Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / robertlread / "Team Esperanto" invitas vin helpi liberpublikigi esperantajn tekstojn

"Team Esperanto" invitas vin helpi liberpublikigi esperantajn tekstojn

de Robert L. Read Laste modifita: 2007-08-30 22:24
Kontribuintoj: Robert L. Read, Steven Brewer, William Walter Patterson
Mi enmetas gxin la publika regno; iu ajn rajtas kopii gxin.
Projekto Gutenberg elektronike eldonas librojn tute senkoste kaj libere. Teamo de e-istoj enmetis librojn tie. Nun estas 29 haveblaj libroj. La projekto bezonas pli da helpantoj. Precipe, ni bezonas donacon de kopirajtoj de libroj verkita en Esperanto, por aldoni al la publia liberverkaro.

Ekzistas movado kiu celas riĉigi la mondon per senkosta kaj libera publikado de ĉiaj verkoj. Iu ajn libro, kiu ne estas kopirajtita, povas aparteni al tiu ĉi kolekto kaj ĉiu aŭtoro povas kontribui siajn verkojn. La ideo, ke ĉiaj informoj estu liberaj, harmonias kun la interna ideo de la esperanta movado.

Unu el la plej imponaj iloj por prilabori ĉi tiun celon estas Projekto Gutenberg (PG). Fare de usonano Michael (Majkel) S. HART je 1971, ĝi nun ofertas, per KD, DVD, kaj per simpla retpaĝaro (http://www.gutenberg.org), pli ol 20,000 librojn, tute senkostajn kaj libere reuzeblajn kaj eĉ represeblajn. Du milionoj da libroj estas elŝutataj ĉiumonate. La retpaĝaro mem estas anglalingva, kaj la literaturo estas plejparte angla, sed bonvenigas aliajn lingvojn.

La plejmulton de la libroj, oni enskanas de malnovaj libroj ne ankoraŭ kopirajtitaj. Projekto Gutenbergo havas retpaĝaron kaj softvaran ilon kiu nomiĝas "Distributed Proofreaders" (PGDP) per kiu multaj homoj kaj teamoj de homoj povas kontribui pri la kontrolado, pruvlego kaj reformigo de la tekstoj, kaj la akirado de kopirajtojn aŭ permesojn libere eldoni la verkojn. Inter la teamoj estas "Team Esperanto" ( http://www.pgdp.net/c/stats/teams/tdetail.php?tid=74): 24 uloj kiuj laboras precipe pri esperantaj tekstoj, sed ankaŭ aliaj.

Projekto Gutenbergo nun entenas 19,340 anglajn librojn, kaj, ekzemple, 1069 francajn, 70 ĉinajn, 118 portugalajn, 7 islandajn, kaj 29 esperantajn librojn.

El tiuj, 23 estas nove haveblaj dum la lastaj du jaroj, pro la laboro de "Team Esperanto" kaj la donacoj de la kopirajtoj de verkoj (aŭ tradukoj de senkopirajtaj tekstoj) de prof. Edwin GROBE, Odd TANGERUDD, kaj Miroslav MALOVEC. S-ro Donald BROADRIBB ankaŭ donacis sian aron de verkoj, kaj ni laboras formati ilin.

Ni celas ke la liberehavebla esperanta libraro kreskas, kaj atingas 50 librojn (la limo por esti en listo de plej popularaj lingvoj). Tiel, granda esperanta literaturaro estos laŭleĝe, senkoste, oportune, kaj libere legebla, presebla, kaj reuzebla tutmonde. Simile grave estas, ke esperanto estos tre videbla kiel aktiva kaj vivanta lingvo kun konsiderinda literaturo al la multmultaj uzantoj de PG.

Ni petas vian helpon. Oni povas helpi diversmaniere. Se vi vizitos Projekto Gutenbergon kaj legos la librojn, tio montros ke oni uzas ilin. Se vi aliĝos al "Team Esperanto" ĉe PGDP, vi povos helpi nin dum liberaj minutoj per la kontrolado de unuopaj paĝoj per via komputilo. Ekzistas jahugrupo por dsikuti ĉi tiu laboro: http://groups.yahoo.com/group/PorGutenberg/

Plej grava, tamen, estas la donaco de la permeso uzi kaj liberpublikigi novajn tekstojn, aŭ la prunto de malnovaj libroj por skani. Ĉu vi posedas libron, kiu estas publikita antaŭ 1923? Se jes, kontaktu nin, kaj eble ni povas skani ĝin. Ĉu vi persone posedas kopirajton de bela aŭ grava romano, poemaro, lernolibro, libro de rakontoj, eseoj, teatraĵoj, aŭ alia libro? Ĉu vi estas en esperanta asocio aŭ eldonejo kiu posedas kopirajton de libro, ĉu nune presata kaj aktive vendata aŭ nun malnova kaj malofte aĉetata? Ni petas ke vi pripensu ĉu permesu nin liberpublikigi ĝin per PG, por plivastigi ĝian legantaron. Eble ĉi tiu malgrandigos vian proton pro perditaj vendoj, aŭ eble ĝi multobligos ĝin per famigo de la libro. Notu ke, eĉ se la libro aperas senkoste sur la reto, ankoraŭ eblas eldoni ĝin libroforme -- oni ne perdas la rajton vendi ĝin. Multaj homoj, kiuj trovas libron elektronike, ankoraŭ volas aĉeti presitan ekzempleron.

Nun, ni bezonas aktivulojn! Ĉu vi pretas lerni kiel administri projekton aŭ deziras helpi nin akiri kopirajtojn de aliaj? Ju pli multe, des pli bone!

La retpaĝaro por PGDP estas en la angla, sed nia diskuto povas esti Esperanta. Ni precipe bonvenigas librojn, kiuj ne devenas de la angla, de kiuj ni jam havas kelkajn. Estos bele kiam multaj libroj el multaj landoj kaj nacioj estos libere legeblaj per internacia lingvo. Projekto Gutenbergo mem komenciĝs kiel usona afero, kaj estas reĝata per usona kopirajta leĝo, sed ni ekuzu ĝin por niaj celoj! "Team Esperanto" estas preta klarigi la leĝon kaj la ilojn al vi kaj helpi iu ajn publikigi bonajn librojn en nia bela lingvo.

fare de:

Robert L. READ (rid)
read ĉe robertlread.net
Steven BREWER (bruer)
William Walter PATTERSON (paterson)
arkivita en:
Jorge
Jorge diras:
2007-08-30 19:20
Char mi ne bone komprenas kiel oni kontaktu vin (pri komputado mi scias preskau neniom), mi publike rajtigas vin gutenbergi tiujn miajn verkojn rete legeblajn chi-adrese: http://www.geocities.com/al_fab_et_o/camacho/index.html
robertlread
robertlread diras:
2007-08-30 20:21
La tuta mondo dankegu vin pro cxi tiu donaco.

Bonvolu retposti al mi cxe "read@robertlread.net". Projekto Gutenberg postulos vian subskribon de letero (kion mi verkos), donacanta de via kopirajto.

Dankon! Mi esperas ke aliaj auxtoroj sekvos vian ekzemplon.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2007-08-30 23:37
Bonege. Do, mi en pgdp ne plu devos korektlegi hazarde akiritajn tradukojn de fabeloj de Hauf, sed veran literaturon. ;)

Kvankam mi ŝatus, ke oni korektu ilin ĉe DP-EU, ĉar ili uzas Unikodon.

S.
robertlread
robertlread diras:
2007-08-31 04:34
Se la verkoj de s-ro Kamacxo estas havebla elektronike, ni ne devas uzi pruvlegado. Ofte, ni ne devas, cxar multaj gravaj E-aj verkoj estas lastatempa, kaj elektronike havebla.

Se ni bezonas, eble DP-EU estos pli bona; mi ne konas gxin.

