Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / fabhenrique / Esperanto-reklamo sur la muroj

Esperanto-reklamo sur la muroj

de Fabiano Henrique Laste modifita: 2012-07-16 16:20
La esperantisto Evandro de Freitas, loĝanto de la urbo Valença, suda regiono de ŝtato Rio-de-Ĵanejro, decidis propagandi Esperanton sur la muroj de tiu urbo.
Esperanto-reklamo sur la muroj

Evandro de Freitas ĉe la reklamo-panelo

Jam de la unua semajno de Aprilo bildo alta je 2,5 metroj estis elmetita al la rigardo de centoj da homoj, kiuj frekventas la lokan klubon. Laŭ la interkonsentita kontrakto la reklamo restos tie ĝis Aprilo 2013. Legu pli ĉe http://esperantoilustrita.blogspot.com.br/.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-07-29 08:30
Kun granda ghojo mi observas, kiel fekundan grundon trovas Esperanto en Suda Ameriko.
Mi nur timas, ke rapide povas shanghighi, char oni rimarkos, ke per Esperanto ne multon oni atingos, char en aliaj landoj, precipe en Europo oni dormetas, char neniu serioze scipovas oponi anglalingvan kolonigadon. La rezulton oni povas jam vidi en Irlando.