Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / gbeglokoffi / LA UNUA TASKO NIA ESTAS.......

LA UNUA TASKO NIA ESTAS.......

de gbeglokoffi — Laste modifita: 2011-01-31 23:19
Estas kanto en la togolanda movado. La plej grava parto en la kanto estus :" La unua tasko nia (de ni esperantistoj) estas varbi novajn (esperantistojn)". Certe sen la plenumado de tiu chi tasko iam malaperos Esperanto sur la planedo. Tial ni devas danki kaj kuraghigi esperantistojn, kiuj sukcesas varbi novajn homojn kaj instrui al ili Esperanton, ghis ankau ili kapablas varbi aliajn. Tiusence dankendu esperantistoj kaj E-organizajhoj, kiuj tre vigle plenumas tion. Kiuj ne povas fari la varban taskon, tiuj havu alian taskon, ankau kiu gravas. Kiu estas tiu chi tasko ?
LA UNUA TASKO NIA ESTAS.......

La vere gravaj homoj en la starigo de Instituto Zamenhof

 

   

 "Gbeglo: UEA havas nenian meriton pri IZo" estas la titolo de HeKo 467 9-A, 16 jan 11. Sube oni mencias OVon, kiel fonton. Leginte la tutan tekston oni povus rimarki, ke la autoro de HeKo prenis de OVO 68 la artikolon INSTITUTO ZAMENHOF KAJ ESPERANTO EN AFRIKO" kaj adaptis ghin al sia gusto por fari kion li volas. Fine li metis komentarion kaj mem respondis. Chu tia agado kongruas kun VARBI NOVAJN ? Certe ne! Eble ni vidos, chu almenau kun la alia tasko, pri kiu estos vortoj poste. Kion mencias la komentario ? Ni vidu !

 

 <<Antiraumisto komentarias:

 Preterlasante la preskau personkultan parentezon en la unua frazo de la OVO-artikolo (aldonitan de HeKo), kaj la tute personkultajn aludojn pri Hans Bakker kaj Nelly Holevitch (faritajn de Gbeglo mem), mi havas tute alian interpreton pri la artikolo de Gbeglo. Nome, la tuta Togolanda movado estas regata de liaj dungitoj kaj (eks)lernejanoj. Kio per si mem signifas, ke Gbeglo estas la mastro kaj diktatoro de la movado, kaj forkikas chiun kiu ne apartenas al unu el tiuj du kategorioj. Vidu la kazon de la kompatinda Adj�vi Adj�, jhus forjhetita el la UTE-estraro. En Europo estis la servantoj de glebo, en Togolando la servantoj de Gbeglo:-)

 

 Kion oni povas kompreni tie chi ? Aperas mia chiama vidpunkto pri la anonimeco de tekstoj el la civita medio.  Se mi konus la autoron, tiam mi povus respondi. Lau vortoj de Dieter ROOKE, plejparto de tekstoj en HeKo estas verkitaj de Giorgio SILFER. Tio tute ne estas pruvo, ke ankau tiun chi HeKon li verkis. Se li povus aserti, ke li verkis, tiam mi respondos. Tamen ni ghustigu ion en la komentario de la anonimulo.

 

 Lau la supraj vortoj, la tuta movado togolanda nun konsistas el miaj eks-lernejanoj kaj dungitoj? Se vere estas tiel, chu tio ne estus granda gajno por la tutmonda E-komunumo, char tiom grandan laboron faras unusola persono. Chu ion tian faras ankau la anonimulo, kiu verkis la komentarion ? Plie decas scii, ke ankau  ADJE Adjevi estas ekslernanto mia. Tial se oni bazighu sur la vortoj supraj de la anonimulo, s-ron ADJE Adjevi neniu povus forkiki. Plie sciigendas, ke en la antaua mandato ADJE Adjevi estis ne estrarano, sed nur komitatano. Tia li pluestas nun. Adjevi estis estro de la komitato de UTE. Kial nun li ne plu estas tio, certe li mem respondos kaj ankau la membroj de la elekta komisiono. Nur tiuj homoj scias precize kio okazis. Eble ni reiru al la vortoj de la redakcio de HeKo.

 

 <<La redakcio respondas:

 La aludoj pri Bakker, Holevitch kaj Silfer tute ne estas personkultaj.

 Ni ne scias pri aferoj internaj al UTE. Certe c-ano Gbeglo klarigos, se li volos.>>

 

 La artikolo en OVO 28 nenie mencias Giorgion SILFER, char li reprezentas nenion por Instituto Zamenhof. Kial do la redakcio de HeKo lin mencias tie chi ? Giorgio povus havi siajn meritojn aliloke, sed ne en la starigo de Instituto Zamenhof, ech se lia naskighdato estas sama kiel la tago de malfermo de IZo. Se chiuj kiuj naskighis la 13an de septembro  estas konsiderataj io grava en la starigo de IZo, do milionoj da tiaj ekzistas. Chiu rekonu sian respondecon, kio montrighu ankau en la laboroj por Esperanto.

 

 Supre estas menciite pri la unua tasko de Esperantistoj : varbi novajn. La dua estos flegi la esperantistecon de la novbakitoj, ke ili hejmighu en la movado vere komprenante la celon de Esperanto, kiu estas ne tute tio, kio estas en la esperantismo. Funde analizante chiujn vortojn en tiu chi HeKo, oni komprenus, ke la autoro kaj la tuta redakcio semas konfuzojn en kapoj kun la intenco dividi homojn. Tia ne estu la celo de Esperanto. TIETo povas neniam subteni tiajn incitojn, kaj tial simple retirighis de la Esperanta Civito kaj ege ghojas pri tio. Ghi estas libera agadi kun la firma konvinko, ke homoj el la civita medio, kaj precipe anonimuloj konataj nur al/de la Moshto Konsula Giorgio SILFER chiel ajn manifestos sian nekontenton pri tio. Chu tio ghenos la homojn de TIETo?

 

 TIETo pluiras sian vojon, zorgante pri la unua kaj dua tasko de Esperantistoj. Baroj estas sur la vojo, kaj ilin ghi atentas por ne stumbli. Tre grava en tio estas, ke TIETo tute ne kontraubatalu aliajn organizajhojn, sed de ili lernu multon por sia vivado. Pashoj multaj el la Civita medio tute ne estas sekvindaj. TIETo atentu ilin, kaj agadu nur por la bono de Esperanto neniam subtenante malbonajn intencojn de iuj esperantistoj. Ni konsciu pri la unua tasko nia, kaj faru ghin. Nur ghi estas tre utila por Esperanto. Aliaj faroj estas nur egoismaj, kion ni provu eviti.

 

 
 

gbeglokoffi
gbeglokoffi diras:
2011-01-31 23:33
Lasta frazo en :
http://www.esperantio.net/index.php?id=1592

necesigas aldonon.

La 30an de januaro 2011 kunveneto okazis en la urbeto Baguida proksima al Lome. La kunvenantoj estas homoj, kies komuna avino estas la virino kun la nomo KAVESSI. Ties estis ankau DOUMEGNON Koffi kaj ADJE Adjevi. Mi ne povis cheesti char okupata aliloke, sed tamen kotizis por la komuna festo.

En supraj vortoj estas dirite, ke ankau ADJE Adjevi estas ekslernanto mia.

Tiuj vortoj montras, ke iuj nenion komprenas pri aferoj, sed arogas al si la rajton diri ion pri chio chiam kun la firma intencego malutili. Tio tute ne progresigos nin. "Zamenhof ege plorus, se li pluvivus kaj spertus tiajn".