Certe, post ni havas libron, ni enmetu gxin en libraro kiam ajn ebla. Ekzemple, estas aliaj projektoj kiuj sekvas la original usona Projekto Gutenberg, kaj se la reguloj permesos, ni enmetu la tuta PG-aro en aliaj libraro, ekzemple de Auxstralio kaj Germanio.

Mi estimas la usonan PG-on, cxar gxi elmontras al la mondo, kaj la angla-parolantoj, ke Esperanto viglas. La sama argumento funkcias por rekomendi aliaj multlingvaj libraroj.
Jorge
Jorge diras:
2007-08-31 09:42
Miajn verkojn oni ne korektu; ech provlegado ne necesos, se oni simple transprenos ilin el la retejoj kie ili nun sidas. Pri aliulaj verkoj, mi esperas, 1) ke la provlegadon faros lingve kompetentaj personoj, kaj 2) ke ili ne korektos supozatajn erarojn de la originalaj libroj, sed, male, atente zorgos por ke ne estu diferencoj inter la originaloj kaj la transskribitaj gutenbergaj versioj. Legantoj rajtu atendi de la projekto Gutenbergo absolutan fidelecon en la prezentado de la tekstoj, kio inkluzivas la erarojn (lingvajn, stilajn au presajn) de la originaloj. Male oni nuligus la eventualan dokumentan valoron.
robertlread
robertlread diras:
2007-09-07 03:38
La provlegado de PG rilatas al la skanado de la teksto de papero al elektronika teksto, ne al la verko mem. Estas la politiko de PG esti tute fidela al originala teksto.
pool
pool diras:
2007-09-10 00:15
Laŭ mia scio, tio ne tute pravas. La projekto postulas, ke oni respektu la intencon de la aŭtoro. Se la presisto fuŝis, malobeante la aŭtoron, la korektisto ĉe Projekto Gutenberg rajtas korekti la presistan fuŝon. Ekzemple, se vi renkontas la vorton "votro" kie evidentas la intenco diri "vorto", vi rajtas korekti ĝin al "vorto". Oni rekomendas, ke vi tie ankaŭ enmetu noton pri via korekto.
Jorge
Jorge diras:
2007-09-10 10:39
Ne ĉiam evidentas la intenco de la aŭtoro. Eble li skribis "kropo" (vorto el la Fundamento!) sed la "korektisto" miskomprenas "korpo", kaj jen komenciĝas pliaj problemoj. Prefere, sed nur se necese kaj se entute, oni aldonu noteton avertantan pri suspektata (eventuale evidenta) eraro. Atentaj legantoj scios preterlegi erarojn presajn, tajpajn kaj kompostajn, kaj povos fidi je la kvazaŭfota aŭtentikeco de la versio trovebla en la Gutenberga Kolekto.
robertlread
robertlread diras:
2007-09-12 18:01
Oni devas kompreni ke la politikoj de korektado rilatas al "PGDP" - "Project Gutenberg's Distributed Proofreaders." S-ro "pool je" pravas ke ili korektas erarojn de la presisto, sed sole kiam klare estas eraroj de la presisto, kiuj estas tre maloftaj..

Ĉiuokaze, la donacitaj verkoj de s-ro Camacho jam estas elektronikaj dosieroj, do ili ne iros la "PGDP", sed al PG rekte. La formatonto aranĝos la dosierojn per la postuloj pri formato de PG, sed ne ŝangos la teksto mem. PG postulas dosieron, kiu estas "nur teksto". Tamen, post oni havas la nurteksta dosiero, oni povas enmeti HTML kaj PDF, ekzemple. Tiel, la teksto estas ĉiamdaŭra, malgraŭ ŝanĝoj de komputila tekniko, sed ankaŭ estas facile legebla.

