Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / gbeglokoffi / Historio de la Afrika Kongreso de Esperanto (AKE)

Historio de la Afrika Kongreso de Esperanto (AKE)

de gbeglokoffi — Laste modifita: 2016-02-03 16:49
La Unesko-Konferenco de Sofio (Bulgario) de 1985 faris rezolucion por Esperanto. Tiam estis propono pri rezolucio favore Esperanton. Afrikanoj subtenis la proponon kun la kondiĉo, ke okazu UK en Afriko kaj tiam esperantistoj promesis organizi UK-on en Afriko en 1990 kaj Kotdivuaro estis elektita. En aŭgusto 1987, en la 72-a UK en Varsovio (Pollando), la tiama estraro de UEA klare diris al la afrikaj esperantistoj tiam partoprenantaj la UK-on, ke en 1990 ne povos okazi en Afriko la UK promesita en Sofio. Kun la paso de la tempo montriĝis klare, ke tiu UK certe ne okazos en Afriko, sed en Kubo. “Io tamen okazu” decidis Hans BAKKER kaj GBEGLO Koffi, kiuj organizigis kongreson en Afriko. Tiam la nomo AKE por la kongreso tute ne aperis. Ĝi devis poste aperi en 2010 kun la fondo de UETA.

La kongreso, UK-surogato, okazis en Togolando fine de 1990 (Notse: 27/12/1990 - 02/01/1991) kaj nomiĝis UAK (Unua Afrika Kongreso). La postan jaron ĝi okazis en Benino (Cotonou: 08-31/12/1991) kun la nomo DAK (Dua Afrika Kongreso). Sekvis TAK en Ganao (Winneba: 23/12/1994 - 02/01/1995) kaj KvAK en Tanzanio (Moŝi: 26/12/1995 - 03/01/1996). En raportoj pri la kongreso, Koffi tiam menciadis AK por Afrika Kongreso. Tial li nomis UAK-on la Unua AK, kaj tiel estas Dua AK ĝis la kvara AK. Kiam naskiĝis UETA en 2010, ĝia statuto menciis AKE por Afrika Kongreso de Esperanto. Kiel organiziĝis UAK, DAK, TAK kaj KvaK?

Jam dum la UK de Brajtono (Britio) en 1989 ekis la preparoj por la unua AK. Hans BAKKER, GBEGLO Koffi, Gilles WALLEZ kaj ties edzino kaj du filinoj kunvenadis. La unua decido tiam estis la organizado de la UK-surogato en Togolando. Koffi revenis al Togolando, kaj la preparlaboroj pluiris. ADANOU Efoé, AFANTCHAO-BIAKOU Yao, AMOUZOUVI Ekoue Attah, FOLEY-ALOTSO Ekoué, AGBOLO Messsan, HOUNNAKE Raoul, ATTIOGBE-AGBEMADON Mensah, GBEGLO Koffi, HOVA Koffi kaj aliaj komencis la laborojn. Tuj sentiĝis la bezono starigi internacian komisionon por gvidi la tutan laboron. Kunveno devis okazi en la domo de GBEGLO Koffi en Lomé (Togolando). S-roj Privas TCHIKPE (Benino), Cameron SACKY (Ganao), Antoine KOUASSI KOUABLAN (Kotdivuaro) aldoniĝis al togolandanoj por la organizaj laboroj. En la perleteraj kontribuoj partoprenis ankaŭ Prince Henriko OGUINYE (Niĝerio), Alphonse DIATTA (Senegalio), Jean-Marie MBOGE-MBELE (Kamerunio), Oliver MAZODZE (Zimbabvo), Minani Justin (Gabono), Minani Matabaro (Tanzanio) ktp. Jen la 1-a AK bone okazis. Sekvis la dua AK, por kiu ne formaliĝis tiu ĉi organizado, tamen okazadis ĉiam interrilatado inter esperantistoj afrikaj por la organizo de la kongreso. Tiel estis ankaŭ por la 3-a AK kaj kvara. Pri la kongreso en Benino scias Mireille GROSJEAN kaj SCIOJ SEN BARILOJ. Intertempe decas mencii, ke en 2006 okazis du regionaj kongresoj en Afriko, unu en Badagry (Niĝerio) kaj dua en Buĵumburo (Burundo). Pri la organizo de tiuj kongresoj decidis la afrika komisiono de UEA starigita en 2000 de GBEGLO Koffi kaj gvidata de li de 2004 ĝis 2005.

