Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Eŭropa Civitano / Trifoje pagas la aĉetantoj por la viando

Trifoje pagas la aĉetantoj por la viando

de Eŭropa Civitano Laste modifita: 2013-01-16 10:34
Trifoje pagas la aĉetantoj por la viando

Gigantan mezuron atingas la avido al viando de la homaro, kiu en 2012 starigis novan rekordon. Laŭ la raporto farita de fakspertuloj de Fondaĵo Heinrich Böll, la germana Medio- kaj Naturprotektanta Asocio, la Bund kaj Le Monde Diplomatique, speciale rapide kreskis la kvanto de konsumado de bovaĵoj, porkaĵoj kaj kokinaĵoj, kiu kaŭzas gravan problemon.
Artikolo en la blogo de Eŭropa Civitano.

Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-01-16 11:29
Indus mencii la ligilon al la citita retejo. Mi absolute malaprobas la kutimon, esperantigi la proprajn nomojn de nacilingvaj organizoj. Neniu eksterlandano verŝjane sukcesas trovi "Heinrich-Böll-Stiftung"

http://www.boell.de/[…]/presse-fleischatlas-pm-16414.html

Cetere nun okazas internacia konferenco (en kiu Esperanto ne ludas rolon) pri agrikulturo.

http://www.boell.de/calendar/VA-viewevt-de.aspx?evtid=12106

Kompreneble mia konstanta temo kvinoo ankaŭ harmonias kun ĉi tio agado

http://eo.wikipedia.org/wiki/Kvinoo
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2013-01-16 15:00
Pardonon, sed mi devas submetighi al la legho de Tonjo, char la formo "kvinoo" estas treege maltauga esperantigo de la laudevene kechua vorto "quinua". Multe pli trafa estas "kinua".
Vershajne la kialo por tiu miso estas malghusta kompreno pri la skribformo de la hispanigita (kaj cetere angligita, francigita, ktp) nomo de tiu grava planto. Iam mi legis en artikolo verkita Waringhien por la revuo Esperanto de UEA monstran esperantigon de la hispanigita (do, francigita, angligita, ktp) vorto "quechua" mem: tie aperis io kiel "kveĉva" (au ech pli terure "kveŝva", mi ne plu memoras)
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2013-01-16 15:31
kompreneble mi miskribis: pli trafa estus KINUO
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2013-01-16 15:41
Kara Antonio, proponi aŭ decidi pri la solvo de la terminologia problemo tio estas la tasko de Akademio de Esperanto, sed ĝenerale la akademianoj "dormas". En la Nova PIV 2005 estas termino "kvinoo", sed tute mankas la termino aŭ sinonimo "kinuo". En mia trilingva vortaro (ESP-ANG-POLA) estas jene:
kinu/o (= kvinoo, perua kenopodio) Quinoa bot. komosa ryżowa (ziarno: quinoa, ryż peruwiański)
Edmund GRIMLEY EVANS
Edmund GRIMLEY EVANS diras:
2013-01-16 16:44
Laŭ Vikipedio la keĉua vorto estas "kinwa" en la nova (malhispana) ortografio, do oni povus pripensi la esperantigon "kinvo".
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-01-16 18:01
Kara amiko Vergara

Sufiĉe longe mi provas kontakti vin! Bedaŭrinde la samideanoj en suda ameriko, precipe la landaj organzioj de la kvar koncernataj landoj rifuzas respondi. Mi esperis, ke vi eventuale povas peri rektan kontakton, sed mi ne havas vian retadreson.

Ĉu vi povas rekte respondi al mi? Mia adreso : esperanto@berlin.de

Koran dankon.
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2013-01-16 19:28
Fakte, se eblus, la plej keĉu-proksima esperantigo estus "kinŭo", tial mi opinias preferinda la formon "kinuo".
Al Roland: mi jam sendis retmesaghon al vi
Johan Derks
Johan Derks diras:
2013-01-16 19:51
Se la plej keĉu-proksima esperantigo estas "kinŭo", mi ne komprenas, kial oni ne uzu ghin. La litero ŭ estas duonkonsonanto, kiel j kaj mi ne konas kialon por limigi ghian uzon al aŭ kaj oŭ.
Kaj se tiaj kialoj ekzistas, oni povas ankaŭ elekti kinvo, pli bone ol kinuo, kiu transformas la originan dusilaban vorton kinŭa en trisilaban.
Cyril Brosch
Cyril Brosch diras:
2013-01-16 20:43
La duonvokalo ŭ aperas tradicie nur post vokalo, kaj tion fiksas eĉ la Fundamento, vd. http://www.ipernity.com/group/170715/discuss/33284.
Postkonsonanta ŭ en etnologvoj plej esperantiĝas al v, do *kinv/o, sed apud kvino/o kaj kinu/o mi ne volas enkonduki trian terminon, mi laŭ mi preferinda estas "kinuo".
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2013-01-16 20:43
Nu jes, Johan. En Esperanto oni jam uzas la vorton "ŭonbulismo", sed shajne tiajhoj estas tre maloftaj, preskau neekzistantaj, do tial mi timas ke "kinŭo" ne trovus uzantojn. Lau mia lingvosento, ne tiom gravas ke la origina dusilaba vorto "quinua" esperantighu per trisilaba "kinuo". Mi tamen scias neniom pri fonetikaj reguloj.
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2013-01-16 20:55
Dankon al Cyril Brosch pro tiu fake solida, altnivela klarigo. Mi scias ke la postkonsonanta ŭ en etnolingvoj plej ofte estas esperantigita kiel v, kiel ekz. che 4, 5, skvaro. Sed tiu ghenerala kriterio rigide, mekanike aplikita de la tro franclingvimitaj PIV kaj NPIV naskis maltaugegajn formojn kiel tiu iama monstrajho "kveĉva" au la nuna "kvinoo", kiuj malkapablas doni iun ajn bildon pri la devena etimo.
Thierry Tailhades
Thierry Tailhades diras:
2013-01-17 07:32
..kaj ni tuj ankaŭ ŝanĝu la vorton tomato al tomatlo.
Edmund GRIMLEY EVANS
Edmund GRIMLEY EVANS diras:
2013-01-17 10:23
Mi ne konas alian Esperantan vorton, kiu finiĝas per -nv/, sed estas pluraj vortoj, kiuj finiĝas per -gv/ aŭ kv/ respondantaj al nacilingva -ua, ekzemple "akvo" ("aqua"). Aliflanke, la vorto "kinuo" ne ŝajnas malbona; ankaŭ aliaj manĝaĵoj finiĝas per -u/o: "fonduo", "raguo", "tofuo", kaj "bambuo", se oni hazarde estas pando.

Bona loko por registri seriozajn komentojn estas: http://www.kono.be/cgi-bin/vivo/ViVo.cgi?montru=965
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2013-01-17 14:25
Mi insistas je tio ke nomi la planton "kvinoo" estas malbona elekto, kies estigho okazis eble pro forgeso au nescio ke la kombino "qu-" en la hispana (kaj hispane influita skribmaniero de la kechua) NE ESTAS konsonanto plus duonvokalo, alie al tio kio okazas en kelkaj europaj fontolingvoj provizintaj esperantajn vortojn. En la hispana, la kombino qu- simple estas la formo skribi la sonon k- por uzi kun la vokaloj e kaj i (que=ke; qui=ki). Temas do pri tute malsimila kazo al la pravigebla esperantigo de la latina vorto "aqua" per "akvo", au la germana "quadrat" per "kvadrato", ktp.
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2013-01-17 15:07
Ech se timante tedigi la fidelajn legantojn de Libera Folio, kun la espero ankorau klarigi iom pli mian starpunkton, mi mencios aliajn tute pravigeblajn esperantigojn: ekz. "kvalito" por "quality" kaj "kvakero" por "quaker". Kontraste al tio, la meksika urbo Querétaro estas prave esperantigita al Keretaro, ech se la akcento falas sur alian silabon.
Edmund GRIMLEY EVANS
Edmund GRIMLEY EVANS diras:
2013-01-17 15:43
Jes, mi konsentas kun vi, ke la unua U en "quinua" prefere malaperu en esperantigo de la vorto. Kiam mi menciis la vorton "akvo", mi parolis ne pri la unua U, sed pri la dua U en "quinua", kiun neniu volas malaperigi: ĝi restas U en "kinuo", iĝas V en "kinvo", kaj iĝas O en PIV-a "kvinoo".
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-01-17 18:03
La Keĉua estas unu el la multaj lingvoj kun nur tri vokaloj, do elektante transskribon oni povas uzi aliajn kriteriojn krom la prononcon por elekti inter u kaj o (same inter i kaj e).
Cyril Brosch
Cyril Brosch diras:
2013-01-17 19:40
@José Antonio (ĉe mi en Opera komentado funkcias nur fine de la paĝo, ne sub la koncerna komento, pardonu)

Vi ja pravas, ke 'qu' en 'quinoa' estas nure skriba, sed pripensu, ke Esperanto ĉerpas ne nur el la elparolo, sed ankaŭ skribo, ekz. en 'boato' aŭ 'teamo' (ne *boŭto aŭ *tijmo), do 'kv' povas havi sian pravigon, precipe ĉar kiel relative nova vorto la formo "quinoa" ŝajnas esti sufiĉe internacia (tamen mi ja jam eksplicis, ke mi subtenas vian formon "kinuo").
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2013-01-17 19:42
analogaj esperantigoj: "quechua" --> "keĉua", "quinua" --> "kinuo"
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2013-01-17 20:14
@Cyril: Mi supozas ke, char aposteriora interlingvo, en la enkondukado de vortoj en Esperanton la kompromiso inter la skriba kaj parola proksimecoj al ties fontolingvoj neniam estis facila decido, kaj siatempe la romanida interlingvistika skolo (Occidental-Interlingue, Interlingua) akre kritikis la "monstrecon" de nia leksemaro, char ne sufiche pausa al la latina/franca/hispana heredajho. Chi-kaze, kiam temas pri unu el la malmultaj pruntajhoj el miaregiona (amerika) indighena lingvo, mi opinias ke la elparola poluso estas multe pli atentinda. Tial mi pledas por "kinuo".
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2013-01-17 20:19
Karaj mi ne vidas la finon de via diskuto, sed char mia vortaro preskau elcherpighis kaj marte mi faras reeldonon de ghi - kompreneble iom pli ampleksan, preskau 1950 paghan (trivoluma: 1.ESP-ANG-POLA 2.ANG-ESP 3.POL-ESP) kaj en la antaua duvoluma eldono estis jene:

kinu/o (= kvinoo, perua kenopodio) Quinoa bot. komosa ryżowa (ziarno: quinoa, ryż peruwiański)
 
Estas do okazo fari korekton de tiu termino, au mi lasu la samon sen iu shangho?
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2013-01-17 20:46
@Eduardo: Lau mi multe pli gravas la kiel eble plej baldaua republikigo de tiu impona leksikografia verko! Nur la fakta uzo montros post iom da tempo kiu alternativo venkis (mi ja esperas ke la venkinto estos "kinuo"...), do mi opinias ke vi lasu senshangha la nunan formulon de via vortaro.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-01-18 03:55
Mi aldonis informon pri la terminologia debato al Vikipedio.
http://eo.wikipedia.org/w/i[…]=0#Terminologia_debato_2013
Kiu finfine decidos?
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2013-01-18 19:12
Nur la fakta uzo flanke de nia lingvokomunumo decidos... Prefere ni do okupighu pri la tauga kontribuado de Esperantujo al la diskonigo de la Internacia Jaro de Kinuo.
Marcos Cramer
Marcos Cramer diras:
2013-01-19 20:51
Mi dubas pro tio, ke la elekto de "kvinoo" en Esperanto vere okazis pro miskompreno de la hispana skribformo, kiel sugestas José. Oni memoru ke en Esperanto ekzistas tre forta tendenco bazi novajn planto- kaj bestonomojn sur la sciencajn latinajn nomojn. Ĉi-okaze, la scienca latina nomo estas "Chenopodium quinoa". La unua parto indikas la specaron (genron), la dua la specon (specion) pri kiu ni nun diskutas. La kutima maniero Esperantigi tiun latinaĵon estas kompreneble "kvinoo".

Kompreneble la scienca latina formo senŝanĝe transprenis la hispana skribformon. Sed tie kompreneble ankaŭ ne okazis iu miskompreno, eĉ se en la latina nomo oni kutime aŭdigas tiun "u" post la "q". Estis simple konscia elekto transpreni establitan skribformon, kiu bone funkcias ankaŭ en la latina.

Konsiderante ĉion ĉi, laŭ mi estas tute malsaĝe proponi ŝanĝi la ekzistantan formon kaj per tio komenci novan lingvan batalon kaj lingvan malstabilecon. Ni restu ĉe la establita formo "kvinoo", kiu tute bone koheras kun la scienca latina nomo. Mi persone uzas tiun formon jam de jaroj, kaj mi ja tre ofta manĝas kvinoon kaj tre multe uzas Esperanton en mia hejmo.
Marcos Cramer
Marcos Cramer diras:
2013-01-19 20:54
Mi dubas PRI tio...
Martin Schäffer
Martin Schäffer diras:
2013-01-21 01:40
Nekredeble! En la blogo de Eŭropa Civitano aperas interesa artikolo kaj la temo estas interesa, sed subite oni ŝanĝas la temon en la komentoj kaj oni nur diskutas pri terminologio. Ĉu vere ne diskutindas pri la faktoj, kiuj laŭ la artikolo ekzemple estas: a) La tutmonda agrikulturo estas unu el la plej grandaj ŝarĝoj por la naturo; b) Oni pereigas arbarojn por havi pli da paŝtejoj; c) oni ofte uzas antibiotikojn (en Germanio 170 mg). Ni poste manĝas la rezulton kaj supozeble 25.000 homoj jare mortas ĉar la bakterioj jam estas rezistaj al la antibiotikoj; d) Oni uzas multegan energion nur pro la viandproduktado. Fakto ankaŭ estas, ke ni uzas ĉirkaŭ 1/3 de la tuta kultivata tero por nutri bestojn. Neniu persono en la mondo devus havi malsaton, se la homaro manĝus vegetare. Pripensindaj faktoj!
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-01-21 02:50
Estas bela pruvo de mia aserto, ke Esperantistoj preferas paroli pri lingvaj temoj kaj ne multe ŝatas malpurigi la karan lingvon per traktado de realaj problemoj.
Por eviti la konfronton kun la realeco, kelkaj elektis la temon "lingva justeco" kiel slogano por 2013. Supozeble per komunikado pri nutraĵaj problemoj oni atingus pli multe ekster la fermitaj verdaj rondoj.
Sendepende de la terminologia gxuteco mia prelego pri kvinoo estas volonte akceptata en Berlin.
http://www.umweltkalender-berlin.de/angebote/details/15763
Dum jaroj mi vane klopodis vendi Esperantajn temojn al la gazetaro.



Edmund GRIMLEY EVANS
Edmund GRIMLEY EVANS diras:
2013-01-21 10:31
Bedaŭrinde "lingvaj temoj" estas nia ĉefa komuna intereso, eĉ se ĝi estas la ĉefa intereso de malmultaj el ni. Tial ni emas tedi nin mem ...

Min interesas la pretendo, ke kvinoo/kinuo estas la sola plantmanĝaĵo, kiu enhavas ĉiujn esencajn aminacidojn. Kiel malfacile estas akiri ĉiujn esencajn aminacidojn, se oni rajtas miksi du aŭ tri diversajn plantojn? Ĉu kvinoo/kinuo enhavas iun aminacidon, kiu estas malfacile trovebla en aliaj vegetaraj manĝaĵoj?

Mi unufoje manĝis kinuon kaj ne ŝatis la guston, sed kompreneble ni ne sciis bone kuiri per ĝi. Certe mi provu denove en 2013.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-01-21 11:43
Dankon por via komento, kiu respegulas oftajn spertojn kaj miskomprenojn. La malbona gusto certe estas rezulto de la primitiva preparmaniero. Speciale inter vegetaranoj kaj veganoj ni trovis la konvinkon, ke estas kvazaŭ peko, se la pladoj bongustas. Mi sekvis la movadon pri ekologia agrikulturo kaj kuirtekniko ekde la komenco en la 1970aj jaroj.

Oni ĉefe okupiĝis pri la nutra valoro, ne pli bongustaj preparmanieroj. Ne estas la loko detale pritrakti tion, eble iu organzianto de Esperanto-Seminario interesiĝas pri miaj spertoj.

Dum la lastaj jaroj ni spertis alian vidpunkton, ĉefe en Francio kaj Italio. Frandi en estas peko, se estas el la regiono (grave!) kaj produktita laŭ ekologiaj principoj. Ekzemple "Slow Food" estas reprezentanto de ĉi tiu movado. Sed se mi tralegas la senpagan revuon de mia ekologiaj vendejo kun la bela nomo "Schrot und Korn" oni tuj vidas la diferencon. La revuo ekis kiel organo de krudaj grenomanĝantoj kaj intertempe kontentigas la bezonojn de "Gourmet"

La kvazaŭreligia ago de la organizantoj de SUS ne estas fremda al mi. Ni konas tion de (politike) verdaj konferencoj. Intertempe almenaŭ ĉi tiu verda movado multon lernis.

Kial Kinoo / kinuo?

Ĉefe ĉar estas la internacia jaro kaj se Esperantistoj ofertas ion, ĉiuj aliaj grupoj rimarkas kaj devas agnoski, ke Esperanto okupiĝas pri realaj temoj, ne nur pri fantazioj. Tio estas strategie ero, sed pri stategia konsideroj de Esperantistoj mi intertempe seniluziiĝis.

Oni ne devas fari la eraron kaj redukti kvinoon al aminacidoj. Estas kompleksa fenomeno, kies facetojn mi ne povas ripeti komplete ĉi tie. Sed vi trovon en Vikipedio.

Por nur mencii la kapablon kreski sur malfekundaj grundoj, aŭ toleri mankon da akvo kaj froston. Faktoj, kiuj NE estas konataj al ĉi tiuj kamparanoj, kiuj povus plej vaste profiti: malgrandaj bienuloj, kiuj riskas malaperi pro la premo de la industria agrikulturo.

Kiu glora sukceso, se la enkonduko de kvinoo en Serbio (ekzemple) okazos per Esperantista informo sur la grundo de Esperantista kamparano? 1 ha suficxus por 5 t da produkto kun valoro de 5.000 € en la vendejo. Ĉi tiu fakto estos eterne martelita en la dokumentoj de tutmonda agrikulturo.

Krome temas pri demokrata planto, kiu ne apartenas al difinita popolo, ŝtato aŭ entrepreno. Kiel Esperanto!
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-01-21 15:58
Post demokrata lingvo kiel Esperanto ekzistas nun ankau demokrata planto. Ho mia dio, kia groteske absurdega aserto!
Bert Schumann
Bert Schumann diras:
2013-06-23 21:39
Ĉiuj latinaj lingvoj skribas Quinoa, slavaj skribas Kinoa. PIV kaj eble ĉiuj E-vortaroj uzas Kvinoo.
La eŭropanoj ekkonis la planton de parolantoj de keĉua lingvo, kiuj nomas ĝis Kinŭa,
sed certe tiun planton konas aliaj popoloj antaŭ kaj post la keĉua uzo.
Nun iu/j homo/j deziras nomi la planton ne plu Zamenhofe Kvinoo, nek keĉue Kinŭo, sed Kinuo.
Ĉu ni serĉu kiu popolo unue kultivs tritikon, fagopiron ktp kaj ni nomu la planton laŭ ilia prononco?
La germanoj nomas sin Dojĉe, hispanoj Espanjol, do ĉu ni elektu por ili pli demokratian nomon: dojĉoj kaj espanj(ol)oj?
Bert Schumann, denaske ger-man-o = Ger-Mann = ĵetlanc-viro :-)