La dosieroj de PG uzas bildojn, sed ne celas al kvazaŭfotan aŭtentikon de la presita paĝo, sed de la teksto. Se la valoro de verko dependas plejparte de la imago de la pago, oni povas argumenti al PG ke oni enmetu nur la imagojn (ekzemple, libro de David Hilbert pri matematiko kaj dependas de multaj figuroj estas en PG sole per PDF, mi kredas.)
edmundo
edmundo diras:
2007-08-31 10:13
En 2005 EAB donis permeson engutenbergigi la libron "The International Auxiliary Language Esperanto, Grammar and Commentary" de George Cox. Ŝajne tio ankoraŭ ne okazis. Ĉu ĝi ankoraŭ estas en listo de farotaĵoj, aŭ ĉu oni forgesis pri ĝi?
limako
limako diras:
2007-09-07 01:42
Gxi progresis rapide gxis la dua aux tria nivelo, sed tie gxi malrapidas dum longe. Bedauxrinde, cxe tiu punkto mi ne povas helpi cxar la sistemo ne permesas min labori je tiu -- mi devus gxustigi 400 pagxojn gxis gxi lasos min antauxenigi gxin kaj mi tro okupigxas lastatempe por fari krom laboron nur por atingi la punkton ke mi laboru plu pri tiu libro. S-ro Bill Patterson laboris je gxi fidele, sed tiam okazis personan tragedion kaj pro tio li malmulte laboras lastatempe kaj la libro havas neniun alian cxampionon kiu luktas por gxi. Mi tre bedauxras cxar mi traktas gxin tre havinda kaj utila libro -- ankoraux gxi estas unu el la plej bonaj libroj PRI Esperanto en la angla. (Aparte, kiam mi legis lastatempan artikolon pri Louis de Beaufront, mi konstatis ke eble la libron sxuldas multe al la libro kiun li verki pri Esperanto en la franca. Mi mem ne scias, sed la priskribo de tiu libro tre proksimas mian mensbildon de la libro de Cox. Nur bagatelajxo...)
edmundo
edmundo diras:
2007-08-31 10:24
Tiu romano de Ulrich Matthias estas jam plurloke en la reto. Verŝajne vi povus ricevi permeson por engutenbergigi ĝin.

Cetere, "Kastelo de Prelongo" aperis en 1907, do ĝi estas ekster kopirajto por Gutenbergo, kaj ĉi-jare estas la jublieo. Jam ekzistas PDF de ĝi en la reto: http://esperantujo.org/eLibrejo/
robertlread
robertlread diras:
2007-09-07 04:34
Mi devas kontakti la taŭgajn homojn.

La eLibrejo estas granda kontribuo al la mondo. Bedaŭrinde, la kopirajta stato de ĉiu verko estas malklara. Tial ni petis, kaj akiris rekte, la permeson de s-ro Broadribb de la "Oz" libroj kaj aliaj, malgraŭ ke ili jam ekzistas en eLibrejo.

Se oni deziras helpi min, precipe ke oni konas posedanto de kopirajto, mi petas ke ĝi kontaktas min rekte, kaj mi helpas prepari permesila letero, kiel mi faris por la verkoj de s-ro Camacho.
kdleith
kdleith diras:
2007-09-07 15:24
>> Cetere, "Kastelo de Prelongo" aperis en 1907, do ĝi estas ekster kopirajto por Gutenbergo, [...] <<

Lau la kopirajta legharo de la plejmultaj landoj, la kopirajton havas la kreinto de la verko kaj post ties morto liaj heredintoj dum 70 jaroj post la morto de la kreinto. La dato de apero de la verko tute ne gravas.
ladislao
ladislao diras:
2007-08-31 11:53
Saluton al teamo!
Ĉe la Hungaria Esperanto-Asocio (HEA) ni havas projekton pri elektronika eldonado de E-unikaĵoj troveblaj ĉe ni. Ni jam ekis la skanadon (keldek da libroj jam preparitaj). Eble estus bonvena kunordigi vian kaj nian projektojn, ni necesas ĉefe teknikan helpon (mankas ankoraú celprogramoj). Bv. kontakti min retletere ĉe lszoke@gmail.com por detaloj! Dankojn!

