Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Sten Johansson recenzas: Historio de la Esperanta literaturo

Sten Johansson recenzas: Historio de la Esperanta literaturo

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2015-12-01 14:09

Historio de la Esperanta literaturo (HEL) de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer verŝajne estas la plej grava Esperanto-libro eldonita en la 2015-a jaro. En la decembra kajero de La Ondo de Esperanto, dissendita antaŭ dek tagoj al la abonantoj kaj elŝutebla por la ret-abonantoj, aperis recenzo de HEL, verkita de Sten Johansson. Neabonantoj de La Ondo de Esperanto povas legi ĝin en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2015/11/recenzo-61/

La Ondo de Esperanto estas abonebla por la 2016-a jaro.
La baza abonprezo: 42 eŭroj.
Rabatoj por orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj.
La elektronika versio (pdf) kostas 15 eŭrojn por ĉiuj landoj:
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm