Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / fabhenrique / Kuristo disvastigas esperanton en Rio

Kuristo disvastigas esperanton en Rio

de Fabiano Henrique Laste modifita: 2007-08-10 12:43
Kuristo disvastigas esperanton en Rio

Walter Fontes kunportas la E-flagon

Esperanto estis disvastigita dum sporta evento en Brazilo. La atleto Walter Fontes partoprenis en la 20-a Mararmea Stratkurado kunportante la esperantan flagon. La fakto okazis la 5-an de aŭgusto, en Rio-de-Ĵanejro. Laŭ la stratkuristo, tiu iniciato estis konsekvenco de debatoj estigitaj kadre de la ronda tablo titolita Esperanto en Sportoj, dum la 42-a Brazila Kongreso de Esperanto.