Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / gbeglokoffi / Nova erao en Afriko estu !

Nova erao en Afriko estu !

de gbeglokoffi — Laste modifita: 2011-09-17 23:41
CHIO estas VI, Chio estas en VI, kaj VI estas en CHIO. Nun konstruu tiun chi CHIOn. Ni naskighas, kreskas, maljunighas, senilighas kaj finfine mortas. Chio okazas en la medio chirkau ni, en kiu ni naskighas kaj kreskas. Tiu chi medio estas kaj interna kaj eksterna. Preskau chiam ni sekvas la vojon de niaj generuloj, niaj parencoj, niaj registaroj, ktp. Ni kvazau sekvas vojon tute pretan char jam strekitan. Tial homoj tute fiere asertas:" Tia mi naskighas, do tia mi estas. Tia Dio kreas min. Tia estas mia sorto, ktp." Chu vere tia estas nia destino ? Chu nenion ni, homoj, povos fari por plibonigi/plibonighi, meti aferojn sur la bonan vojon ?
Nova erao en Afriko estu !

Eric NSENGIYUMVA, ekzekutivano de UETA pri Edukado kaj Informado

Iuj asertas :"les inventeurs ne sont pas des surhommes". Por la traduko Esperanton de tiu chi frazo helpu la esperantistoj kiuj scipovas ankau la francon. Chu " la elpensintoj ne estas superhomoj" taugas ? Kion ni povas konkludi el tiu chi frazo ? Certe en iuj lokoj, oni ne aprobos la enhavon de la frazo.

"Chu viaj gepatroj au pra-gepatroj ion tian faras ? Kial do vi volas tion provi. Tute ne rompu nian tradicion". Tio chi estas audata en iuj lokoj togolandaj, kiam junuloj provas ion novan, kion neniam antaue iuj faris en la lokoj. la unua frazo certe kontrauas la ideon de la dua, kiu vere estas kontrau naturaj leghoj.

Chio kreskas, chu ne ? En 1980, kiam Hans BAKKER komencis Afrikan Agadon, multaj tiamaj lernantoj estis junuloj, ech infanoj. Nun, 31 jarojn poste, kion oni povas havi ? Kiuj tiam estis lernantoj, multaj el ili tute ne povus plu esti tiaj. Se tiam Afrika Fondajho donadis subvencion de 5 gultenoj al kluboj, tiom tia klubo ne plu bezonus nun, char la membroj, nun plenkreskaj kapablas tiom pagi kaj ech fari pli. Kaj ankau la Fondajho Afriko povus malplenighis, char ghi ne estas puto kiu nutras  subtera akvotavolo. Ech en putoj akvo elchepighas. Kaj jam pasis la periodo da manao. Do montrighas, ke chiu homo devas montri sin vera homo por bone zorgi pri sia homeco. Afrikaj Esperantistoj kaj ech ankau eksterafrikaj konsciu pri tio. Chu en nepagipova kategorio de Esperantujo vegetu afrikaj Esperantistoj ? Lau, la naturaj leghoj, la respondo estas NE.

Longajn tempojn chiam Afriko ricevas de la aliaj kontinentoj kaj chiuj scias la konsekvencojn. De sia interno Afriko diru NE. Temas ne pri Afriko, sed pri afrikanoj. "Kion oni volas, tion oni povas, kaj  kaj rilate tion tiel oni agas por atingi tion".  Vekighu Afriko, la afrikanoj.

Oni diras :"ce que tu penses te fais". Helpu la esperantistoj scipovantaj la francan en la esperantigo de la frazo. Chu taugus "Kion vi pensas, tia vi estas" ?  Nun furoras filmo kun la titolo THE SECRET, kiu en la franca estas LE SECRET. Chu ni diru " LA SEKRETO" en Esperanto ? "Chion la homo mem altiras al si" diras la filmo. Kiam ni pensos, ke ni estas  nur almozuloj, tiaj ni restos nian tutan vivon. Jes, oni povas tuj reagi, ke oni  pensas ne tiel, tamen oni estas tia. Ni pripensu iomete por vere kontroli, chu ni regas nian pensadon. Tie kushas la tuta afero. Afrikaj esperantistoj vere PENSU MALNEPAGIPOVECON. Char estas iom malfacile al niaj pensoj uzu negativajhojn, afrikaj esperantistoj PENSU PAGIPOVECON. Kion do ni deziru !

Chion pri nia felicho ni faru  kaj tial faras al ni mem. Kial chiam ni devas nur je aliulaj fortoj kalkuli por la realigo de niaj projektoj. Chio estas en ni mem. Ni diru al ni, ke ankau ni afrikaj esperantistoj subvenciu Esperantistojn eksterafrikajn. Ni konvikighu, ke okazas tiel, kaj tuj la procezo komencighos por la realigho de chio.

Ni konsciu, ke ni havas multajn kapablojn, sed nur malpli ol dekonon da ili ni uzas. Kial la ceteron ni  ne uzu ? Nun ni konsciu pri tio, ke ni uzos preskau chion kaj ni havos chion, kion ni volas. Afrika Agado certe floros kaj ech pli ol la agado sur la aliaj kontinentoj, kaj la centro de Esperantujo baldau trovighos en Afriko. Jes, okazu tiel en la nomo de la forto, kiu estas en ni, agas en ni kaj igas nin havi chion ajn, kion ni volas.

Estimtaj samkontinentoj, ni komencu financi mem projektojn. Certe ni havas tiucelan povon. Nun ni faru nenion krom uzi ghin ! Kiam ni starihgas niajn projektojn, ni unue konsideru nian propran forton por iliaj realigado. Ni konvinkighu, ke la realigho okazos nur per ni, kaj certe estos tiel. Simpla klopodo ek estas, ke ni tasku al ni kotizi por niaj respektivaj asocioj kaj kluboj Esperantaj, kaj ni vidos kiom bonegajn rezultojn ni atingos por nia E-agado.

Sukceson !