Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Rudyard Kipling: Poeto de brita imperiismo

Rudyard Kipling: Poeto de brita imperiismo

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2015-12-30 10:04

Hodiaŭ oni celebras la 150-jariĝon de Joseph Rudyard Kipling – verkisto kaj poeto, literatura Nobelpremiito (1907). Okaze de ĉi tiu jubileo en la novaĵretejo La Balta Ondo je la jubilea tago aperis la artikolo “Rudyard Kipling: Poeto de brita imperiismo”, verkita de Grigorij Arosev kaj aperinta en la decembra kajero de “La Ondo de Esperanto”
http://sezonoj.ru/2015/12/arosev-4/

Intertempe la januara kajero de “La Ondo” estis presita kaj dissendita . “La Ondo de Esperanto” estas abonebla por la 2016a jaro. La baza abonprezo estas 42 eŭroj, kun rabatita tarifo por orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj. La elektronika versio (pdf) kostas 15 eŭrojn por ĉiuj landoj:
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm