Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Dennis Keefe - la plej legata

Dennis Keefe - la plej legata

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2012-08-13 17:05
Ekzakte antaŭ unu jaro, la 12an de aŭgusto 2011 ĉe la novaĵretejo La Balta Ondo ekfunkciis vizit-kalkulilo, kaj do estas oportuna momento por resumi la unujaran statistikon. Ĝi montras, interalie, ke la artikolo «Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto» de Dennis Keefe estas la plej legata artikolo kun entute 2217 legovizitoj. Vidu la liston de la plej legataj tekstoj, la liston de la plej aktivaj landoj, kaj kelkajn komentojn pri la statistiko de La Balta Ondo en la retejo mem: http://sezonoj.ru/2012/08/statistiko-3/