Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Jorge / Aperis la poemaro "En la profundo"

Aperis la poemaro "En la profundo"

de Jorge Camacho Laste modifita: 2013-04-22 11:46
Aperis la poemaro "En la profundo"

En la profundo

Ĵus aperis ĉe Mondial la sesa originala poemaro de Jorge Camacho: "En la profundo":

https://sites.google.com/site/librojenesperanto/originala-poezio/jorge-camacho-en-la-profundo

Mendebla ankaŭ de la Libroservo de UEA, Amazon, Iberlibro ktp.

Jorge Camacho
Jorge Camacho diras:
2013-04-22 18:29
Bonvenas komentoj, speciale de legintoj de la libro.

Mi intencas prezenti ghin publike en:

http://www.esperanto.es/hef/index.php/kongreso/programo

kaj en:

http://satesperanto.org/-2013-86-madrido-.html
Cindy Mckee
Cindy Mckee diras:
2013-04-23 21:42
Kiam mi legas vin, estas intelekta sperto. Ne estas emocia sperto! Mi ne dubas, ke kiam mi legos, via nova poemaro havos tiun fridan racion. Vi estas ⸮ ironia kontraŭpezo al la romantiko kiun mi bezonas legi de tempo al tempo.
Tenas min en ekvilibro.
Joxemari Sarasua
Joxemari Sarasua diras:
2013-05-14 12:14
Verki "racie" aux "intelekte" ne nepre signifas verki "fride" aux "senemocie". Mi scias pri matematikistoj sentantaj emociojn proksimajn al orgasmo cxe eltrovo, ekzemple, de aparte bela teoremo. Alia afero estas, cxu la auxtoro malvualas siajn intimajn, kor-skuajn anim-kordojn ("romantikajn", laux vortumo de Cindy Mckee). Sed la poeto, kompreneble, rajtas elekti kion elpoeti aux (mal)vuali. Jorge mem sin defendas kontraux tiaj "akuzoj" en alia poemo:

Matemoj

Amik’ informas min: kiam vi verkas
en versa formo, verkas vi matemojn.
Poemojn, ne. Surpriza diferenco.
Oni rajtas poeti per la vortoj,
sed ne per la konceptoj. Formi rimojn
kaj sonorajn kontrastojn. Metafori.
Tamen oni ne ludu elementojn
(plateno, sxtal’, sulfuro) kaj tumorojn,
kikerojn, fosiliojn, galaksiojn,
ostojn, silojn aux la metalgigantojn
kiuj, majeste kaj neperturbeble,
tralogxas niajn kampojn kaj ebenojn
indiferente al la cxiutago.
Nek devas oni la nuntempon vivi
el la iamoj de sciencfikcio
(aux cxu inverse? Kia konfuzigxo).
Nek mencii la viron, kiu place
prezentas sin al oni kiel monstron,
masko karna kaj muta, senkomprena
spegul’ de nenombreblaj maskoj pliaj.
Mi gxin agnoskas: mi eraris plene.
Prefere mi elverku ian odon.


Cetere, gratulon al Jorge pro la nova poemaro!
Jorge Camacho
Jorge Camacho diras:
2013-04-24 13:13
Chu vere miaj poemoj impresas tiel frid-racie?

Cetere, jen ligiloj al la Libroservo de UEA:

http://katalogo.uea.org/index.php?inf=8925
http://katalogo.uea.org/kat[…]s&auxtoro=Jorge+Camacho

Kaj simile che Mondial:
https://sites.google.com/[…]/jorge-camacho
Jorge Camacho
Jorge Camacho diras:
2013-04-26 07:50
Cindy McKee
Cindy McKee diras:
2013-05-15 13:13
Mi revenas nur por korekti eblan miskomprenon. Mi intencis diri: La frida racio de Camacho tenas min en ekvilibro.