Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Tri recenzoj en la junia Ondo

Tri recenzoj en la junia Ondo

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2013-05-28 21:27

En la junia kajero de “La Ondo de Esperanto”, kiu antaŭ kelkaj tagoj estis dissendita al la abonantoj, aperis recenzoj de tri libroj.

Post plurjara paŭzo la legantoj de “La Ondo” denove trovas en ĉi tiu gazeto recenzon de la siberiano Viktor Sapoĵnikov, kies recenz-objekto estas la novelaro “Nomoj kaj sortoj” de Júlia Sigmond (Cluj-Napoca, 2011).
Michael Farris detale recenzis la monografion “Zamenhof: The life, works and ideas of the autor of Esperanto” de Aleksander Korĵenkov (New York, 2010), kiun Ian M. Richmond tradukis anglen el la Esperanta originalo (intertempe aperis ankaŭ slovaka versio).
“Bonvenon en Serbio: Gvidilo por esperantistoj” de Bojana Alfirević (Beogrado, 2012) estas ne turisma gvidlibro, kion sugestas la titolo, sed Esperanto-serba konversaci-libro. Ĝin recenzis Nikolao Gudskov.

La tri recenzoj estas legeblaj ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/

La sendependa monata magazino “La Ondo de Esperanto” estas abonebla kontraŭ 38 eŭroj por la tuta jaro 2013 kaj kontraŭ 20 eŭroj por la dua jarduono (inkluzive de la junia kajero. Rabatoj por la orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj). La elektronika versio de “La Ondo” estas abonebla kontraŭ 12 eŭroj por la jaro.
http://esperanto.org/Ondo/Lo-abon.htm