Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Urboj de Ruslando: Tobolsko

Urboj de Ruslando: Tobolsko

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2015-05-27 11:33

Artikolo pri la siberia urbo Tobolsko (ruse: Тобольск), daŭrigas la ciklon “Urboj de Ruslando”, kiu komenciĝis en januaro per artikolo pri Smolensk (okcidenta Ruslando). La artikolo “Tobolsko, la unua ĉefurbo de Siberio”, verkita de la siberia ĵurnalisto Stanislav Belov kaj publikigita en la maja kajero de “La Ondo de Esperanto”, ĵus aperis ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2015/05/tobolsk/

Intertempe estis dissendita la junia kajero “La Ondo de Esperanto”. Atentu, ke nur ĉirkaŭ triono de la materialo de “La Ondo” aperas en la novaĵretejo. Plejparton da artikoloj povas legi nur la abonantoj (papere kaj/aŭ rete).

“La Ondo de Esperanto” estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj por la tuta jaro kaj kontraŭ 22 eŭroj por la dua jarduono (julio-decembro). Ĉiuj abonintoj de “La Ondo” por la dua jarduono 2015 ricevos senpage ankaŭ la junian kajeron. La elektronika versio (pdf) kostas nur 15 eŭrojn:
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm