Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Matthieu Gauvain / Ja tair ja tajer, filmo pri Palestino

Ja tair ja tajer, filmo pri Palestino

de Matthieu Gauvain, Jean Causse, Raimon Gaffier, Jean-Baptiste Jullian. — Laste modifita: 2011-04-27 00:04
Kvar junuloj, kiuj foriris 5 semajnoj en Palestino dum somero 2009, nun prezentas filmon: Ja tair ja tajer, vojaĝo en Palestino. Plonĝo meze de la kulturo kaj tagvivo de la Palestinanoj.
Ja tair ja tajer, filmo pri Palestino

Filmbildo: infano sur azeno, ĉe Januno


Tiu filmo estas atesto pri nia vojaĝo en Palestino dum 2009. Tie, ni malkovris realaĵon pri konflikto malsama de niaj antaŭideoj kreitaj per la amaskomunikiloj. Ni prezentas, tra tiu dokumenta filmo, niajn pripensemojn kaj malkovraĵojn meze de la Palestina kulturo. Ni esperas dezirigi vin malkovri tiu popolo kaj tiu lando de grava historio.

Multege filmita, analizita de fakuloj pri Sud-Okcidenta Azio, de ĵurnalistoj, aŭ ankaŭ de filmistoj, la konflikto inter palestinanoj kaj israelanoj ĉiam gravis por la Okcidentanoj ekde kreo de Israelo en 1948. Ekde pli ol 60 jaroj du popoloj batalas sen ke eblas vidi elirejon. Tute ne analizanta la historion, nek priskribi situacion de aparta ularo, nia celo estas antaŭ ĉio lasi la vidanto taksi la etosojn, renkontiĝojn kaj spertojn kiujn ni vivis dum 5 semajnoj.

La filmo ne partoprenis al la unua ideo. Ni nur volis foriri por malkovri de ni mem kaj por ni mem ege ĵurnalitan temon. Sed antaŭ ne longe, bezono de atesti de tiu irmaniero deviĝis, ĉar ni pensas que tiu vidpunkto povas permesi al uloj (ke ili aŭ ne havas opinio pri tio) vidi vizaĝoj, voĉoj kaj pejzaĝoj pli varmaj ol tiuj kiujn montras ĝenerale la informiloj.

Por ke la filmo figuras plej bone nian vojaĝon, ĝi devas esti portata per ĝi. La malmulton de trudojn kiujn ni decidis faras ĝian fortecon kaj aŭtentecon.

Vidu la filmon plene, kun esperantaj subtekstoj, ĉe www.yatairyatayer.fr

Anoncfilmo : http://vimeo.com/22848995
arkivita en: