Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Petskribo pri facilaj landonomoj en la nova retejo de UEA sendita al la estraro

Petskribo pri facilaj landonomoj en la nova retejo de UEA sendita al la estraro

de Petrus Adamus Laste modifita: 2014-04-01 23:04
La petskribon, priskribitan en ĉi tiu retejo jam en Oktobro de la estinta jaro, admonantan uzi la tradician facilan dukategorian landonoman sistemon en la nova retejo de UEA, subtenis preskaŭ cent esperantistoj, inter ili ankaŭ kelkaj eminentuloj. La dokumento estis en formo de registritaj leteroj sendita al ĉiuj estraranoj de UEA, perrete ankaŭ al multaj aliaj aktivuloj de la organizaĵo. Ĉiuj estas petataj pripensi la uzon de landonomoj kaj laŭeble elekti la klasikan sistemon. La klasikaj gentobazaj uj-sufiksaj landonomoj estas pro facila distingeblo de ties radikoj kaj absoluta samsignifeco kun la i-sufiksaj formoj tre taŭgaj por ĉiuspeca uzo.

Momente nenio en tiu ĉi dosierujo.