Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Gene KEYES / "La Dek Du Tagoj de Kristnasko"

"La Dek Du Tagoj de Kristnasko"

de esperanto41 (Gene KEYES) — Laste modifita: 2010-11-18 23:03 cc 2010 Gene Keyes. Ne-komerca re-uzo permesata kun atribuo.
Angla-Esperanta partituro de "The Twelve Days of Christmas / La Dek Du Tagoj de Kristnasko": kun simpla melodio-notaro, senpage havebla perrete, je au jpeg-oj au pdf.
"La Dek Du Tagoj de Kristnasko"

p. 1 el 8 de la partituro.

Mi jen anoncas la aperon de mia (senpaga) Angla-Esperanta partituro de "The Twelve Days of Christmas / La Dek Du Tagoj de Kristnasko":

http://www.genekeyes.com/12-DAYS/12-days-of-Christmas.html

Citate sube estas miaj komentoj pri la klopodo:

Rimarkoj de tradukanto-aranĝanto:

Anstataŭ kunpremante la partituron per ripetoj, malsamaj finoj, kaj malsamaj melodioj, mi pligrandigis la aranĝon por doni al ĉiu strofo ties propran notaron: por faciligi kaj kantadon, kaj komparon inter la Angla kaj Esperanta silabado.

Tiel, en mia partituro-desegno, mi lasas du notojn por ĉiu cifero post "kvin", kvankam seven estas la nura Angla du-silaba ekzemplo tie, krom 'leven [eleven], = dek unu. Tiumaniere, mi foje povis sidi ankoraŭan Esperantan silabon se necese, ĉar ties vortoj emas esti plilongaj, sed ties ciferoj du ĝis dek estas po unu silabo ĉiu. Do, kiel aranĝata ĉi tie, kvar el ses de tiuj Anglaj ciferoj (krom seven kaj 'leven) havas streĉon inter du notoj, verŝajne ellasata kantante, sed sen perdante nek la taktosignon nek la ritmon en ambaŭ lingvoj:

Seven swans a-swimming (6 silaboj en 6 notoj) Sep naĝantajn cignojn (6 silaboj en 6 notoj)

Six___ geese a-laying (5 silaboj en 6 notoj) Ses kovant-anserojn (6 silaboj en 6 notoj)

Por la unua donaco, mi pensis ke mi havis vortludon je la Esperanta "perdrik", kaj la simile prononcata "pear tree" [per tri] = pir-arbo, kvankam "perdriko" estas la "partridge". (La Angla, laŭlitere = "Iu perdriko en iu pir-arbo." anstataŭ mia Esperanto: "Pir-arbon kun unu perdrik'".) Tamen, mi poste vidis en Wikipedia ke eble estis antaŭlonge Franca versio, en kiu "perdriko" estas "perdrix", sed eble mis-transkribita Anglen kiel "pear tree" [pir-arbon].

Plejparto de la donacoj similas je la Angla, krom ke mi devis ŝanĝeti kaj la duan kaj la trian:

Angle, "two turtle doves" = "du kolombojn", sed tiu ne taŭgas la metron. Mi provis "kver-birdojn", sed "kver" tro similas je "kvar", kaj povus konfuzi la nombradon; do mi libere nur uzis "Kant-birdojn, du".

"Three French hens" = "Tri Franc-kokinojn", sed mi nur havis spacon por "Franc-kokojn, tri". Ankaŭ, post donaco kvin, kie la melodio ŝanĝas, mi devis ellasi "Franc-" aldone, do rezulte "Kokojn, tri". Des pli da bruo por la ricevanto.

Gene Keyes

Kategorioj: kanto, traduko, partituro, Kristnasko
arkivita en: