Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Urboj de Ruslando: Vladikavkaz

Urboj de Ruslando: Vladikavkaz

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2015-10-26 09:59

Ĉi-jare en “La Ondo de Esperanto” komenciĝis nova artikol-ciklo “Urboj de Ruslando”. Post Smolensko, Tobolsko kaj Rostovo-la-Granda, la oktobra kajero de “La Ondo” proponis konatiĝi kun Vladikavkaz, la ĉefurbo de Norda Osetio. La artikolon verkis Vjaĉeslav Ivanov, kiu naskiĝis en ĉi tiu urbo (tiam: Orĝonikidze).

Hodiaŭ la artikolo pri Vladikavkaz aperis en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2015/10/vladikavkaz/

La novembra “Ondo” jam estas dissendita. “La Ondo de Esperanto” estas abonebla por la 2016-a jaro. La abonprezo estas 42 eŭroj, kun rabatita tarifo por orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj. La elektronika versio (pdf) kostas 15 eŭrojn.
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm