Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Urboj de Ruslando: Rostovo la Granda

Urboj de Ruslando: Rostovo la Granda

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2015-08-16 13:25

Ĉi-jare en la monata revuo La Ondo de Esperanto komenciĝis artikol-ciklo “Urboj de Ruslando”, en kies kadro en januaro aperis artikolo pri Smolensk (Смоленск) kaj en majo pri Tobolsko (Тобольск). La tria urbo en la ciklo estas Rostovo la Granda (Ростов Великий), kies 1150-jaran historion kaj la nunan staton en la julia kajero de La Ondo de Esperanto prezentis Nikolao Gudskov. Sep semajnojn post la gazeta publikigo ĉi tiu teksto aperis ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2015/08/rostovo/

Nur ĉirkaŭ triono de la materialo de “La Ondo” aperas en la novaĵretejo. Plejparton da artikoloj povas legi nur la abonantoj (papere kaj/aŭ eletronike).

“La Ondo de Esperanto” estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj por la tuta jaro kaj kontraŭ 22 eŭroj por la dua jarduono (julio-decembro). Ĉiuj abonintoj de “La Ondo” por la dua jarduono 2015 ricevos senpage ankaŭ la junian kajeron. La elektronika versio (pdf) kostas nur 15 eŭrojn:
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm