Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Referendumo en Britio

Referendumo en Britio

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2016-06-27 14:51

La 23-an de junio en Unuiĝinta Reĝolando de Granda Britio kaj Norda Irlando, tradicie nomata Britio, okazis referendumo pri plua (ne)membreco de Britio en la Eŭropa Unio (EU). Partoprenis 72,2% da voĉdonrajtantoj. Por la eliro el EU estis donitaj 17,41 milionoj da voĉoj (51,9%), kontraŭ la eliro voĉdonis 16,14 milionoj da britoj (48,1%). Atendindas, ke por la eksiĝo voĉdonis plejparto da loĝantoj en Anglio kaj Kimrio, dum en Norda Irlando 55,8% kontraŭis la eksiĝon, kaj en Skotlando 62% voĉdonis por pluresti en EU kaj nur 38% por la eksiĝo.

Legu komentarion de Dafydd ab Iago, Brusela kolumnisto de “La Ondo de Esperanto”, en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2016/06/bruselo-31/

arkivita en:
Ian Fantom
Ian Fantom diras:
2016-06-28 10:59
La skotoj en 1975 vocxdonis plejparte por resti en la Komuna Merkato. La jxusa rezulto havas rilaton kun la malkontento pri la rezulto de la referendumo por sendependigxo de Londono. Multaj sentas, ke ili estis trompitaj per la mensogoj de la brita registaro. La propagandokampanjo estis malsama en Skotlando ol en la cetero de Britio.