Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / gbeglokoffi / KULTURA SEMAJNO EN INSTITUTO ZAMENHOF

KULTURA SEMAJNO EN INSTITUTO ZAMENHOF

de gbeglokoffi — Laste modifita: 2013-04-04 18:36
Kiel oni scias la lernojaro togolanda konsistas el nau monatoj, uzataj por instrui la diversajn lernobjektojn al la gelernantoj. La pedagogoj konstatis, ke ne nur tiajn lernobjektojn bezonas la afrikaj gelernantoj, tial la togolanda shtato starigis la kulturan semajnon por inviti ne nur la gelernantojn, sed ankau la geinstruistojn lerni ion plian pri la kulturoj tradiciaj kaj aliaj aferoj, kiuj ne estas instruataj dum la normalaj kurshoroj. Dum tiu chi lernojaro 2012-2013, la elektita semajno por zorgi pri la kulturaj konoj estas de la 18-a ghis la 23-a de marto 2013.Tiu chi dato koincidas kun la fino de la dua trimestro. Por Instituto Zamenhof estas belega okazo montri al chiuj, ke ne nur lernejajn aferojn la gelernantoj scias, sed ankau multon koncerne la togolandan kulturon. Tial, dum la tuta semajno de 18-a ghis 23-a, Izo ne silentis, sed male varmigis agrable la kvartalon. Aparta programo estis zorgeme starigita por bone marki la eventon, sekvu….
KULTURA SEMAJNO EN INSTITUTO ZAMENHOF

Lernantoj tradicie vestitaj kaj dancantaj

Jam lundon la 18-an de marto 2013, duono post la 14-a kiel programite, la kultura semajno komencighis per sporto. La unuaj duonfinaloj okazis en futbalo kaj chukbalo inter la unua kaj la dua klasoj de la duagrada lernejo.  La gelernantoj de la dua klaso pli spertaj gajnis en la du disciplinoj per 29 kontrau 17 che  chukbalo kaj du goloj kontrau unu che fubtalo. La lernantoj de la dua klaso de kolegio estas do kvalifikitaj por la du finaloj. Kiam la du klasoj revenis en la lernejon, oni ne bezonis demandi pri la rezulto antau ol koni la gajnintojn. La lernantoj de la unua klaso, tristaj eniris la instituton unuope, dumt iuj de la dua klaso gaje kaj grupe kantadis dirante  “al kiu la vico…” !!

Marde, la 19-an de marto 2013 posttagmeze, duono post la 14-a la unua duonfinalo inter la tria kaj kvara klasoj de la unuagrada lernejo okazis futbale. La rezulto estis 2 goloj kontrau 1 por la tria klaso, sed bedaurinde la komisiono pri sporto nuligis tiun chi matchon pro la fakto, ke la instruisto forgesis, ke ili ne plu estas lernantoj kaj ludis parton de la matcho. Tiu chi decido profitis al la lernantoj de la kvara klaso, kiuj gajnis la reluditan matchon per 1 kontrau 0. La etoso dum la matchoj estas tre amikaj kaj amuzegaj.  La duonfinalo inter la kvina kaj la sesa klasoj de la unuagrada lernejo, permesis al la lernantoj de la sesa klaso havi la bileton por la finalo per 2 goloj kontrau 0.

Merkrede, la 20-an de marto 2013, matene sekvis la du aliaj duonfinaloj inter la tria kaj la kvara klaso de la duagrada nivelo. Dum la lernantoj de la tria klaso venkis siajn fratojn de la kvara klaso che la chukbala matcho,  ili perdis per 0 kontrau 1 futbale.

De la 10-a ghis la 12-a horo, okazis diversaj ludoj kaj skechoj, dum kiuj la gelernantoj prezentis mirindajn kaj nekredeblajn aferojn, kiuj mirigis chiujn spektantojn.

