Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Rudyard Kipling: Poeto de brita imperiismo

Rudyard Kipling: Poeto de brita imperiismo

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2015-12-30 14:24

La 30-an de decembro 2015 oni celebras la 150-jariĝon de Joseph Rudyard Kipling – verkisto kaj poeto, literatura Nobelpremiito (1907). Okaze de ĉi tiu jubileo en la novaĵretejo La Balta Ondo hodiaŭ aperis la artikolo “Rudyard Kipling: Poeto de brita imperiismo”, verkita de Grigorij Arosev kaj aperinta en la decembra kajero de “La Ondo de Esperanto”
http://sezonoj.ru/2015/12/arosev-4/

Intertempe la januara kajero de “La Ondo” estis presita kaj dissendita. “La Ondo de Esperanto” estas abonebla por la 2016-a jaro. La baza abonprezo estas 42 eŭroj, kun rabatita tarifo por orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj. La elektronika versio (pdf) kostas 15 eŭrojn por ĉiuj landoj:
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm