Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Ĉu la Elekta Komisiono prenos sian respondecon? / Raporto pri KAEST - 2016

Raporto pri KAEST - 2016

de Johan Derks Laste modifita: 2016-12-02 18:01
Konferenco por Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko, Modra, Slovakijo, 17-20 de novembro

Detaloj de evento

Kiam

2016-11-17 je 17:00 ĝis
2016-11-20 je 13:00

Aldoni eventon en la kalendaron.

En Modra, Slovakijo, okazis la kvara KAEST (Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko) ekde 2010. La gvida temo estis Avantaĝoj kaj obstakloj de moderna komunikado. La riĉa programo enhavis multajn temojn kaj trejnadojn, inter kiuj Kiel plividebligi Esperanton en la reto?, sociaj retoj, avantaĝoj kaj danĝeroj, Guglo-programoj, Vikipedio praktike, grafikaj programoj, aŭtomatigita merkatika manaĝado, signaj problemoj malgraŭ Unikodo. Atentokaptis speciale Chuck Smith pri la jama sukceso de Duolingo kaj la en fazoj startigo la venontajn monatojn de Amikumu, maniero por helpe de aplikaĵo de smartfonoj detekti la apudeston de aliaj Esperanto-parolantoj en kiu ajn loko. Legu pri la programo pli en mesaĝo 29700 en retdiskutlisto uea-membroj (https://groups.yahoo.com/neo/groups/uea-membroj/conversations/messages/29700).

Oni devas esti junul(in)o por plene ĝui la enhavon de tia KAEST. La organizado kaj manĝado (relate al la malaltaj prezoj) estis modelaj. Ankaŭ la enhavoj de la plimulto de prelegoj estis interesaj. Tamen mankis io:

  1. Programo kun proksimume 47 prelegoj aŭ prezentadoj en ok tagopartoj (mateno, posttagmezo aŭ vespero) enhavis kvanton de nesufiĉe preparitaj eroj. Tion montris la didaktika kaj/aŭ lingva aspekto, ekzemple gejunuloj, kiuj parolas tro rapide (kaj tial gramatike ne-zorgeme), prelegoj, kiuj transpaŝis la fiksitan daŭron k.s. Mi eĉ notis lingvajn erarojn, kiuj ŝajnas esti tipaj por Slovakoj: evoluiĝi anstataŭ evolui, falsigi anstataŭ falsi ktp. Mi ne povis sufiĉe ĝui altan lingvan regadon, krom ĉe Stefan MacGill.
    1. Estis pluraj prelegoj, kiuj laŭ mia gusto tro deviis de la ĉeftemo "Avantaĝoj kaj obstakloj de moderna komunikado". Cetere, speciale la kvalifiko moderna en la senco de altteknika, la plej nova[1], ne tute akordiĝas kun mia ideo de homa komunikado ĝenerale. Sub la devosento de prezentado de la plejeble efika komunikado paliĝis komunikadovaloroj kiel ĝentileco, individuigo de atentado, komunikada "kunlaboremo" (koncizeco, ebligo de reagoj, ankaŭ dum la elparolado mem)

Tion dirinte mi pensas, ke la ĉeestintoj estis sufiĉe kontentaj, dum la organizintoj ion seniluziiĝis pri la malgrandeta partoprenado vendrede, la unuan plenan tagon.

Estas heroa atingo organizi konferencon, kie prezentatas ĝis tri prelegoj samtempe, sed proksiman fojon mi ŝatus havi programon malpli ŝtopitan, pli taŭgajn titolojn, pli da ne-slovakoj[2], malpli da krokodilado kaj pli da kulturaj kondutmanieroj ĉetable (el retrospektiva maljunula rigardo).

Johan Derks



[1] angle: state of the art, france: l'état de l'art, ruse: уровень развития

[2] 46% estis Slovakoj aŭ Ĉeĥoj, ĉu ne eblus proksimfoje organizi KAEST en alia lando?