Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / gbeglokoffi / EGSR (Esperantista Grupo de Sankta Rita) dujarighas

EGSR (Esperantista Grupo de Sankta Rita) dujarighas

de gbeglokoffi — Laste modifita: 2011-05-18 07:09
Okaze de la 2-a datreveno de nia grupo tiel nomata Esperantista Grupo de Sankta Rita « EGSR », kunvenis kelkaj ghiaj anoj por fari inventaron pri la funkciado de la grupo sub la temo « kie ni estas kun esperanto ? »
EGSR (Esperantista Grupo de Sankta Rita) dujarighas

Membroj de EGSR en DRKongolando

Mi  kiel prezidantino de la grupo, mallonge parolis pri
la sciigo de E-o  kaj la starigo de EGSR. Resume mi malkovris
esperanton legante en la revuo « Afriquespoir » kaj poste mi
kontaktighis kun iu esperantisto kies  retadreso kaj telefonumero
estis menciitaj en tiu revuo. Pere de li mi  kontaktighis kun alia
alia esperantisto kiu de tempo al tempo helpis min. Pli poste mi havis
ideon starigi grupon por ne forgesi tiun belan lingvon  kaj por havi
homojn kun kiuj mi povas  paroli esperante.
La pasintan jaron, mi organizis, je la unua fojo en nia grupo,
manifeston pri la internacia virina tago ; tiu ideo venigis multajn
homojn en la grupon, kompreneble la chitieuloj tre shatas partopreni
manifeston, kie ili povas satmanghi. Kaj ili tuj decidis lerni
esperanton. Kiu, lau ili, estas  benita lingvo. Chi-jare, ni denove
faris manifeston, chiam pri la virina tago,  kun la certa helpo de
F-ino Rachel mafuluko elektita kiel prezidantino de Feminisma
Organizo.


Tiu dua datreveno ne mankis remarkigi etajn detalojn, kiujn ne
permesis al EGSR doni la plenan mezuron de sia potencialo ; tamen
kio  estis farita dum tiuj du jaroj de ekzisto, tio ne estis pli malgranda.

Konklude, mi diris ke la estintaj eraroj utilu al ni kiel saltotabulo
por pli bone fari baldau.

Alexandrine Omba

(DRKongolando)

 

Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-05-19 19:19
Verdastelo sur nigra fono aspektas ankaux bele!
Mi gxojas, ke en via kontinento cxiam pli disvastigxas la linvo.
Mi persone kore gratulas la rezultojn kaj deziras pluajn sukcesojn!
Uzante neutralan lingvon vi povas sin senti egalrajtaj, samgrade valoraj.
Neniu povas al vi diri "vi uzu mian lingvon".
gbeglokoffi
gbeglokoffi diras:
2011-05-21 12:21
Dankon pro la supraj vortoj! Afrika Agado kun UETA kaj ACE promesas bonegajn rezultojn. Nun konturighas aliaj aferoj kaj ghis la fino la jaro, chio aperos al chies okuloj.
La supra artikolo temas nur pri DRKongolando. Pri aliaj landoj kiel Togolando, Nigherio, Burundio, ktp aperos aliaj vortoj. Chiuj movighas por porti la afrikan movadon alten almenau je la nivelo de la movado alikontinenta.

Tio chi estas la promeso de UETA kun ACE, kiuj nun libere agadas tra la tuta Afriko, eksludante neniun afrikan esperantiston.