Ladislao
oficeja gvidanto de HEA
Joxemari
Joxemari diras:
2007-08-31 16:34
Bela kaj subteninda projekto. Mi mem, kun permeso de miaj eldonistoj, volonte kontribuos per miaj tradukoj.
Tamen, kiel atentigas Jorge Camacho, oni respektu la originalojn kaj nepre ne korektu ilin. Prov-legado devas limiĝi al tio, ke la skanitaj (aŭ eventuale elektronikaj) tekstoj koincidas kun la surpaperaj. Oni ne agu kiel ĉe la bon-intenca sed fuŝita projekto “eLibrejo”, kiu larĝ-mezure senvalidiĝis pro la “plibonigoj” truditaj al la originaloj: aranĝisto ne rajtas ŝanĝi aŭ “lingve revizii” tekstojn, sed li devas simple redoni ilin fidele laŭ la originalo.
bab
bab diras:
2007-08-31 17:42
Mi ĉiam ĝuis la eLibrejon.
Plejofte mi preferas paperan legadon, sed al tempo de temp’ mi revenis tiupaĝen por iomete ekranumi.

Nun Joxemari kvazaŭ flugilpafis mian ”birdon”.
Ĉu vi konkretajn ekzemplojn havas pri la asertitaj fuŝoj?
Ĉu la aranĝisto (”)plibonigis(”) kelkajn tradukojn, aŭ ĉu li ŝanĝetis eĉ originalajn verkojn?
Joxemari
Joxemari diras:
2007-09-01 11:59
Jen listeto, sen elĉerpa intenco, de reviziitaj tekstoj:

“Al torento”, “Infanoj en torento” kaj “Vivo vokas”, de Stellan Engholm
“Gösta Berling”, tradukita de Stellan Engholm
“Vojaĝo al Faremido”, tradukita de L. Totsche
“Doktoro Jekyll kaj Sinjoro Hyde”, tradukita de Morrison kaj Mann en 1909 kaj reviziita de Margaret Munrow en 2001
“La ovala portreto kaj aliaj rakontoj”, tradukita de A. Frank Milward en 1924

Plejofte oni ne informas, kiu estis la “revizianto”. En la korektitaj tekstoj estas nenie indikite, kiujn ŝanĝojn oni trudis al la originalo, kaj do ne eblas scii, kio en ili respondas al la originala aŭtoro (aŭ tradukisto) aŭ al la “pliboniga” mano. Ne demandu min pri kriterioj.

Ali-flanke, en la projekto “eLibrejo” ĝenaĉas la obstino de la aranĝisto protekti la dosierojn, tiel ke estas komplikege (kvankam ne maleble) manipuli la tekstojn. Eĉ la karaktraro ne estas la ordinara unikoda, supozeble por komplikigi teksto-konvertadon.
robertlread
robertlread diras:
2007-09-07 04:23
ke PG, kaj neniu kiu laboras pri gxi, revizas tekston.

La sola afero de la provlegado estas "skaneraro" --- eraroj en la procezo kaj sofvaro kiuj ŝanĝas la imagon de la pagxo, al elektornika teksto.

Se oni komencas per elektronika teksto, provlegado ne estas bezonita. Tamen, se la elektronika kopio estis kreata per sofvaro de imago de papero, oni devas provlegi ĝin per korekti la "skanerarojn". Tiuj neniam estas revizoj. Ofte, sofvaro mislegas la letero "l" kiel la numero "1", ekzemple.

pool
pool diras:
2007-09-10 00:45
Mi pretas donaci al Projekto Gutenberg miajn rajtojn pri la libro "Esperanto Öğrenelim", kiun mi verkis en 1966. Ĝi estas lernolibro pri Esperanto en la turka lingvo, kun 81 paĝoj. Ĝin publikigis Habora Kitabevi en Istanbulo.

Edukado.net diras ke "tiu ĉi libro estas ankoraŭ la plej grava lernilo por" turklingvanoj (evidente, ne ĉar ĝi bonegas, sed ĉar preskaŭ mankas aliaj!). Do, ĝia dishavebliĝo eble helpus al iuj turklingvaj lernemuloj.
robertlread
robertlread diras:
2007-09-12 18:04
per "read ĉe robertlread.net", por diskuti la lernolibo por la turka lingvo. Verŝajne ĝi estas tre valora donaco.