Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / SES 2014: En du landoj kaj kun pluraj novaĵoj

SES 2014: En du landoj kaj kun pluraj novaĵoj

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2014-03-09 12:23

Somera Esperanto-Studado (SES) verŝajne iĝis la plej granda regula instrua Esperanto-aranĝo. Tamen ĝis nun SES okazis nur en Slovakio, kaj tio ne estis oportuna por pluraj landoj. Unu el tiaj landoj estas Ruslando, ĉar vizaj, financaj, distancaj, tempaj kaj aliaj problemoj malhelpadas al ruslandanoj veni al SES. Danke al kunlaboro de MASI kaj E@I, ĉi-jare okazos du SESoj: la 12–20an de julio en Nitra (Slovakio) kaj la 17–25an de aŭgusto en Mendelejevo, rande de Moskvo.

Tio estas la ĉefa, sed ne sola ĉi-jara novaĵo pri SES.

Legu pli en la marta kajero de La Ondo de Esperanto kaj en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2014/03/ses-3/