Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Urboj de Ruslando – nova projekto de “La Ondo”

Urboj de Ruslando – nova projekto de “La Ondo”

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2015-01-27 10:18

Per artikolo pri Smolensk, verkita de Halina Gorecka kaj publikigita en la januara kajero de “La Ondo de Esperanto”, komenciĝis nova artikolserio “Urboj de Ruslando”. Kadre de ĉi tiu tri-jara serio ĉiun trian monaton en “La Ondo de Esperanto” aperos artikolo pri unu el karakterizaj urboj de Ruslando. La sekva prezentota urbo estos Tobolsk (Azia parto de Ruslando). La artikolo de Halina Gorecka hieraŭ (kvardek tagojn post la dissendo de la januara “Ondo”) ĵus aperis ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2015/01/smolensk/

Atentu, ke nur ĉirkaŭ triono de la materialo de la ĉiumonata magazino “La Ondo de Esperanto” aperas en la novaĵretejo. “La Ondo de Esperanto” estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj kun rabatita tarifo por orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj. La elektronika versio (pdf) de “La Ondo de Esperanto” kostas nur 15 eŭrojn. La abonkondiĉoj en:
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm