Tra Esperanto

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2016-09-23 19:15

Inter pluraj tekstoj de la movada rubriko “Eventoj” de la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto, hodiaŭ dissendita el Kaŭno (Litovio) estas, interalie, artikoloj pri la Internacia Junulara Kongreso en Vroclavo, Lernfesto en Saarbrücken, Itala Kongreso de Esperanto en Frascati, Moskva Esperanto-Renkontiĝo ekster Moskvo, partopreno de la partio Unu Mondo en lokaj balotoj en Germanio, informado pri Esperanto en la tradicia festivalo “Przystanek Woodstock” ĉe la limo de Pollando kaj Germanio, Japana descendo en Saĥaleno. Artikoloj pri ĉi tiuj eventoj (malpli ol kvinono de la tuta materialo de la revuo) estas jam legeblaj en la novaĵretejo La Balta Ondo.
http://sezonoj.ru/