Posttagmeze, je duono post la 14-a horo, okazis prelego kies temo estas : “sano kaj nutrado” prezentita de specialisto, kiun la gelernantoj nomis « Verda Mesaghisto ». Tiu chi klare montris kion manghi matene, posttagmeze, kaj vespere por resti sana kaj eviti dikighon au maldikighon, sed esti en la mezo kun konvena formo. Che la fino, la preleganto faris paperan teston al chiuj partoprenantoj por vidi tiujn, kiuj bone manghas kaj kiuj ne por povi korekti tiujn malbonajn nutradojn, kiuj dikigas multajn homojn. Tuj post la prelego shercoj audighis chie, ekzemple‘‘nun mi scias kial vi havas dikan ventron, char vi tre malbone nutras vin, jes ankau mi scias kial vi estas tre maldika, char vi ne manghas dum la ghusta momento…’’De la 17-a ghis duono post la 18-a horo, sekvis filmo pri antauaj aranghoj en Izo kaj pri ‘‘Dennis la Malice’’.

Jhaudo estas rezervita por tuttaga ekskurso. jam je la 6-a horo la du autobusoj aperis antau la instituto, kaj duono post la 7-a komencighis la ekskurso al jenaj lokoj:

• Autonoma Haveno de Lomeo kaj ties chirkauajhoj (Foyer des marines), kie la lernantoj havis la okazon viziti unue kie loghas shiplaborantoj, piscinon kaj shipon. La respondeculo pri la loghejo de la shiplaborantoj ofertis la okazon al la lernantoj kaj al la instruistoj, ke ili rajtas starigi programon por veni semajne lerni pri naghado en la piscino, kio ghojigis chiujn ekskursantojn.

  • Sekvis la vizito al la puto de la sklavoj en Animanya. Tiu chi puto estis farita dum la sklavkomerco (antau 1820), kaj permesis al la europanoj lavi kashe en arbaro sklavojn kaj fari kelkajn ceremoniojn por devigi ilin forgesi chiujn misuzojn antau la shipa vojagho al nekonata destino (Ameriko), kie ili laboradis en plantejoj de sukerkano. Survoje sur la maro, tiuj nigruloj (tre malbone prizorgitaj),kiuj malsanighis, estis jhetitaj en la maron…
  • Kun multe da bedauro pro la sklavkomerco, la vizito kondukis la geekskursantojn al la kelo de la sklavoj, kie tiuj richaj kaj cinikaj europanoj gardadis la sklavojn en nehumana kondicho, kie oni ne povas hodiau gardi ech porkojn. Kelkaj gelernantoj kaj instruistoj spertis la vivon en la kelo enirante la truon dum nur kelkaj sekundoj… nur bedauraj vortoj eliras el chiuj bushoj. Neniam plu tio sur nia grundo.

 

•Regho Palaco de ”Guins”

Antau ol alveni al la Regha Palaco , la geekskursantoj tagmanghis che la marbordo ( plagho) ne for de la sklava domo.

La Regholando nomighas LOLAN kaj la loghantaro kutime diras “Lolanme”. Jam 7 Reghoj pasis unu post la alia, kaj chiuj jam mortis. La nuna au la 8-a regho nomighas TOGBE AHOUAWOTO SAVADO ZANKLI LAWSON VIII kaj estis instruisto antau ol farighi regho. Tial chi, li multe amas kaj la instruistojn kaj la gelernantojn.

Che la Reghejo la vizitantoj longe atendis, tial ke en la Reghejo chiam estas aferoj pritraktendaj. La longa atendo alportis shancon, char lau siaj programoj la Regho ne estis en sia Palaco pro aferoj alilokaj. Bonshance li finfine alvenis kaj akceptis entuziasme la vizitantojn. Sed antau la alveno de la Regho, unu el siaj eminentuloj parolis al la ekskursantoj pri la palaco, ghia kreo kaj mortintaj reghoj kies tombejojn la vizitantoj vidis en iu mirinda chambro.

La Regholando estis kreita en 1821 ech antau la alveno de la unuaj Angloj. Tiuj Anglo kreis la unuan lernejon togolandan kies klaschambroj preskau 200-jaraghaj daure tenas en etagha konstruajho. En la regholando, neniu rajtas surmeti nek sandaletojn nek chapeloj, char tiuj chi estas rezervitaj nur al la regho, kiu ne rajtas surmeti alian vestajhon publike krom shtofojn reghchapelon kaj sandalojn.

  • La ekskurso finighis kun pikniko che la strando de ANEHO, iama malnova chefurbo de Togolando antau Lome, la nuna chefurbo.

Che la strando (plagho) de Aneho, la geekskursantoj agrable piknikis. Ili manghis kaj trinkis. Ankau multaj aliaj grupoj de gelernantoj piknikis che la sama marbordo. Estis vere mirinda etoso, kiu tre ghojigis chiujn. Post la mangho la Izo-ekskursantoj piede lauiris la marón ghis la loko, kie ghi renkontighis kun la rivero MONO. Tie la gelernantoj certigis pri siaj lecionoj pri tia loko, kie la rivero jhetighas en la maron. Post tiu lasta vizito, la gelernantoj kaj iliaj instruistoj enbusighis por rekte reveni al Lome (Izo).

 

  • Vendredon, la 22-an de marto 2013,matene je la 7-a, okazis la finaloj en chukbalo kaj en futbalo. Che la mezgrada nivelo, la lernantoj de la dua klaso gajnis la du finalojn, dum che la elementa lernejo, la lernantoj de la sesa klaso futbale gajnis siajn junajn fratojn de la kvara klaso per 2 goloj kontrau 0.Tuj post la matchoj, sekvis la diversaj ludoj sur la korto de Izo :“Quizzes”, skechoj; recitalo, kaj pikniko por permesi al la lernantoj belege fini la duan trimestron.

Posttagmeze je duono post la 14-a, afrikaj danckonkursoj okazis en la lernejo ; temas pri la jenaj dancoj :”Kamou; Agbadja; Bobobo; Gogohoun; Gazo; Azonto; Alingo; Kpakaka”. La proklamado de la rezultoj de la dua trimestro fermis la vendredan aranghon.

La apoteozo okazis sabate. Vere ghi estas neforgesebla. Matene je la 7-a komencighis la grava futbala matcho inter la lernantoj kaj la instruistoj, kiuj pliafoje elmontris al la lernantoj, ke ili ne nur scias instrui, sed ili ankau bone scias ludi futbalon. Konklude la historio ripetighis, la instruistoj kiel kutime ankoraufoje gajnis la matchon per du goloj kontrau 0 por la lernantoj. Kiaj talentplenaj instruistoj!

Posttagmeze je la 14-a horo, la instruistoj kvankam lacaj venis akurate en la instituto por la kunmangho. Estas granda bedauro, ke vi, kiu legas tiun chi raporton ne povis cheesti la afrikan vesperon por vidi kiel la instruistoj kaj la lernantoj estis vestitaj tradicie por montri sian afrikanecon. Feliche per kelkaj fotoj, vi povas imagi kio vere okazis. Du famaj kantistoj kaj komediistoj togolandaj belegis la vesperon per mielaj kantoj kaj amuzaj rakontetoj, kiuj ridigis chiujn gespektantojn.

Por la unua fojo en la vivo de la instituto, la vespero afrika dauris ghis la 20-a horo, kio tute ne kontentigis la gelernantojn, char restas multaj prezentotaj skechoj, konkursoj pri tradiciaj afrikaj vestoj, aliaj prezentadoj de la kantisto kaj de la humuristo. La deziro de la gelernantoj estis, ke la arangho dauru ghis la 22-a horo, sed la instituto ne volis malkvietigi la gepatrojn de la lernantoj, tial vole-nevole, chio finighis je la 20-a horo.

 

Raportis DOUMEGNON KOffi

Ronald Schindler
Ronald Schindler diras:
2013-04-06 15:34
Dankon pro la interesa raporto - mi deziras forton por la sekvontaj defioj kaj multe da sukceso por ĉiuj viaj planoj!