La termino AKE por Afrika Kongreso de Esperanto aperis en 2010 kiam fondiĝis UETA (Unuiĝo de Esperantistoj en la Tuta Afriko). Por ĉiam memorigi la jam okazintajn kongresojn UAK, DAK, TAK kaj KvAK la afrikaj esperantistoj de UETA akceptis nomi ilin AKE kaj tiam lanĉis la ideon pri organizado de la kvina AKE jam en 2011. Libera Folio de Kalle KNIIVILLÄ povus atesti pri tio. Tiu planita kongreso ne povis okazi ĝis Mireille GROSJEAN iniciatis sian renkontiĝon en Benino kun sia kreaĵo SCIOJ SEN BARILOJ fine de 2014. Afrikaj esperantistoj de UETA tute ne konstraŭstaris, ĉar tio helpas la movadon en Afriko. Dum tiu kongreso oni rekomendis okazigi tian kongreson ĉiun duan jaron kaj decidis organizi ILEI-konferencon aŭ IJK-on en Burundo en 2016. La rezolucio de la kongreso de Benino tion montras en la retpaĝaro de la afrika komisiono de UEA ĉe <www.esperanto-afriko.org>.

Kiam en 2015 UETA havis la rimedon ion organizi ĉiam por helpi la movadon en Afriko, ĝi decidis okazigi la sesan AKE en Togolando, kaj tial la sepa okazos iam. Tuj la gvidantoj de UEA kontraŭstaris tion kun la helpo de la afrika komisiono de UEA. La gvidantoj de UEA protestadis, ke AKE estas ilia kongreso, kaj ACE/UETA tute ne rajtas okazigi ion en Afriko kun la nomo kongreso, se ili ne submetiĝas al ilia afrika komisiono. La gvidantoj de la komisiono asertis, ke en Benino fine de 2014 estis decido pri okazigo de sesa AKE en Burundo. Vizito al la retpaĝaro de la afrika komisono donas ne precizan decidon pri AKE en Burundo 2016. UETA tute ne cedis al la atakoj kaj organizis sian sesan AKE-n sub la aŭspicio de la Esperanta Civito, de la 20-a ĝis la 25-a de decembro 2015. Tiam en tiu kongreso firmiĝis la klopodoj de afrikaj esperantistoj zorgi mem pri sia E-movado afrika uzante proprajn rimedojn financajn. Dum la kongreso en Anyron-Kope estis konfirmo pri la rekomendo okazigi la sepan AKE en Burundo, la okan en Niĝerio, la naŭan en DRKongolando kaj la dekan en Sudafriko aŭ Malagasio. Kion oni povis konstati dum pasadis la kongresaj tagoj en Anyron-Kope, tio estas, ke la afrika komisiono de UEA informis, ke AKE-2016 jam ne okazos en Burundo sed en Tanzanio. Oni povis kompreni, ke UEA-gvidantoj kaj ilia afrika komisono malrespektis la rezolucion, per kiu ili atakadis la afrikajn esperantistojn, kiuj decidis organizi la sesan AKE-n en Togolando. ĉu tamen ACE/UETA paertoprenos tiun ĉi kongreson?

ACE/UETA jam diris al UEA-gvidantoj, ke ili organizu kune la sesan AKE en Togolando kaj poste la sepan en Burundo. Tion tute ne akceptis la aŭtoritatuloj de UEA kun sia afrika komisiono. Tamen ACE/UETA ĉiam laboras por la unuiĝo de ĉiuj afrikaj esperantistoj. Tial jam dum la sesa AKE en Togolando, ili decidis partopreni la kongreson en Tanzanio. Kio notindas, tio estas la organizmaniero de la homoj de ACE/UETA. Ni vidu! Nu, ĉu ne decas havi ion iel strukturitan kiel organizilon de AKE? La konsilio de UETA ĵus proponis ion. Ni vidu!

Du laborgrupoj stariĝis por la organizado de AKE (Afrika Kongreso de Esperanto). La unua estas KOKAKE (Konstanta Organiza Komitato de AKE), kaj la dua, LOKAKE (Loka Organiza Komitato de AKE). Dum la unua konsistas el esperantistoj tra Afriko, la duan konsistigas esperantistoj de la lando, kiu gastigas la kongreson. La taskoj de KOKAKE estas la ĝeneralaj preparoj ĉiamaj de AKE, dum LOKAKE zorgas pri la lokaj aranĝoj. Laŭ la nunaj taksoj, ĉiu el tiuj laborgrupoj konsistas el maksimume dek membroj. Dum LOKAKE laboras por difinita AKE, KOKAKE funkcias konstante tra la jaroj ĝis alia strukturo de Esperanto en Afriko naskiĝos. La tutan laboron kunordigas la grupo organizanta la kongreson aŭ ACE (Afrika Centro Esperantista) en Togolando, kiam temas pri UETA.

Ĉiuj esperantistoj tra la mondo estas invitataj kontribui en la okazigo de AKE, kio fortigas la movadon en Afriko. Afrikanoj unuiĝu por la realigo de tiu ĉi granda laboro. Neniu krom la afrikaj esperantistoj mem organizu la afrikan esperanto-movadon per rimedoj ĉefe afrikaj. Feliĉe nun estas afrikanoj pretaj donaci monegon por realigi esperantajn projektojn en Afriko.

GBEGLO Koffi
GBEGLO Koffi diras:
2016-02-07 07:23
REAGOJ Atendatas
Jen la vera historio de la afrika kongreso de Esperanto. Tial KOKAKE nun atendas la respondon de la estaro de UEA al la letero de UETA. Lau sciigo de la prezidanto de UEA, respondo venos la estrarano Jungkee.
Dume, UETA jam, per KOKAKE, pretigas chion por tre sukcesa 7a AKE.
Se UEA kaj ghia afrika komisiono ne povas ion fari, ili tuj diru tion, ke ACE/UETA chion faru mem, char ghi ja havas la necesajn rimedojn.
GBEGLO Koffi
GBEGLO Koffi diras:
2016-02-09 06:58
UTE-membroj kaj KOKAKE jam por sepa AKE
La 6an de februaro 2016 okazis komitatkunsido de UEA (Unuigho Togolanda por Esperanto) en Insituto Zamenhof (Lome, Togolando). Tiam la komitatanoj montris grandan intereson pri la sepa AKE. Ili alvokas la togolandajn esperantistojn amase partopreni ghin. Flanke, io alia estas farata che UETA.
KOKAKE (Konstanta Organiza Komitato de AKE) ekinterkonsilighas pri la kongreso. La unua decido estas disponigi monrimdeojn al UETA-membroj partopreni la kongreson en Tanzanio. Dum la ekzekutivo de UETA pluatendas reagon de UEA-estraro al sia letero, klopodoj estas farataj, ke dum tiu sepa AKE afrikaj esperantistoj malkvoru kiom potencaj ili estas organize kaj finance por konduki proprajn aferojn.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2016-02-17 11:07
Chu intertempe respondis la UEA estraro, nome s-ro Jungkee ?
GBEGLO Koffi
GBEGLO Koffi diras:
2016-02-19 16:04
GHIS NUN, NE
Miascie, neniu respondo de UEA-gvidantoj aperis. Ankau tie chi ili povos nenion diri, char ili scias tre bone, ke, kiuj uzurpas, tiuj estas ne ACE/UETA, sed ili. Tiu chi artikolo pri la historio de AKE jam estas multloke, sd ili neniam reagas.
ACE/UETA jam pretas kunlabori kun chiuj, sed ni neniam plu akceptos altrudon. Ni partoprenos la sepan AKE en Tanzanio, se ghis tiam ili ne movos ghin aliloken. Ni demonstros al chiuj, ke AKE estas nia, kaj ni kapablas chion fari mem.
Nia nuna plano estas chiel klopodi, ke afrikaj esperantistoj mone memsufichu kaj helpu al aliaj eksterafrike. Buntajn programojn ni havas por afrikanoj, ne nur esperantistoj. Estas grandega laboro, kiu nun okazas tra Afriko.
UEA-gvidantoj uzas la monon de UEA por chion ajn altrudi al ni. Nun ni havas lne facile elcherpeblajn rimedojn chion fari mem, sed nenion altrudos al iu; ni nur libere agados ankau por la bono de Esperanto.