Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / gbeglokoffi / Dekjariĝo de Instituto Zamenhof en Togolando

Dekjariĝo de Instituto Zamenhof en Togolando

de gbeglokoffi — Laste modifita: 2014-10-09 15:06
La 13an de septembro 2004 Instituto Zamenhof malfermis siajn lernejajn pordojn al gelernantoj de la ĉefurbo Lomeo en Togolando. De tiam ĝis 2014 pli ol mil gelernantoj studis kaj plu studas en la lernejo. Alvenis la 13a de septembro 2014, kiam Instituto Zamenhof dekjariĝis. Io okazu por celebri la eventon. La 12-an kaj 13-an de septembro 2014 okazis festo de la dekjariĝo de la Instituto ZAMENHOF. Sekvu la filmon!
Dekjariĝo de Instituto Zamenhof en Togolando

Laborantoj kaj gvidantoj de Instituto Zamenhof

Vendredon, la 12-an de septembro dum la mateno ekde la naŭa horo la partoprenantoj jam alvenis kaj ekokazis la prezentaĵoj.Unue, muzikaj kaj kantantaj grupoj el lernantoj de la instituto ZAMENHOF prezentis al la partoprenantoj muzikaĵojn kaj kantojn. Poste sekvis prezentado de filmo kiu rilatas al la dek jaroj da ekzistado de Instituto Zamenhof.

Posttagmeze ĉirkaŭ la sesa horo okazis sur la sportotereno de Instituto ZAMENHOF futbalmatĉo kiu kontraŭmetis la teamojn de la ekslernantoj kaj la laboristoj de Instituto ZAMENHOF. La matĉo okazis bone dank’al la partopreno de la ludantoj, la ĉeestantaj lernantoj kaj amikoj de la instituto. Tiun vendredon vespere fine de la matĉo la ludintoj povis kuntrinki.

Sabaton, la 13-an de septembro 2014 pluokazis la festo de dekjariĝo de la instituto. Tiun sabaton jam ĉirkaŭ la naŭa horo matene kvar lernantinoj kaj amikinoj de Instituto ZAMENHOF bonvenigis kaj sidigis la gastojn. Je la deka horo matene komenciĝis la ceremonioj gvidataj de sinjoroj Dzifa GBEGLO kaj Didier AGBOLO kun muzikaj, ĥoraj kaj kantataj prezentaĵoj. Poste la direktoro de la instituto ZAMENHOF Alfred HUNKPORTIE kaj la reprezentanto de la ekslernantoj de la instituto Tete AYENA prezentis siajn paroladojn. Sekve, kelkaj lernantoj de Instituto ZAMENHOF deklamis poemojn esperantlingvajn kaj franclingvajn. Sekvis la prezentado de la parolado de la reprezentantoj de UFEPLAT (Federacio de Fondintoj de Privataj lernejoj en Togolando) kaj de la asocio de la gepatroj de la gelernantoj de La instituto. Poste, kantisto speciale invitita prezentis muzikaĵojn al la ĉeestantoj. Sekvis la legado de la diversaj leteroj kiujn ricevis Instituto ZAMENHOF de multaj alilandaj amikoj. Post tio Sinjoro Markus ATTAGLO prezentis la historion de 2004 ĝis 2014 de la Instituto. Sekve okazis inlerludo konsistanta el danko kun seĝoj, kaj de balonoŝveligado. Poste sinjoro SAGBADJELOU prezentis la Esperantan lingvon kun disdonado de bazaj kursoj pri Esperanto. Poste la partoprenantoj de la libertempaj esperantokursoj kiuj okazis de la 4-a ĝis la 29-a de aŭgusto 2014 ricevis siajn premiojn kaj atestilojn. Sekvis surpriza momento.

La surprizo estis la malkaŝo de granda foto sur kiu troviĝas kvar generacioj de gelernantoj de IZO kiuj sukcesis je 100% la jarfinajn ekzamenojn danke al la instruisto ALATE Adjewoda. La programeron gvidis s-ro GBEGLO Koffi, kiu transdonis la foton al s-ro ALATE. La etoso estis tiom emocia, ke interludo devis okazi por trankviligi ĉiujn, antaŭ ol venis la tempo por manĝi.

Okazis panomanĝado kaj akvotrinkado. Ĉirkaŭ la 14a horo la gastoj de la ceremonioj profitis por vere plenigi siajn ventrojn per buntaj manĝaĵoj. Ĉio finiĝis per diversaj grupaj fotadoj.

Instituto Zamenhof nun strebas al sia dudekjariĝo. La unuaj dek jaroj sukcese pasis danke al senlacaj laboroj de Hans kaj Ans BAKKER, Nelly kaj Alexander HOLEVITCH, Evelyne ROTELINI kun la asocio UNE ECOLE AU TOGO, la asocio TIETO kun ATTIOGBE-AGBEMADON B. MENSAH, SAGBADJELOU Kokou, GBEGLO Koffi kaj DOUMEGNON Koffi. Decas aldoni, ke la organizadon de la festo kunordigis DOUMEGNON Koffi, dum la superrigardado taskiĝis al GBEGLO Koffi. Esperindas, ke tiu ĉi teamo plugvidos la lernejon ĝis alia jubileo.

Raportis Dzifa GBEGLO

Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2014-10-08 23:50
Chu vi dum 10 jaroj gastigis multajn esperantistojn en IZ? Bv. informi pri tiu chi laudinda agado! ( Char dufoje mi vizitis vin kun granda plezuro)
  
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2014-10-09 16:22
bonegajn gratulojn! Se nu ni povus havi tian sukceson ĉi-tie! Ni devas lerni de vi.
GBEGLO Koffi
GBEGLO Koffi diras:
2014-10-14 18:41
Instituto Zamenhof estas ne nur lernejo en Lome, sed multo pli. Ghi disponigas kursojn al geknaboj 5-18jaraj en elementa kaj meza niveloj. Krome, estas vesperaj kursoj por plenkreskuloj. Tiuj kursoj okazas en la franca kaj lau la shtata programo. Aldone, ni instruas konstante Esperanton en la lernejo. Alia afero temas pri la gastiga laboro de Instituto Zamenhof. Estas gastochambroj, kiel oni povas loghi kiom longe oni volas. Necesas antaua interkonsento. Multegaj, vere multegaj homoj gastis en ghi. Tiuj gastoj venis el multaj landoj : Francio, Belgio, Benino, Germanio, Italio, Portugalio, Chehhio, Novzelando, Svedio, Koreio, Nederlando, DRKongolando, Nigherlando, Usono, Svislando, Chinio, Kameruno, ktp. La instituto estas malferma al chiuj homoj.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2014-10-16 10:29
Dankon pro la respondo GBEGLO Koffi. Kun mia filo mi vizitis la IZ kaj partoprenis unu E- lecionon en klasochambro. Por mi estis stranga , ke en IZ oni ne instruas la nacian indighenan

Kun mia filo mi vizitis la IZ kaj partoprenis lecionon de Esperanto en klaschambro . Por mi strangas la fakto ke oni ne instruas la indighenan lingvon lingvon kun nomo "Ewe "