Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / UETA SESJARIGHAS

UETA SESJARIGHAS

de Koffi GBEGLO Laste modifita: 2016-04-15 13:16
Alestimataj afrikanoj membroj de UETA (Unuigho de Espetantistoj en la Tuta Afriko) Estimataj esperantistoj afrikaj Karaj gesamideanoj, Unuigho de Esperantistoj en la Tuta Afriko (UETA) nun sesjarighas. Ghi kreighis la 14-an de aprilo 2010 dank'al sindonemo de afrikaj esperantistoj, kiuj konscias, ke la esperanto-movado afrika evoluos bone nur kiam afrikanoj mem chiapunkte okupighas pri ghi. Jes, UETA tute serene iras sian vojon ghis nun, tre sukcese. Nekredeble, la afrikaj esperantistoj ene de UETA estas tre potencaj, energiaj kaj dinamikaj. Necesas vidi kiel ili brile organizis la sesan AKE (Afrikan Kongreson de Esperanto) en Togolando fine de 2015. AKE ( Afrika Kongtreso de Esperanto) apartenas al neniu krom al afrikanoj, char afrikano, pli precize togolanda esperantisto elpensis ghin jam antau la jaro 1995. Ghi apartenas al neniu alia Esperanto-organizajho. Tial afrikaj esperantistoj zorgu mem pri ghi. Tiukadre afrikaj esperantistoj ene de UETA povis propraposhe organizi la sesan AKE en Togolando spite barojn kaj torpedojn de gvidantoj de UEA, dum aliaj esperanto-organizajhoj subtenis ghin. Necesas tie chi mencii la kunsenton de la Esperanta Civito, kies vickonsulo persone partoprenis la kongreson kaj faris la festparoladon. Alestimataj UETA-membroj tre potencaj, Ni devas plumontri al la cetera mondo, ke ni vere estas tre kapablaj. Jam ni informis pri la okazigo de la oka AKE en Nigherio, la naua en DRKongolando, ktp. Forton chian ni ja havas por tion fari. Tian forton ni nun montras tra nia agado de la jaro. Kursoj diversaj okazos tra la kontinentoj, ne nur por lerni Esperanton, sed ankau por instrui al afrikaj esperantistoj memsufichi por ne plu tro almozi. Esperanto-kurso teknika okazos, kaj la unua provo baldau en Togolando. Raporto pri tiaj aferoj estos prezentataj dum la kongreso de Bunda en Tanzanio, kie UETA edukos la partoprenantojn pri Esperanto en Afriko. Karaj kun-pacbatalantoj, certe vi scias, ke Afriko estas la lulilo de la homaro. Chiuj civilizoj fontas el Afriko, de kie oni prenas la krudmaterialon transformatajn ekster ghi por richigi la transformantojn, verajn ekspluatantojn de la kontinento. Oni tiel senigis Afrikon je ties richajhoj kaj potencaj homoj, kio ebligas tre facilan ekspluatadon de la kontinento. Kio pli gravas en la tuta sistemo ekspluata, tio estas, ke la kompligho de afrikanoj mem nur pro propraj ventroj. Sen Mobutu, neniam oni povus mortigi Lumumba-n. Sen Kompaore, Sankara pluvivus, ktp. Kiam tiaj homoj aperas, tuj la ekspluatantoj de Afriko malaperigas ilin komplice kun afrikanoj mem. Io tia okazas ankau en la Esperanto-movado. La okazigo de la sesa AKE en Togolando nur malkashis la intencojn kiujn afrikaj esperantistoj havas pri siaj samkontinentanoj, kiuj sindediche laboras memstare por Esperanto en Afriko. Certe estas nun ankau en la Esperanto-movado ekspluatantoj de Afriko. Ili sciu, ke UETA tute ne kalkulas je monsubtenetoj de esperantistoj por funkcii, char ili havas proprajn sponsorojn esperantistojn kaj neesperantistojn en Afriko mem, kaj aldone, ili mem kotizos. La Esperanto-organizajhoj, kiuj luktas kontrau UETA , sciu, ke UETA tute ne volas dividi kun ili la monon, kiun ili kolektas dirante ke ili helpas al Afriko. UETA havas propran rimedon per kiu ghi povas mem helpi al aliaj esperanto-organizajhoj tra la mondo. Tial UETA iras tute trankvila sian vojon, de sukcesoj al sukcesoj, kun la firma konvinko iam gastigi la Centran Oficejon de UEA en Afriko. Tiam oni vidos la veran internacian etoson en kiu funkciu asocio, kiun oni deziras tegmenteca en la tutmonda esperanto-komunumo. Karaj gesamideanoj, Togolandano diris :"La laboro de bubo en togolanda fora vilagho kontribuas al la evoluo de la tuta mondo, char ankau la bubo estas parto de la homaro, kies elementoj interligighas kaj interkonektighas chiam". La laboro de UETA okazas nur por antauenigi la tutmondan Esperanto-komunumon, neniam por kontraubatali iujn ekzistantajn esperanto-asociojn. Tial UETA chiam pretas kunlabori kun chiuj, kiuj tion volas. En UETA oni komprenas, ke subfosado de aliaj en sama rondo komuna tute ne antuenirigas la rondon. Por Esperanto laboru chiuj ni esperantistoj, kaj tial ni chiam klopodu, ke la agado de iuj esperanto-grupoj chiam kompletigu tiujn de la aliaj, ke Esperanto atingu pli da homoj. Nelson MANDELA diris :"Mi neniam perdas; se mi ne gajnas, mi lernas". Tial ankau UETA chiam iras de sukcesoj al sukcesoj kiaj ajn estos la kondichoj en kiuj ghi laboras. Baldau aperos tre grava verko de Esperanto en Afriko. Temas pri VEKA (Verda Koloro en Anyron-Kope), la libro, kiu rakontas kaj raportas chion pri AKE de sia naskigho ghis la sesa AKE en Togolando kun sintenoj de esperanto-organizajhoj tra la mondo. Ghi estas la libro pri la sesa AKE okazinta en la vilagho Anyron-kope de Togolando en decembro 2015. Ghin eldonas ACE (Afrika Centro Esperantista). MIRINDE ! Tre potencaj estas UETA-membroj, kio ebligas al ili chiam venki kaj superi chion por chiam gajni. Afriko, antauen ! ACE/UETA
UETA SESJARIGHAS de Koffi GBEGLO — Laste modifita: 2016-04-16 17:14
Unuigho de Esperantistoj en la Tuta Afriko (UETA) nun sesjarighas. Ghi kreighis la 14-an de aprilo 2010 dank'al sindonemo de afrikaj esperantistoj, kiuj konscias, ke la esperanto-movado afrika evoluos bone nur kiam afrikanoj mem chiapunkte okupighas pri ghi. Jes, UETA tute serene iras sian vojon ghis nun, tre sukcese.
V E K A de Koffi GBEGLO — Laste modifita: 2016-04-16 17:14
VEKA (Verda Koloro en Anyron-Kope) estas la titolo de la kongresa libro de la sesa AKE en decembro 2015 en Togolando. La libro enhavas buntajn informojn.
La numeralo sepsa/sespa de Koffi GBEGLO — Laste modifita: 2016-05-03 16:29
Okazis la sesa AKE (Afrika Kongreso de Esperanto) en Togolando fine de decembro 2015. la sekva kongreso estos aŭtomate la sepa, sed ŝajnas, ke tiu numero sepa tute ne plaĉas al iuj esperantistoj. Tial ili evitas uzi ĝin. Por tamen doni tian numeralon al la kongreso, esperantistoj proponis la vortojn SEPSA aŭ SESPA. Do, la dua sesa AKE estos la sepsa aŭ la sespa, se oni evitas uzi la vorton SEPA. Tiu ĉi afero okazas nur, jes nur en Afriko, la kontinento, kiun iuj teranoj metis en la lastan rangon.
Esperanto en la progresigo de Afriko de Koffi GBEGLO — Laste modifita: 2016-05-04 10:55
Esperanto tute ne plu estas io nova por afrikanoj, jes por Afriko. Jam pli ol 40 jarojn Esperanto atingis Afrikon. Antaŭ ol ĝi ankaŭ aliaj ideoj atingis la kontinenton. Inter tiuj estas religioj. Oni povas iomete bilanci kion religioj alportas al Afriko. Lernejoj, sancentroj, universitatatoj, kulturcentroj, bibliotekoj, komercaĵoj, distanciĝo de afrikanoj for de ties tradiciaĵoj, ktp. Eble oni povas mencii kion ankaŭ Esperanto alportas al Afriko. Ne pli frue ol 2007 naskiĝis FIAD (Federacio Internacia de Ambasadoro de Disvolvo). Ĝi estas kreaĵo de afrikanoj por la tuta mondo. Ankaŭ ĝi alportas ion al Afriko. Ĉu kiel Esperanto kaj religioj? Kaj kion pensi pri la ideoj de Hans BAKKER en ties zorgado pri Afriko. Kelkaj vortoj sube aperas pri tiuj aferoj.
Kial afrikanoj ne estas riĉaj? de Koffi GBEGLO — Laste modifita: 2016-05-21 17:15
Tiu ĉi demando banala sed utila por kompreni, kompreni por scii, scii por agi, agi por ŝanĝi la aferojn, estas adresita al juda gvidanto, kiu donis respondojn interesajn. Laŭ li, kaj tiel ankaŭ mi pensas, la sola afero, kiun la afrikanoj komprenas, estas la uzado/konsumado de aferoj, kiujn aliaj homoj fabrikas. La afrikanoj ne komprenas la gravecon de elpensado kaj de la kreado de la riĉeco. La precipa regulo estas konservi la monon en sia rasa socio. La judoj havas firmaojn judajn, dungas judojn, aĉetas judajojn, kaj pensas jude. Estas nenio malbona en tio, sed la afrikanoj taskas al si ne kompreni nek sekvi tiajn regulojn bazajn. La afrikanoj mortigas afrikanojn, kontraŭas la sukceson de aliaj afrikanoj. 93% da afrikanoj mortigitaj, estas forpasigitaj de afrikanoj. La ŝtatestroj afrikaj priŝtelas la popolon kaj sendas la monon al sia majstroj- koloniistoj, kiuj alpruntas al ili la saman monon, kiun tiuj ŝtatestroj devas poste repagi kun altegaj rentumoj.
La afrikanoj vekiĝu ekde nun! de Koffi GBEGLO — Laste modifita: 2016-05-31 10:16
Fratino afrika, frato afrika, jam tempo estas, ke ni vekiĝu kaj agu. Ni vizitis la lernejon de alikulturuloj, kaj ili lernigis al ni paroli, paroli kaj paroli. Ni estas fortaj por paroli alikuluran lingvon, por korekti la alikulturlingvaĵon de la aliaj. Ni havas grandajn diplomojn malplenajn je praktikaj konoj, ni scias verki leterojn laborpetajn kaj se mirakle nin oni dungas, ni ne scias tion, kion ni faras.
La afrikano kalkulu kun aksiomoj de Koffi GBEGLO — Laste modifita: 2016-06-14 09:40
Mirindaj kreaĵoj de Dio, mi ĝojas pro via interesiĝo pri la lastaj kronikoj kaj mi certigas al tiuj, kiuj petas ilian reenkodukon, ke ni havos multajn okazojn por pliafoje tralerni ilin. En tiu ĉi kroniko plaĉus al mi paroli pri afrika problemo atentinda. Por ni afrikanoj, estas problemo respekti regulojn de sukceso kaj feliĉo.
Ne rezignu! de Koffi GBEGLO — Laste modifita: 2016-07-03 13:42
Mirindaj kreaĵoj de Dio, mi ĝojas pro la mensa venko pli kaj pli atingita de la afrikano kaj mi fidas ke baldaŭ, tre baldaŭ, la gloro de Dio manisfestighos tute en la vivo de ĉiu kaj de ĉiuj.
Kresko de buĝeto de AO (Afrika Oficejo) je 233 % de Koffi GBEGLO — Laste modifita: 2016-07-11 20:32
La Afrika oficejo de UEA, kiu, laŭdire ekzistas en Benino aŭ virtuale, ĵus havis sian buĝeton por la jaro 2017. La cifero montras pli ol 233% da kresko de la buĝeto kompare kun tiu de 2016. Kial?
La vekiĝo de Afriko de Koffi GBEGLO — Laste modifita: 2016-07-26 18:09
Mirindaj kreajhoj de Dio, fratoj kaj fratinoj samrasaj kaj samsangaj, elektita popolo, Afriko, nia Afriko, havas historion, mirindan historion. Mirindaj kreaĵoj de Dio, fratoj kaj fratinoj samrasaj kaj samsangaj, elektita popolo, Afriko, nia Afriko, havas historion, mirindan historion. En la komenco Dio kreis Afrikon, la riĉaĵon afrikan, la civilizon afrikan, la kutluron afrikan, la scion afrikan, la edukon afrikan, la kuracarton afrikan, la intelekton afrikan ktp.
Afriko ne estu escepto de Koffi GBEGLO — Laste modifita: 2016-08-22 16:49
Legiĝadas, ke oni kolektas monon por okazigi IJK-on en Afriko. Iuj povus sin demandi kion IJK faros en la evoluigo de Afriko? Ĉu per tiu IJK la organizantoj celas propran profiton aŭ tiun de Afriko? Necesas, ke oni tre bone pripensu la aferon.