Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / LukiZ / TEJO-Seminario: Instigi Kreemon

TEJO-Seminario: Instigi Kreemon

de Łukasz Żebrowski Laste modifita: 2010-03-16 15:51
Ĉu Vi foje ne havas impreson, ke en Esperanto-movado aperas (preskaŭ) ĉiam samaj aŭ tre similaj projektoj kaj ideoj? Evidente necesas ŝanĝi tion kaj trovi tute freŝan pensmanieron. Tial do TEJO kune kun organizantoj de Somera Esperanto-Studado preparas aktivulan trejnadon por instigi nian kreemon. La renkontiĝo celos krei novajn ideojn kaj projektojn, kaj ankaŭ lerni, kiel ĉiun ĉi kreemon pludoni al aliaj.

En la seminario ĉefan rolon ludos diversspecaj praktikaj aktivaĵoj, kiuj intencos veki nian kreemon kaj doni videblajn efikojn. Tamen oni ankaŭ povas atendi ĉion neatenditan, ĉar la seminario dependos de la partoprenantoj kaj celos forlasi konatajn skemojn.

Al la seminario ni invitas aktivulojn de junularaj organizoj, kiuj volas doni ion novan al Esperanto. Le evento okazos kune kun Somera Esperanto-Studado, do inter la 2-a kaj la 10-a de julio 2010 en Piešťany, Slovakio. Pliajn informojn serĉu ĉe la paĝaro de SES.