per Vokalojdo. Do, iu alia aldonas bildon aŭ animaciaĵon al tio. Tiele la artaĵoj evoluas pere de Interreto, pasante tra diversaj kreivaj personoj.

Tian agadon ne peras “tradiciaj” muzik-rilataj kompanioj (diskeldonejoj, televid/radio-stacioj ktp), kiuj (anstataŭ veraj kreintoj kaj ludantoj) ĝis nun dominas la kopirajtajn aferojn.

Eĉ mi, sola amatoro, povis elfari la jenan muzik-animaciaĵon en mia malvasta ĉambro kun la helpo de komputilo.


“Trans la nebulo...” (en YouTube)
esperante kantata de Vokalojdo “GUMI”

Plie mi povis ekvendi la propran muzikaĵon pere de interreta muzik-eldonejo VOCALOTRACKS sen ekstra kosto. (Kiel eblis “sen ekstra kosto”? Ja, estas kelkaj kondiĉoj. Sed Vokalojdo-rilataj kompanioj deziras disvastigi Vokalojdon kaj aranĝas ŝancojn por Vokalojdo-uzantoj. Mi utiligis tiun ŝancon.)


“Trans la nebulo...” (en reta eldonejo)

Ĉu vi ne interesiĝas pri ĉi tiu nova muzika (ne simple muzika?) kampo? Aŭ ĉu vi mem ne provus fari vian komponaĵon per Vokalojdo? Sed unu atenton! Por sufiĉe agi en tiu ĉi nova kampo, necesas iunivela kapablo pri komputilo kaj Interreto. :-)

arkivita en: ,
Herman Deceuninck
Herman Deceuninck diras:
2016-03-27 22:35
Nova vento blovos tra Esperantio uzante pli kaj pli la lingvon por krei aldonon valoron ekster la tradiciaj kanaloj. Menciindas Vikipedio, Global Voices Esperanto, Tlaxcala en Esperanto, Le Monde Diplomatique en Esperanto, Khan Academy en Esperanto, Radio Muzaiko, Tatoeba en Esperanto, GramTrans tradukretejo, HIRISE (Scienca Eksperimento pri Fotado kun Alta Distingivo, scienca retfluo de NASA-projekto en Esperanto, Lerni Esperanton per la angla en Duolingo kaj nun Vokalojdo ! Novaj generacioj inventos novajn manierojn por apliki Esperanton, adaptataj al tiuj generacioj. Evoluo tiudirekten montros la vojon irendan por allogi novan publikon pere de interesa enhavo, samkiel per tento kaj talento.