Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / gbeglokoffi / INSTITUTO ZAMENHOF (IZo) SUPERIS LA REKORDOJN

INSTITUTO ZAMENHOF (IZo) SUPERIS LA REKORDOJN

de gbeglokoffi — Laste modifita: 2011-07-07 07:04
Finighas la jarfinajn ekzamenojn shtatajn en Togolando. Instituto Zamenhof prezentis kandidatojn che la ekzamenoj de finstudo en la edukniveloj elementa kaj duagrada. Jhus aperis la rezultoj de tiuj chi ekzamenoj, kaj jen Instituto Zamenhof sidanta trankvile che la supera rango.
INSTITUTO ZAMENHOF (IZo) SUPERIS LA REKORDOJN

gelernantoj de Instituto Zamenhof

En la lasta klaso de la elementa nivelo  Izo presentis 34 kandidatojn. Chiuj sukcesis. IZo-kandidatoj ekzamenighis kune kun kandaditoj de 12 aliaj lernejoj en unu ekzamencenttro. La kandidato, kiuj okupis la unuan rangon en tiu chi centro estas de izo. Inter la dek plej bonaj sukcesintoj trovighas sep kandidatoj de IZo. Kiuj sekvis la proklamadon de la rezultoj, tiuj tuj demandis ankau pri la rezultoj de la duagrada nivelo de IZo.

Tridek kvar gelernantoj de IZo trapasis la ekzamenon pri la finstudo en la duagrada nivelo. Kiom da kandidatoj sukcesis, tiom ekzamenighis. Tio signifas, ke la procento de sukceso estas ankau tie chi 100%. IZo ege kontribuas en la instrulaboroj de aliaj lernejoj, ankau kiuj havas tiajn rezultojn.

La lernejoj de MERE/ONVOKI (vizitu la ttt-pagharojn jenajn : mere.yolsite.com,www.onvoki.nl) prezentis kandidatojn al la ekzamenoj pri finstudo en la elementa eduknivelo. Estas entute kvar lernejoj de MERE/ONVOKI.
- La lernejo LE PROGRES (la progreso) prezentis 27 kandidatojn kaj chiuj sukcesis)
- La ekzamenon trapasis 26 gelernantoj de la lernejo Le Baobab (La baobabo). Neniu el la kandidatoj malsukcesis.
- Estis 25 kandidatoj en la lernejo ESPOIR (Espero). Dukdek tri el ili sukcesis.
- La kvara lernejo estas LE COCOTIER (la kokosarbo). Tie chi dudek du el 23 kandidatoj sukcesis.
Do el la 100 kandidatoj de chiuj kvar lernejoj de MERE/ONVOKI sukcesis 97.
La inspektoroj de la regiono, kie trovighas la lernejoj de MERE/ONVOKI miras pri la rezultoj. Ili demandas kiel organizighas la laboroj en tiuj lernejoj. Kun la deziro malkovri la sekreton, ili uzis la lernejon LA KOKOSARBO por ekzameni novajn inspektorojn.

Chu estas sekreto, kiun posedas nur iuj por sukcesi ? Chio dependas de la organizado de la laboroj. Edukaj instantoj en Togolando rekonas, ke  Instituto Zamenhof kaj la lernejoj de MERE/ONVOKI havas apartan sistemon por zorgi pri la laboroj kaj la gelernantoj. Certe en tio estas la sukcesego. Sendube Esperanto ege rolas tie, char, kiu gvidas la tutan laboron, tiu estas Esperantisto, kaj la laboremo de veraj Esperantistoj, kiuj, krom siaj profesiaj laboroj, plenumas ankau multajn Esperantajn, montrighas ankau che la organizado de la instruado en tiuj kvin lernejoj.