Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / gbeglokoffi / Bunta programo de ACE/TIETo fine de la lerneja jaro 2010-2011

Bunta programo de ACE/TIETo fine de la lerneja jaro 2010-2011

de gbeglokoffi — Laste modifita: 2011-06-16 18:49
Kursoj Esperanta kaj informadika organizighas en Instituto Zamenhof (IZo) cele al perfektigo de scioj pri Esperanto kaj Informadiko. Okazos ankau la ekzamenoj A kaj B de TIETo, kaj la elementa ekzameno de ILEI/UEA

Detaloj de evento

Kiam

2011-06-20 je 07:00 ĝis
2011-08-12 je 18:00

Kie

Lome, TOGOLANDO

Kontakta telefono

002282714712

Aldoni eventon en la kalendaron.

Jen klarigoj pri la kursoj


I- Esperantaj kursoj
===============
1- Al gelernantoj de IZo
------------------------
La kurso okazos de la 20a ghis la 30a de junio 2011. Dum la kursoj la gelernantoj de IZo revizios chion kion ili lernis dum la lerneja jaro 2010-2011 kaj tiel trapasos la ekzamenon A de TIETo.
La kurso okazos inter la sepa kaj dekdua horo chiutage.

2- AL chiuj interesighantoj
----------------------------
Okazos kursoj en du niveloj
- Kurso A por komencantoj
- Kurso B por progresantoj
La homoj che la kurso A trapasos la ekzamenon A de TIETO, kaj tiuj che la kurso B trapasos la ekzamenon B de TIETo kaj ankau la ekzamenon elementan de UEA/ILEI.
la kursoj okazos de la 18a ghis la 29an de julio 2011. la ekzamenoj okupos la lastajn tagojn de la kursaro.
Chio okazos inter la 7a kaj 12 horoj dum la kursoj, sed la ekzamenoj povos iomete plilongigi la labortagon.

II Kurso pri informadiko
================

Gelernantoj de IZO  kaj aliaj konatighos kun la komputloj kaj ties uzado. Tiel okazos kursoj por ili.

1- Al gelernantoj de IZO
-------------------------
Kiujn gelernantojn koncernas tiu chi kurso, tiuj estas de la kvina kaj sesa klasoj de la unuagrada nivelo en IZO.
La kurso okazos de la 20a ghis la 30a de junio 2011, de la 15-a ghis la 17a horo.

2- Kurso al chiuj interesighantoj
---------------------------------
Char tiu chi kurso estas direktata pli al gelernantoj kaj gestudentoj ol al ceteruloj, ghi estas nomata "UTILAJ FERIOJ". Tamen ankau aliaj homoj rajtas ghin partopreni.
La kurso okazos de la 11a de julio ghis la 12 de augusto 2011.
Estos du grupoj lau la horaroj :
- 10a horo ghis 12a
- 16a horo ghis 18a
Enskribighante, la kursanoj elektos la periodon, kiu konvenas al ili.

Notu bone:
----------
La kursoj al gelernantoj de IZO kaj ankau la esperanta kurso estas senpagaj, sed la serio UTILAJ FERIOJ estas iom paga. la interesighantoj povos turnighi al ACE por havi la kondichojn.
ACE estas kontaktebla che <afrikacentro@hotamil.com>.
Al chiuj esperantistoj el aliaj landoj kaj kiuj volas partopreni tiujn kursojn, ACE ofertas senpagajn lernadon kaj loghadon.
la enskribigho  jam ekkomencighas kaj daurigos ghis la unua tago de chiu kurso

Chiu el ni klopodu siamaniere kontribui en la disvastigo de Esperanto kune kun la spirito, kiun Zamenhof enigis en ghin, kaj kiu trovighas en la poemoj LA VOJO,  SUB LA VERDA STANDARDO, ktp