Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / molnar's Home / Cu tordadi-retordadi,prolongadi au solvi la problemojn?

Cu tordadi-retordadi,prolongadi au solvi la problemojn?

de Molnar Laszlo Laste modifita: 2009-09-17 18:44
En la lasta tempo la slovaka sxtata lingvolegxo okazigis akrajn disputojn,debatojn ne nur inter la du membrosxtatoj de EU,Slovakio kaj Hungario,sed ili atingis ankau la organizon OSKE/Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Europo/ Kiel konate,la 1-an de septembro cxi-jare ekvalidis la slovaka lingvolegxo,kiu lau la hungarlingvanoj limigas,restriktas la rajtojn de la hungarlingva minoritato en Slovakio por parollibereco kaj akirado de informoj gepatralingve. Estas menciinde,ke la rilatoj inter la du najbaraj landoj malbonigxis post tio,ke al la prezidanto de Hungara Respubliko,s-ro Sólyom László estis malpermesate trapasi landlimon de Slovakio,sekve partopreni la planitan statuoinauguran ceremonion dedicxitan omagxe al Sankta Stefano la Unua. En la lastaj tagoj la okazintajxoj plirapidigxis. La 15-an de septembro vizitis Hungarion la cxefkomisaro de OSKE,s-ro Knut Vollebaek kaj renkontigxinte kun la hungara cxefministro,s-ro Bajnai Gordon,pridiskutinte kaj ambau estroj prezentinte siajn opinion,koncepton pri la temataj aferon,estis arangxita gazetara kunveno.Pos tio la cxefkomisaro forveturis al Sovakio,kie li daurigis la traktadojn kun la koncernaj reprezentantoj,autoritatoj. Indas spursekvi la okazontajxojn,eldiri la opiniojn,esperante,ke ankau ili atingos la kompetentulojn kaj helpos trovi la akcepteblan solvon... La slovaka sxtata lingvolegxo ,lau mi,en si mem ne nur taugas por ke la kompetentaj organizoj,respondeculoj superrigardu sian lingvopolitiko,ecx faru memkritikon kaj unu fojon por cxiam cxesigu la daure cxeestantajn kontraudirojn inter siaj teorio kaj praktiko,nome la lingvan diskriminacion. Kiel skribite:"Lingvaj rajtoj/au lingvaj homaj rajtoj/estas la homaj kaj civilaj rajtoj temantaj la individuan kaj kolektivan rajton elekti la lingvon au lingvojn por komuniki au en la privata au en la publika sfero,sendistinge per etno,nacieco,au la nombro da parolantoj de lingvo en iu teorio"/Wikipedia.org/. Pri la celoj de OSKE legeblas:"La cxefa celo de la organizo estas trovo de eblaj konfliktoj,preventado de ili,mildigo de jam ekzistantaj konfliktoj."/Samloke/ Cxu la estimata s-ro cxefkomisaro scipovos solvi la problemojn,kiam la celo estas nur la mildigo,au plu dauras la tordado-retordado,prolongado de la vera solvo? Kaj antau ni la plej granda defio,la elformado de la Europa identeco...

Momente nenio en tiu ĉi dosierujo.