Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / lazuracxielo / E-kurso funkcias en la Pekina Normala Universitato

E-kurso funkcias en la Pekina Normala Universitato

de Li Jianhua Laste modifita: 2007-04-30 17:48
De la pasinta semestro Esperanto-kurso funkcias posttagmeze de vendredo en la Pekina Normala Universitato (PNU).

De la pasinta semestro Esperanto-kurso funkcias posttagmeze de vendredo en la Pekina Normala Universitato (PNU). Ĝi funkcias kiel fakultativa leciono por studentoj. La kurso kun pli ol 40 studentoj en tiu ĉi semestro estas gvidata de Zhou Liuxi, profesoro de PNU kaj vicestro de la Instituto de Fremdlandaj Lingvoj kaj Literaturo sub tiu ĉi universitato.

Inter la studentoj estas Lee Sun-kyung, filino de Lee Young-koo, prezidanto de la Korea Esperanto-Asocio. Lee Sun-kyung nun lernas la ĉinan lingvon en tiu ĉi universitato. La studentoj akiros 2 lernopoentojn se ili trapasos ekzamenon. La lernolibro estas "Moderna Esperanto" kompilita de Li Weilun, prezidanto de la Pekina Esperanto-Asocio kaj vicprofesoro de la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato.