Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Bruno Masala / Elsendoj de Radio Vatikana arkivitaj en la reto

Elsendoj de Radio Vatikana arkivitaj en la reto

de Bruno Masala Laste modifita: 2007-05-31 13:03
La TTTejo www.radio-vatikana-esperanto.org estis lanĉita antaŭ 6 monatoj, la 3an de decembro 2006a. De tiam, ĝi ebligis 15.000 elŝutojn de mp3-sonarkivoj. Ĝi nuntempe disponigas 350 sonarkivojn: elsendoj el la jaroj 2004 ĝis 2007. Ĉiuj programoj de la pasintaj 6 monatoj estas je dispono kaj por la antaŭa periodo haveblas precipe la dimanĉaj elsendoj.
Radio Vaticana

La arkivejo estas prizorgata de esperantistoj, sendepende sed kun agnosko de la radiostacio. Redaktas la resumojn Mike Leon (kelkfoje kun helpo de aliaj personoj); prizorgas la teknikan flankon Bruno Masala. Radio Vatikana elsendas en Esperanto po tri foje ĉirkaŭ dek minutoj dum semajno, merkrede, ĵaŭde kaj dimanĉe.

IKUE - Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista

Dum 6 monatoj, okazis pli ol 15000 klakoj por elŝuti sonarkivojn. El la 350 sonarkivoj, estis jam aŭskultitaj 250: t.e. averaĝe 61 elŝutoj por sonarkivo. Tamen se konsideri nur la 85 elsendojn de la pasintaj 6 monatoj, ili estis averaĝe elŝutitaj 103 foje.

La kvin plej multe elŝutitaj programoj estas:
- Intervjuo kun Barbara Pietrzak el Pola Radio (280 k.): http://radio-vatikana-esperanto.org/elsendo.php?d=2006-12-17
- Kristnaska bondeziro de la papo en dec. 2006a (235 k.): http://radio-vatikana-esperanto.org/elsendo.php?d=2006-12-25
- Preĝo-semajno por la Unueco de la Kristanoj (206 k.): http://radio-vatikana-esperanto.org/elsendo.php?d=2007-01-21
- Tridekjariĝo de la Eo-red. de RV + forpaso de Abbé Pierre (168 k.): http://radio-vatikana-esperanto.org/elsendo.php?d=2007-01-28
- Ekumenismo kaj unueco (161 k.): http://radio-vatikana-esperanto.org/elsendo.php?d=2007-01-24

El la 15386 klakoj (statistiko ĝis la 30an de majo), 1536 estis nuraj redirektoj al la oficiala TTTejo de Radio Vatikana (http://www.radiovaticana.org/). Tiu ĉi lasas je dispono la elsendojn en formato mp3 dum unu semajno por la dimanĉa kaj ĵaŭda elsendoj, kaj dum unu tago por la merkreda. Dum tiu periodo, klako en la arkivejo http://radio-vatikana-esperanto.org/ nur resendas al la oficiala TTTejo. Tiel la fakuloj kaj respondeculoj de Radio Vatikana povas mem konstati ke venas aŭskultantoj (kaj ke multaj el ili venas danke al la sendependa arkivejo).

Resume, do: - 15300 klakoj al 250 diversaj programoj (1533 al RV + 13767 al arkivejo) - 85 novaj programoj ekde 2006-12-03: 8690 klakoj (aver. 102)

Krome, dum la pasintaj 6 monatoj, okazis
- 163 klakoj al la paĝo de la Esperanto-redakcio de Radio Vatikana: http://www.radiovaticana.org/esp/index.asp
- 147 klakoj al la sonarkiva paĝo de Radio Vatikana en Esperanto: http://www.radiovaticana.org/esp/on_demand.asp
- 135 klakoj al video-filmeto de la vizito de papo Benedikto la 16a al la Esperanto-redakcio (http://www.ikue.org/arkivo/papavizitorv.htm)
- 128 klakoj al la TTTejo de IKUE: http://www.ikue.org/
- 116 klakoj al la ĉefpaĝo de Radio Vatikana: http://www.radiovaticana.org

Se oni rigardas la ĝeneralan statistikon de la TTTejo (Apache), estas averaĝe 500 vizitoj ĉiumonate, el ĉirkaŭ 400 diversaj IP-adresoj. La aŭskultantaro regule kreskas: 353 vizitoj dum januaro 2007, pli ol 520 dum majo 2007. Ankaŭ progresas la "videbleco" de la arkivejo en interreto: dum majo 2007, ĉirkaŭ 60 paĝoj estis viditaj danke al interreta serĉilo (Google 44, Yahoo 10) kaj ĉirkaŭ 80 paĝoj danke al ligo en alitipa TTTejo.

Statistiko de la landoj estas malfacila, ĉar multegaj vizitantoj estas enkalkulitaj kiel venante el .com aŭ alia ĝenerala domajno. Tamen, plej multnombraj, dum la pasintaj 6 monatoj, ŝajnas esti aŭskultantoj el Italio (585 paĝoj), Brazilo (462 p.), Japanio (202 p.), Germanio (182 p.), Hungario (172 p.).

Do, la arkivejo havas duoblan utilecon: ĝi disponigas la elsendojn kaj samtempe ĝi pruvas al la institucio, kiu gastigas Esperanton, la interesiĝon de la esperantistoj.

Bruno Masala