Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Ĉu la Elekta Komisiono prenos sian respondecon? / 1a kunsido de la Komitato

1a kunsido de la Komitato

de Johan Derks Laste modifita: 2012-08-06 07:46
La redaktisto petis min raporti pri la unua kunsido de la Komitato en Vjetnamujo, sed fine ne akceptis mian raportaĵon, ĉar la aliaj raportintoj kiujn li petis ne volis ke iliaj nomoj estos publikigitaj kun sia raportoparto. Tio signifus, ke nur mia nomo aperus sub la kombina raporto kaj tio ne estus ĝusta.

La ĉefaj kritikantoj en la debatoj dum la unua kunsido de la Komitato, la 28an de julio, estis Mark Fettes kaj Francesco Maŭrelli, ĉi-poste nototaj per MF kaj FM. Ilia kritiko estis ĉiam diplomatece enpakita kaj antaŭiris ĝin dankesprimo pro la farita laboro.

 

La ĉeestantaj ne-komitatanoj, eble entute dudek ne disponis pri skribita tagordo, do estis malfacile sekvi pri kio temas. Certe en la komenco, kiam la komitatanoj ne ĝuste uzis la mikrofonon la ĉesidado fariĝis teda afero, ni senkomprene gapis al 36 komitatanoj, el kiuj kvin estraranoj.

 

Oni tuj surtabligis la fakton, ke la promesitaj dokumentoj "Raporto pri plenumo de la komitataj decidoj el Kopenhago", "Tagordoj de subkomitataj kunsidoj en Hanojo", "Propono de nova Elekta Regularo" kaj "Spezo de Fondaĵoj"ne ĝustatempe aperis en la retpaĝaro de UEA. Tio kompreneble estis problemiga por tiuj komitatanoj kiuj ne sufiĉe longe restis hejme por ricevi la paperan version. La enretigo okazis ŝajne nur la tagon de la kunsido mem, ĉar en vendredo pasinta FM skribis en la komitata retdiskutlisto

 

"Ankoraŭ nenio. Ĉu mi povas inviti la estraron kaj la Ĝeneralan Direktoron ne uzi la vorton 'baldaŭ', sed doni precizajn datojn?"

 

Pli grava punkto - almenaŭ laŭ la ĉefaj kritikantoj - estis la fakto ke nun jam la duan fojon estis decidita de la Komitato pri modernigado de la retpaĝaro de UEA kaj disponigo de komuna reta ilaro por fakaj asocioj. Tiuj decidoj - tion devis konkludi la ĉeestantoj - "eniris la taskaron de la estraro" (eŭfemisma esprimo), sed tie restas ĝis Sankta Neniamo, se ne la Komitato prenas la saman decidon renove. (Kaj la klara malobservado de la rajtoj de la Komitato kiel leĝodona organo estas kaŝata malantaŭ la ĵargono pri rekomendo, kiu verece estas rekomendo de iu subkomitato kiu estas decidita de la komitata pleno. Jes ja Esperanto havas propran kulturon, eĉ ĝis la manipulado de la lingvo.)

 

FM petis preni la decidon denove, sed kun mencio de ultima dato. Por scii ĉu tio okazos, ni devos ĝisatendi vendredon, kiam estos la sekvanta kunsido de la Komitato.

 

Estis ankaŭ rutinaj tagorderoj: Nomumado de kunordigantoj de ok subkomitataj kunsidoj, nomumo de Komisiono por Kongresa Rezolucio: Amri Wandel, Mireille Grosjean kaj Mark Fettes, firma deklaro de Li Jung Ki. Tiu, la nura ĉeestanta membro de la Elekta Komisiono (EK) akompane al la unua ĝia raporto por la elektoj de nova estraro (kaj de komitatanoj C) en 2013. Li diris interalie, rilate al tio: "Ni atendas drastan ŝanĝiĝon gravan por la sorto de la Asocio."

 

Rutina ankaŭ estis la elekto de nova Ekzamena Komitato 2012-2015 en la personoj de Reza Torabi, Sabiyumva Jeremie, sinjoro el Brazilo (mi ne kaptis la nomon), Monica Molnar kaj s-ino Arakeljan el Armenujo. MF petis estonte diskonigi biografieton de la kandidatoj. Ankoraŭ eblas diskonigi tion, mi pensas?

 

Substanca diskuto estis kondukata pri la ŝanĝopropono de la Elekta Regularo. Ĝis nun estis tiel, ke la EK proponas unu aŭ du teamojn por transpreni la estradon kaj, se ne akceptite, la Komitato povas proponi alternativon. Tiun staton de aferoj proponis ŝanĝi la duopo Brian Moon [Brajn Mun] kaj Mark Fettes jam en Kopenhago, sed la diversaj artikoloj montriĝis tiam esti nekoheraj.

 

Pli kohera versio estis submetita laŭ kiu la EK submetas ĉiujn laŭ si taŭgajn kandidatojn al la Komitato, eventuale kun mencio de ebla(j) teamo(j). Tamen tiam la voĉdono devos ne decidi pri tiu aŭ alia teamo. sed pri la akceptado de ĉiu kandidato individue (dum kompreneble ĉiam povas esti akceptitaj aliaj kandidatoj, ne menciitaj de la EK).

 

Evidente la Komitato devos konsideri la konsekvencojn de kombina akceptado de kandidatoj KAJ rilate al la "ĥemieco" inter estraranoj KAJ rilate al ebla forfalo de specialisto pri iu estrara tasko KAJ rilate al eventuala geografia nereprezenteco de la teamo.

 

Post tiu unua fazo de elekto venos specifa elektado de ĉiuj elektitoj en postenoj. Antaŭira al la tuta procedo povas veni propono limigi la nombron de estraranoj al iu kvanto.

 

Kompreneble, kiel redaktite, restis demandoj pri la preciza vortumo de la Elekta Regularo, sed laŭdire definitivigo de la proponita teksto enhavos nur kelkajn tipografiajn ŝanĝojn.

 

FM plendis ne havinti sufiĉe da tempo por studi la tutan proponon.

 

La resto de la debato relevis punktojn jam en antaŭaj jaroj menciitajn kaj nun prezentitajn de Claŭde Nourmont, Probal Dasgupta kaj Miĉael Maŭdirolla (reprezentanto de TEJO). Tiam la propono estis akceptita sen unu neo kaj kun tri sindetenoj.

 

Post tiu debato estis voĉdonado pri du novaj honoroj membroj, kiu estis aprobita: por Hori Jasuo kaj por hungaro, mi pensas, sinjoro, kies nomon mi ne kaptis.