Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Reinhard Haupenthal forpasis

Reinhard Haupenthal forpasis

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2016-10-02 17:30

La 29-an de septembro 2016 post longa suferiga malsano mortis Reinhard Haupenthal (1945-2016), elstara esperantologo, interlingvisto, tradukisto kaj eldonisto.

Nekrologo aperis en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2016/10/haupenthal/

carlo minnaja
carlo minnaja diras:
2016-10-02 20:49
Mia komentario aperis en HeKo kaj en la retejo uea-membroj. Ĉi-tie mi triste ĉapsalutas al la memoro de unu el la plej grandaj esperantologoj, ĉiam al mi helpema en ĉiuj cirkonstancjo kiam mi bezonis informojn, konsilojn, esploradon en dokumentoj. Lia arkivo estas minejo, kiun li ĉiam afable traesploris por mi. Mi perdis grandan kunlaboranton kaj amikon.
Joxemari Sarasua
Joxemari Sarasua diras:
2016-10-02 22:20
Min ŝokis la novaĵo. De malfacila karaktero, sed unu el la plej grandaj. Kondolencon al lia familio.