Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / miramaro / Favorites

Favorites

de Edvige Ackermann Laste modifita: 2012-02-12 23:02
KIA ESTUS EŬROPO HODIAŬ, SE NE EKZISTUS EŬROPA UNIO ? Trieste, 9 – 11 majo 2012 PROJEKTA PRISKRIBO La plimulto de la civitanaro rigardas al la Eŭropa Unio surbaze de propra nacia perspektivo. Multaj jaroj de nacia edukado en la lernejoj enradikigis plifirmigon de nacia identeco, preteratentante la evoluon de tiu paralela, komuneŭropa. Tial, tre malalta procento da personoj konsciiĝas pri tiuj ĉi du aspektoj. Nacia vido, por la plej granda parto de la civitanaro, baziĝas sur la ordinara amas-komunikilaro, kiu estas la ĉefa informada fonto pri Eŭropa Unio. Oni eklernas taksi la diversajn informojn per la lenso de siaj naciaj interesoj, subtenante tion, kio laŭ propra vidpunkto pli favoras, kaj kontraŭstarante tion kio - ŝajne - privilegias la intereson de aliaj nacioj. Tiu ĉi projekto celas subteni ian perspektivan ŝanĝon rilate al ĵurnalista informado, ene de longdaŭra periodo, kaj la konstruadon de pli novaj perspektivoj, baziĝantaj sur la eŭropa identeco de la civitanaro. Tiu ĉi konferenco “Kiel estus Eŭropo hodiaŭ, se ne ekzistus Eŭropa Unio?”, okazonta en Triesto de la 9a ĝis la 11a de majo 2012, alcelas precipe junularon, ĵurnalistaron, scienculojn, politikistojn kaj ne-registarajn Organizojn. La temo devus kuraĝigi la partoprenontojn prikonsideri Eŭropon laŭ tuteŭropa, transnacia, vidpunkto, kaj prezenti niajn komunajn eŭropajn historion kaj politikon en komprenebla maniero por ĉiu ajn. Krome la partoprenontoj devus laŭiri novajn vojojn favorantajn la kunlaboron inter ĵurnalistoj kaj sektoroj de la civila socio, cele al akiro de pli forta konsciiĝo pri la komuna eŭropa identeco. La sperton, kiun la civila socio povas transdoni por la evoluo de aktiva eŭropa civitanaro, oni devas serioze prikonsideri. Estas, tial, nia intenco pritrakti la temon, ĝin rigardante laŭ kvar diversaj vidpunktoj: tiuj politika, historia, ekonomia kaj homrajta. Por la politika aspekto de la ĉeftemo, jam estas konfirmita la ĉeesto de la eks-Prezidento de Kroatio, Stjepan Mesić, kiu restos en Triesto dum la tuta konferenco, dum oni estas ankoraŭ atendanta la konfirmon de la Slovenia eks-Prezidento Milan Kučan. Tutcerte venos la Nobel-premiito pri Ekonomiko, prof-ro Reinhard Selten, prof-ro François Grin kaj prof-ro Thomas Jansen, iama Ĝenerala Sekretario de la Eŭropa Popola Partio. Sekve ni varme esperas, estigi rimarkindan intereson pri tiu ĉi grava evento kaj sukcesi ĝin propagandi plej adekvate kaj oportune. Ni estas serĉantaj ankaŭ la kunlaboron de ĵurnalistaj lernejoj, de amas-komunikiloj, de ne-registaraj organizoj, je ĉiaj eblaj niveloj (lokaj, regionaj, naciaj kaj eŭropaj). Celata publiko Junularo, eŭropa ĵurnalistaro kaj gestudentoj pri ĵurnalismo kaj ekonomio; ne-registaraj organizoj, eŭropaj, en ĉiuj sektoroj. Kunlaborantaj organizaĵoj Eŭropa Esperanto-Unio, Bruxelles, Belgio Triesta Esperanto-Asocio, Trieste, Italio Društvo za evropsko zavest, Maribor, Slovenio Društvo za europsku svijest, Velika Gorica, Kroatio Education@Internet, Partizanske, Slovakio Referantoj Konfirmis sian ĉeeston Stjepan Mesić, Kroatio – iama Prezidento de Kroatio kaj lasta Prezidento de Jugoslavio Thomas Jansen, Italio/Germanio – iama ĝenerala Sekretario de la Eŭropa Popola Partio en la Eŭropa Parlamento Małgorzata Handzlik, Pollando – Membro de Eŭropa Parlamento. Prof. Reinhard Selten, Germanio – Ekonomikisto, Nobel-premiito. Prof-ro Selten estas konsiderita unu el la ĉef-fondintoj de la eksperimenta ekonomiko, ricevis en 1994 la Nobel-Premion por Ekonomikaj Sciencoj, kune kun John Harsanyi kaj John Nash, por ellaborado de la ludoteorio. Prof. François Grin, Svislando – Ekonomikisto, Universitato de Ĝenevo. Fakulo en la lingva kaj edukada kampoj pri ekonomiko, iama vic-prezidanto de la Eŭropa Centro pri minoritatoj, estrara konsilanto en Svislando, Francio, Hispanio, Irlando, Novzelando, Konsilanto en la Eŭropa Komisiono, Eŭropa Konsilio, Monda Banko ktp. Prof. Mladen Staničić, Kroatio – Ekonomikisto, Universitato de Zagrebo. Specialisto en la kampo de la makro-ekonomika stabiligado en evoluantaj landoj, direktoro de Instituto pri internaciaj rilatoj, konsilanto de la kroatia Prezidento kaj Ministro por eksterlandaj aferoj. Prof. Božo Repe, Slovenio – Historiisto, Universitato de Ljubljana. Fakulo pri moderna Slovenio, Balkanio kaj pri historio de Centra Eŭropo. D-ro Sean O’Riain, Irlando - diplomato. D-ro Giorgio Novello, Italio - diplomato. Prof. Paolo Alessi, Italio - Prezidanto de Centro Unesko en Triesto. D-ro Pier Paolo Gregori, Italio - Reprezentanto de la Centro pri regionaj volont-ulaj Asocioj. Devas konfirmi sian ĉeeston: Milan Kučan, Slovenio – iama Prezidento de Slovenio. informoj: ztisljar@gmail.com noredv@teletu.it