Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Hejmpaĝo de Jens S. Larsen / Supernacia kulturpolitiko

Supernacia kulturpolitiko

de Jens Stengaard Larsen Laste modifita: 2012-03-05 13:20
Malgarantio: Ne legu ĉi tiun tekston. Ĝi estas tro malfacila por vi. Leginte ĝin, vi sentos vin stulta, senvalora, konfuzita kaj senespera, kaj vi malbenos la tagon kiam vi decidis lerni Esperanton. Ĝi estas teksto digestebla nur de la absoluta elito de la homaro, kaj vi ne estas parto de ĝi (baf, de la homaro jes, sed ne de ĝia elito!). Kaj se vi tamen decidas legi... nu, tiam poste ne plendu ke mi ne avertis vin.

Paco kaj libereco

Esperanton oni kutime ligadis kun pacaj streboj, sed mi kredas ke tio estas esence miskomprenita. Ne tiusence ke paco estus io malbona, sed ke ankaŭ libereco estas io bona – kaj la esenco de Esperanto estas io liberiga. La paco pli ĝuste estas kondiĉo de sukcesa Esperanto-laboro, ne tiom rezulto de ĝi.

Se oni unu fojon gajnis la pacbatalon, la vojo estas senbara al la liberec-laboro. Oni kutime uzas la esprimojn inverse, parolante pri “paclaboro” kaj “liberecbatalo”, sed laŭ mi tio estas tute mallogika. Pacon oni povas gajni nur per batalado, dum libereco estas io kion oni gajnos sole per laborado. En la libereclaboro foje povas okazi ke necesas batali por povi pluiri, sed tiaj okazoj nur signifas la foreston de tiu paco kiun laboranto rajtas postuli.

Do, tradicie Esperanto estis ligita multe pli kun paco ol kun libereco. Se dum la lastaj 50 jaroj Esperanto ĉiam pli vegetas en okcidenta Eŭropo, tio estas rezulto de la regado de paco. Post la dua mondmilito Germanio estis dividita kaj sekure katenita al la kunlaboro en NATO kaj EK, kaj post la feliĉa fino de la Kuba krizo neniu povis imagi surprizatakon fare de Sovet-unio – kaj kie do restis la aktualeco de Eŭrop-centra pacbatalo?

Tiutempe la okcidentEŭropaj Esperantistoj devus komenci paroli multe pli pri libereco ol pri paco, sed eĉ nuntempe tiu konscio apenaŭ ekĝermas. Ĝis la dissolviĝo de Sovet-unio Esperanto ja ankaŭ ludis kolosan rolon por la libereclaboro en la orienta bloko. “Liberec­laboro” tamen estis la sola nomo kiun oni ne rajtis doni al ĝi. “Paclaboro” plaĉis al ĉiuj, kelkaj aparte entuziasmaj povis uzi “pacbatalo”, kaj la esprimon “liberecbatalo” ĉiuokaze neniu trovis konvena.

 

La rilato inter lingvo kaj kulturo

Lingvo neniam estas nur lingvo. Prenu ekzemple la Danan. Ĝi estas lingvo parolata en mirinde sukcesa, kulture tre homogena landeto de norda Eŭropo, en kiu estas tre difinitaj tradicioj pri tio kiel oni aranĝas sin. Ne ĉiuj estas same entuziasmaj pri ĉiuj el la tradicioj, sed feliĉe ankaŭ toleremo estas unu el la tradicioj inter la Danoj (kiuj konsistigas la etnon kun kiu la granda plimulto de Danlingvuloj identigas sin). Tiel ne ĉiam estis – la Dana kulturo estas same nekonstanta kiel ĉiuj aliaj.

Alia lingvo, kiu ne estas nur lingvo, estas la Angla. Ĝin parolas tutmonde enorma kvanto da homoj. Ili loĝas en multaj diversaj landoj, kun tre diversaj kulturoj, tamen ĉiuj kun tre rimarkindaj liberecaj tradicioj. Eĉ pli rimarkinda estas tamen la profundeco de la rasismo kiu rezidis meze de tiu libereca tradicio, kaj el kiu nun ĉiuj Anglalingvaj nacioj laboras por liberigi sin – ne sen kelka sukceso.

Do se Esperanto estas “lingvo kiel ĉiuj aliaj”... tiam estus verdire tre rimarkinde se ĝi estus nur lingvo, ne ligita al iuj rakontoj pri la mondo kaj sen propraj kulturaj tradicioj. Certe, la Esperantokulturo estas tiel diversa, kaj samtempe tiom influata de la ceteraj kulturoj de la unuopa kultur-aganto, ke oni povas dubi ĉu ĝi estas unu kaj memstara kulturo. Ĝi tamen distingiĝas per tio ke ĉiuj ĝiaj anoj tre konscias ke Esperanto estas ankaŭ lingvo. En iuj kulturoj de la mondo povas esti tendenco forgesi pri la rolo de la lingvo, kaj rakontoj pri lingvodiverseco ĝenerale ludas en ili rolon tre modestan (kaj foje tre negativan).

 

Lingva kaj kultura politiko

Sed kvankam ne eblas praktike apartigi la lingvon el la kulturo(j) kiu(j) aplikas ĝin, eblas distingi lingvan politikon kiel apartan kampon de kultura politiko. Oni bone notu ke sen Esperanto tio ne eblus; se ne ekzistus Esperanto, ĉiu lingvopolitiko nur povus esti parto de nacia kulturpolitiko, kies celo estus aŭ konkeri la mondon aŭ defendi sin kontraŭ tiu intenco de aliaj. Kun Esperanto, ne nur eblas senagresa supernacia kulturpolitiko, eblas ankaŭ kunlabori lingvopolitike sen sindevontigoj pri aliaj politikaj kampoj.

Kompreneble, se estas milito en iu parto de la mondo, supernacia kultur­politiko ne estas tre aktuala tie. Tio venas nur post la paciĝo. Sed tiam ĝi ankaŭ devas havi liberigan celon, se ĝi havu sencon; se paco jam estas, paca celado ja estas sufiĉe superflua.

La lastatempaj “lingvopolitikaj pozicioj” de TEJO (kiujn mi kritikis ĉi tie) estas grava paŝo en la ĝustan direkton, sed ankoraŭ tro ligiĝas al la ideo pri la Esperanto­movado kiel strikte porpaca movado. Sed ĝi havas ankaŭ alian mankon, nome ke ĝi rigardas la tutan problemaron de interne. Ni bezonas referencan tekston kiu konvinkos ne nur nin mem, sed ankaŭ la publikon.

 

“Esenco kaj estonteco” en la 21 a jarcento

Unu el la plej konvinkaj kaj influaj tekstoj pri Esperanto iam verkitaj estas la fama “Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo internacia”, origine verkita de L.L. Zamenhof mem kiel bazo de parolado fare de L. Beaufront antaŭ sciencista rondo (supozeble okaze de la Universala Ekspozicio de 1900). Tiu eseo argumentas logike kaj kohere por jenaj propozicioj:

(1) ke lingvo internacia estas bezonata;
(2) ke ĝi estas principe ebla;
(3) ke ĝi iam estos enkondukita praktike;
(4) ke ĝi estos nek mortinta, nek vivanta nacia lingvo, sed planlingvo;
(5) ke tiu planlingvo nepre estos Esperanto, aŭ almenaŭ planlingvo
      tiel simila ke indas lerni Esperanton jam nun.

La plej rimarkinda eco de tiu eseo estas ke ĝi eĉ ne unu fojon mencias la vorton “paco”. Plurfoje ĝi uzas la radikon liber-, plejparte kun la signifo de facileco, sed unuloke en socia senco (emfazo de mi):

Per si mem la lingvo internacia ne sole ne povas malfortigi la lingvojn naciajn, sed kontraŭe, ĝi sendube devas konduki al ilia granda fortigado kaj plena ekflorado: dank'al la neceseco ellernadi diversajn fremdajn lingvojn, oni nun malofte povas renkonti homon, kiu posedas perfekte sian patran lingvon, kaj la lingvoj mem, konstante kunpuŝiĝante unuj kun la aliaj, ĉiam pli kaj pli konfuziĝas, kripliĝas kaj perdas sian naturan riĉecon kaj ĉarmon; sed kiam ĉiu el ni devos ellernadi nur unu fremdan lingvon (kaj ankoraŭ tre facilan), ĉiu el ni havos la eblon ellerni sian lingvon fonde, kaj ĉiu lingvo, liberiĝinte de la premado de multaj najbaroj kaj konservinte plene por si sola ĉiujn fortojn de sia popolo, disvolviĝos baldaŭ plej potence kaj brile.

Ĉu Zamenhof ĉi tie vere volas esprimi malkonsenton al Goethe, de kiu oni citas “Kiu ne konas fremdan lingvon, tiu scias nenion pri sia propra” ? Efektive, la fakto ke Zamenhof tute ne mencias pacon en sia eseo kaj subskribis ĝin per pseŭdonimo, kredindigas la supozon ke ĝi ne plene esprimas lian propran opinion, sed estas iagrade agordita al la supozata aŭskultontaro. Beaufront estis alparolonta societon da plejparte Francaj scienculoj, do la teksto devis konformi al tiu tipa Franca lingva ideologio, kiu severe distingas la laŭeble perfektigitan nacian lingvon, protektendan kontraŭ la malpli perfektaj fremdaj lingvoj kaj la tute malperfektaj dialektoj. Jen pensmaniero kiu estis “politike korekta” en la tempo de Zamenhof, sed hodiaŭ estas tute mala. Ĝi do estas ekzemplo de grava miso, kiun necesas elĵeti se oni volas verki aktualan tekston surbaze de ĉi tiu gravega eseo.

Sed krom misoj la eseo havas ankaŭ troojn kaj mankojn. La plej evidenta troo estas ke ĝi uzas multe da spaco por paroli pri Volapuko. La plej evidentaj mankoj rezultas el tio ke ĝi estis verkita antaŭ la Ido-krizo kaj la fondo de UEA, por ne paroli pri la Unesko-rezolucioj. Ĝi ankaŭ ne antaŭvidas la nunan situacion kiu prezentas evoluintan staton de interŝtataj organizoj kaj sufiĉe riĉan mondan Esperanto-kulturon, sed neniun perspektivon de baldaŭa fina venko. Fine, la scienco tiom evoluis ke ni hodiaŭ ne plu bezonas duonkaŝi iujn lingvistikajn faktojn (tiom kiom ni entute mem konas ilin) por plaĉi al tiu aŭ alia difinita grupo.

Mi ne volas ĉi tie prezenti prespretan version de nova “Esenco kaj Estonteco”. Mi ĝenerale vivas en mia propra kapo kaj ofte surpriziĝas pri la pensmaniero de aliaj homoj kiam mi okaze elrigardas. Por rezultigi tekston kiu povos konvinki aliajn krom min mem, mi do proponas ĉi tie nur la skeleton kaj iom post iom metos sur ĝi karnon surbaze de viaj komentoj. Jes, karaj legantoj, via opinio gravas por la estonteco de Esperanto. Aliĝu al Libera Folio se vi ne jam faris tion, kaj prezentu vian opinion en komento ĉi-sube. Se vi ne scias kion opinii, vi povas almenaŭ denunci min pri perfido al la Majstro – jen la minimumo kiun mi atendas de vi!

 

La skeleto

Jen do la dispozicio de verkota teksto kiun mi provizore titolas “Postulato de la 21-a jarcento: supernacia kulturpolitiko”. Same kiel la menciitaj tekstoj de Zamenhof kaj de TEJO, ĝi havas la formon de demandoj kaj respondoj:

(1) Ĉu entute eblas fari lingvopolitikon je supernacia nivelo?
      Se ne, ĉu tiel estas ĉar
      1. Ne eblas politiki pri lingvo?, aŭ
      2. Lingvopolitiko devas okazi je nacia nivelo?, aŭ
      3. Supernacia lingvopolitiko eblas nur kiel integra parto de alia politiko?

Kiel Esperantistoj ni ja devas supozi ke lingvopolitiko eblas ankaŭ je supernacia nivelo – alie ĉiuj postaj demandoj ja forfalas. Sed ni povas malkonsenti pri tio ĉu lingvopolitiko estas praktikebla kiel memstara politika kampo, aŭ povas/devas okazi nur kiel integra parto de pli ĝenerala politiko. Tiu malkonsento ŝajnas difini la diferencon inter UEA kaj SAT.

(2) Kio estu la fina celo de supernacia lingvopolitiko?
      1. Ĉiuj lingvoj malaperu favore al unu sola?, aŭ
      2. Laŭeble plej multaj lingvoj pluvivu?

La tendenco nuntempe forte inklinas al respondo 2. Fakte, se oni preferas respondon 1., oni devas – se oni volas esti konvinka – havi opinion la vicordo en kiu malaperos la etnaj lingvoj favore al la unusola estonta tutmonda lingvo. Alia avantaĝo de respondo 2. estas ke oni estos neŭtrala ne nur inter la naciaj lingvoj de la mondo, sed ankaŭ inter ili kaj Esperanto mem.

(3) Se la respondo de (2) estas 1.:
      1. Kiu lingvo pluvivu?

      Se la respondo de (2) estas 2.:
      2. Ĉu tiam oni ne ekbezonos unu difinitan komunan lingvon,
          lernotan de ĉiuj en la bazlernejo kune kun la gepatra lingvo?

Nur kiam ni atingas ĉi tiun punkton, ni povas komenci tiri Esperanton en la diskuton. Estas sufiĉe facile respondi “Esperanto” al ambaŭ demandoj sub (3), tute egale kiun el ili oni preferas. Sed se ni ne havas treege konvinkajn respondojn al demandoj (1) kaj (2), estas absolute certe ke tre malmultaj emas aŭdi ion pri demando (3), por ne paroli pri la jenaj:

(4) Ĉu Esperanto ne estas terure malfacile lernebla
      1. – al ĉiuj?
      2. – al neEŭropanoj?

(5) Se Esperanto estas tiel facila, ĉu ĝi vere sukcesos esti same esprim-kapabla
      kiel nacia lingvo
     1. – iam ajn? – kaj ne evoluante al io multe pli malfacila?
     2. – jam nun? – kaj en ĉiuj ĝenroj, parolaj kaj skribaj?

(6) Ĉu vere estas sufiĉe firme konsentite ke Esperanto estas la internacia lingvo,
      se tiu estu planlingvo?
      1. Kiom da homoj parolas ĝin – en absolutaj ciferoj kaj kompare al la
          aliaj planlingvoj?
      2. Kiom da agnosko ĝi havas en UN, EU kaj aliaj internaciaj organoj –
          krom naciaj kaj lokaj?

En UEA oni kutimas komenci ĉe demando (6) kaj provas iri supren. Ĝis nun, tamen, la pensado haltis en demando (5) en la formo de eterna kverelado inter Renato Corsetti kaj István Ertl pri neologismoj kaj revivigo de la io/ujo-batalo. Verŝajne ambaŭ sinjoroj preferas tion anstataŭ pluiri al la aliaj demandoj, ĉar kiel vi vidas, ili estas terure malfacilaj.

Ho, pri facileco: la teksto devas iamaniere konvinki ke tiu aspekto eble ne estas tiel grava kiel oni povus imagi. Persone mi ne restas ĉe Esperanto ĉar ĝi estis facile lernebla, sed ĉar ĝia ekzisto ebligas ideojn, kiuj alie ne estus penseblaj. Mi jam donis ekzemplon, jen ripetitan por la okazo ke vi preteratentis ĝin:

Se ne ekzistus Esperanto, ĉiu lingvopolitiko nur povus esti parto de nacia kultur­politiko, kies celo estus aŭ konkeri la mondon aŭ defendi sin kontraŭ tiu intenco de aliaj. Sole pro la ekzisto de Esperanto estas pensebla senagresa supernacia kultur­politiko. En mondo sen Esperanto tiu nura penso ne estus ebla.