Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Bert Schumann / Somera programo en fama Esperanto-kastelo

Somera programo en fama Esperanto-kastelo

de Bert Schumann Laste modifita: 2012-05-21 08:38
1 tagon, 1 semajnon aŭ 1 monaton? Ĝuu la francan kastelon kiom longe vi volas

Detaloj de evento

Kiam

2012-07-21 je 12:00 ĝis
2012-08-20 je 16:00

Kie

kastelo Greziljono, Francujo

Kontakta telefono

+33-2.41.89.10.34

Atentatoj

ĉiuj

Aldoni eventon en la kalendaron.

Kastelo Greziljono ofertas en julio kaj aŭgusto 2012 riĉan programon en Esperanto

Multaj gastoj revas reveni: Bela malnova kastelo ĉe lageto, ĉirkaŭita de granda tereno kun arbaro por promeni kaj herbejoj por tendumi. Dormoĉambroj por vi sola, por paro, amikaro aŭ tuta familio. Bona franca manĝo, eĉ por vegetarano. Simpatiaj organizantoj. Internacia etoso kun gastoj el pluraj landoj. Turisma regiono kun la konataj reĝaj Luar-kasteloj.

Elektu vian formulon:
Loĝu kelkajn tagojn, tutan semajnon aŭ pli longe en la kastelo. Vizitu (aŭ ne) semajnan kurson aŭ kulturan aktivaĵon. En libera periodo eblas lui la kastelon.

Agendo

2012-jul-21/28: Art-amatora semajno

kun teatro, muziko, dancoj, kantoj, bindado, korpomovoj.
Intensaj paroligaj kursoj, ĉirkaŭ 5 horojn tage. Legu pli.

2012-jul-28/aŭg-04: Alternativa semajno kun verd-politika seminario.

Eko-turismo, prelegoj & diskutoj pri ekologiaj & ekonomiaj temoj.
Moderaj paroligaj kursoj, ĉirkaŭ 3 horojn tage. Legu pli.

2011-aŭg-04/11: Turisma semajno

Kursoj de franca lingvo kaj Esperanto antaŭtagmeze.
Ekskursoj al reĝaj kasteloj ĉe rivero Luaro posttagmeze. Legu pli.

2011-aŭg-11/20: Pupteatra festivalo por infanoj, junuloj, familioj

Farado de manpupoj kaj vesperaj spektakloj kun Christoph Frank.
Muziko, gitaro, sporto, ludoj kaj E-kurso. Legu pli.


Pli da informo pri tiu evento…

arkivita en: